Vizitu Forumon

Kantisto Zhang Yingxi kaj Liaj Kantoj

(GMT+08:00) 2010-10-26 16:30:51

type="video/x-ms-wmv" width="260" height="45">


Antaŭ nelonge en Pekino ĉina elstara tenorulo Zhang Yingxi kantis operon Rigoletto. Samtempe li ankaŭ publikigis sian unuan muzikalbumon Patrolando, Patrino.


La kanto Patrolando, Patrino esprimanta la profundan amon de ĉinoj al la patrolando estas verkita speciale por Zhang Yingxi. La kanto diras, "Mi estas printempa lilio, mi amas vian serpentan rivereton. Mi estas ruĝa folio de likvidambaro, mi amas vian altan kaj rektan monton. Ho, patrolando, afabla patrino! Mi amas vin, patrolando!" Zhang Yingxi plene prezentis senton de la kanto per la natura kaj bela voĉo.



Zhang Yingxi estas unu el plej viglaj junaj kantistoj. En 1999, li lernis en Ĉina Konservatorio de Muziko. En 2004, li gajnis arĝentan medalon el kantkonkurso de tutlandaj junuloj. Pro tio, li komencis montri siajn brilajn talentojn en la ĉina kantista rondo kaj ekpartoprenis en diversaj kantkonkursoj en- kaj eksterlandaj. En 2005, laŭ invito de monda tenorulo Placido Domingo li iris al Usono por lernado. Post kiam li finis sian lernadon kaj revenis, li fariĝis instruisto de la Ĉina Konservatorio de Muziko. En 2009, li kune kun Domingo sukcese okazigis grandiozan koncerton en Pekino. Ĉijare ili refoje kune prezentis la operon Rigoletto.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto