Vizitu Forumon

"Trisaltado" de Mastro Chai

(GMT+08:00) 2012-10-25 16:45:41

"Mi veturas eksterlanden ne por ĝui feliĉan vivon. Tiam aŭtobusa bileto valoris 1,2 zloty. Por ŝpari, mi elektis piediri 6 ĝis 8 kilometrojn. Irante, mi portis vortaron por lerni pollandan lingvon. Kvankam mia vivelspezo estis 200 zloty en ĉiu monato, mi trovis grandan plezuron en la vivo kaj vivis tre riĉe."

En 1997, Chai komencis fari importo-eksportan komercon, kiu iris malglate. Poste li tenis ĉinan restoracion. Per zorga administrado kaj bonega servado, la komerco de la restoracio estas pli kaj pli prospera. Pro tio, li tenas 3 ĉenbutikojn kaj kolektas rilatojn kun multaj komercistoj. Chai starigas vojaĝ-agentejon kaj ĉinlingvan lernejon.

Nun la Ĉinlingva Lernejo de Varsovio de Chai estas la plej granda instrua instituto en Pollando. En la kuranta jaro la lernejo komencis organizi ĉinlingvan nivelan matĉon por poloj ĉiujare, por liveri scenejon al poloj prezenti ĉinlingvan kapablon kaj instigi al pli kaj pli poloj lerni ĉinlingvon kaj plimulte koni ĉinan kulturon. Song Tongtong estas instruistino el la lernejo, ŝi opinias, ke nun pli kaj pli multaj poloj volas lerni ĉinlingvon, kaj la ĉinlingva lernejo starigita de Chai kontentigas la bezonojn de la merkato.

Komence de la lasta jaro, Chai operaciis ĉinan eksportaĵan foiron en Pollando, por prezenti figuron de ĉinaj entreprenoj kaj produktaĵoj kaj akceli interŝanĝon kaj kunlaboron de Ĉinio kaj Pollando, eĉ Eŭropo. Li diris:

"Mi taksis, ke en la ĉijara foiro partoprenos pli ol 200 ĉinaj entreprenoj kaj du aŭ tri dek pollandaj servaj entreprenoj, kaj 10 mil komercistoj. Ili povos interŝanĝi kaj atingos kunlaboran interkonsenton. Mi esperas, ke la foiro povos fariĝi la komerca kunlabora platformo de Ĉinio kaj Pollando."

De la ĉina restoracio, ĉinlingva lernejo ĝis ĉina eksportaĵa foiro en Pollando, starante kun ambaŭ piedoj sur la tero, Chai Hongyu irias al nova ŝtupo.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto