Vizitu Forumon

Reprezentantoj de Ĉinio, Hindio, Irlando kaj Israelo diskutis pri kunlaboro

(GMT+08:00) 2010-11-11 08:48:51
Hindio, Irlando kaj Israelo gajnis grandan sukceson en disvolvo de softvara industrio en la lastaj jaroj, kaj ankaŭ Ĉinio rapide leviĝas kaj okupas gravan lokon en la tutmonda softvara industrio. La kvar landoj okupas kvinonon da kvoto de la monda softvara industrio kaj estas titolita "4 softvaraj landoj". En la lasta jaro en Nankino de la ĉina provinco Jiangsu, reprezentantoj de la kvar landoj subskribis "Nankinan Deklaracion", kiu markas internacian strategian kunlaboron. En la kuranta jaro okaze de la inaŭguro de la 6-a ĉina internacia foiro pri softvaraj produktoj, reprezentantoj de la kvar landoj refoje kolektiĝis en Nankino, diskutis pri kunlaboro kaj serĉis metodon por komuna gajno.

En la inaŭguro de la 6-a ĉina internacia foiro de softvaraj produktoj, okazis pompa ceremonio pri titolado de "ĉina fama softvara urbo" kaj Nankino oficiale fariĝis la unua "ĉina fama softvara urbo". Komerca konsilanto de irlanda ambasadorejo en Ĉinio sinjoro Alan Buckley esprimis gratulon al Nankino. Li diris:

"Mi gratulas Nankinon pro ĝia fariĝo kiel la unua ĉina fama softvara urbo. Irlando estas unu el la landoj progresintaj en la softvara industrio en la mondo, ni tre atendas pluapaŝan kunlaboron kun Nankino kaj la provinco Jiangsu en la softvara industrio. En Irlando, la loĝantaro nombras nur 4 milionojn, eble kvaronon de tiu de Nankino, ankaŭ la nombro de irlandaj laborantoj pri softvara industrio estas nur 28 mil, laŭ mi la nombro en Nankino eble triobliĝis."

La israela loĝantaro nombras nur 7,5 milionojn, sed ĝia softvara ekspluata forto estas progresinta, kaj egalas tiun de Usono kaj de Hindio. Tamen ĉi tia granda lando pri softvaro sendis la vokon pri "kunlaboro". Prezidanto de israela azi-komerca asocio kaj eksa ministro pri industrio kaj komerco sinjoro Jaun Cohen diris, ke en la mondo neniu lando povas esti ĉiam potenca en konkurenco. Li diris:

"Nur se Ĉinio, Hindio, Israelo kaj Irlando fortigos kunlaboron, ni povos realigi komunan gajnon. Israelo havas pli da scienc-teknikaj fruktoj, elstaraj sciencistoj kaj bonan merkaton, sed tio ne sufiĉas. En Ĉinio estas same. Ĉinio posedas fortan merkaton kaj sufiĉan scienc-esploran subvencion, sed scienc-teknika fruko kaj kreiva kapablo ne sufiĉas, tial nur kunlaboro povas helpi nin gajni sukceson en la konkurenco kun Usono, Eŭropo kaj Japanio."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto