Vizitu Forumon

Defio kaj ŝanco antaŭ Komunista Partio de Ĉinio

(GMT+08:00) 2011-07-06 18:20:09

Pli ol 50-jaraĝa Xing Shentai kaj lia edzino estas vilaĝanoj de la vilaĝo Nanzhuang de la ĉina provinco Shanxi, ili sin vivtenas per terkultivado sur 0,7 hektaro da agro, la jara enspezo estas malpli ol 6 mil juanoj, ili ankaŭ flegas du maljunulojn. En la lastaj tagoj Xing Shentai pensas pri laboro en urbo por pliigi la familian enspezon.

Sinjoro Xie Chuntao, fakulo de la partia lernejo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio pri la partia historio, diris, ke la stato de la familio de Xing Shentai vere reflektas neraran vivstaton de popolanoj en ĉinaj neevoluintaj lokoj. Kiam Ĉinio travivis la 30-jaran rapidan kreskon kaj gajnis monde atentatajn atingojn, aperas multaj problemoj tre komplikaj kaj malfacile solveblaj. Xie Chuntao diris:

"Disvolviĝas ĉina ekonomio, sed grandiĝas la enspeza distanco de sociaj membroj. Tio alportis serion da problemoj kaj kaŭzis oftegan okazon de sociaj kontraŭdiroj. La fonto de sociaj kontraŭdiroj estas klara, ĝi estas kaŭzata de postuloj de diferencaj interesoj. Tial, tio estas defio, ke kiel oni reguligas la rilatojn inter diferencaj interesoj por ke membroj diversrangaj sentu justecon kaj harmoniecon."

Sinjorino Liang Yanhui, fakulo de la partia lernejo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio pri la partia konstruo, montris, ke solvo de la defio ankoraŭ dependas de la ĉina ekonomia kresko, sed la urĝa problemo estas, ke Ĉinio suferas malfacilojn pri resursoj, energioj kaj la medio. Ŝi diris:

"En la lastaj 30 jaroj post reformado kaj malfermo, per la malaltnivela kruda maniero, farinte grandan investon, multajn knsumadon kaj polucion, ni gajnis alt-rapidan disvolvan atingon, sed la efiko estas malalta. Nun ŝanĝiĝis la situacioj interna kaj internacia, tial la antaŭa penso ne povas daŭri plu, necesas relative granda ŝanĝo."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto