Vizitu Forumon

Bulgara vino en Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-11-20 17:55:23

Sinjoro Svetoslav Spasov aĝas 30 jarojn kaj loĝas en la ĉina sudokcidenta municipo Chongqing ĉirkaŭ 10 jarojn. Komence li entreprenis eksportadon de Ĉinio al Bulgario, poste okazis la ago pri importo de 240 boteloj, tial lia vivo ŝanĝiĝis.

"Mi trovis, ke miaj ĉinaj amikoj tre interesiĝas pri bulgara vino, tial mi proponis bulgaran vinon al iu loka fama hotelo, la hotelo kontentis pri la vino kaj komencis importadon, pro tio laŭgrade mia negoco varmiĝis."

Nun en Ĉinio la kompanio de Svetoslav Spasov estas la rekt-venda agento de la du bulgaraj vinkompanioj Damjanitsa kaj Malpeza Kastelo. Dum importado Svetoslav Spasov renkontis multajn amikojn, sinjoro Yang Zhe estas unu el ili. Per la kompanio de Yang Zhe, vino, entreprenata de Svetoslav Spasov, estas vendata en Pekino.

En 2003, Yang Zhe amikiĝis kun unu bulgara pianisto. La rekomendo de la pianisto pri bulgara vino kaŭzis scivolon de Yang Zhe. Ĉinoj ne havas tradicion kaj scion pri drinko de vino, por kompreni vinon Yang Zhe legis multajn ĉi-rilatajn librojn kaj persone esploris vinon en Bulgario. Iufoje, sciinte lian esploran planon, la patro de la pianisto en la aĝo de pli ol 80 jaroj gvidis Yang Zhe al Telish, la bulgara plej granda vinfabrikejo.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto