Vizitu Forumon

Dosieroj de Mondfamuloj: George Soros

(GMT+08:00) 2013-08-08 17:14:20     Redaktoro:esperanto

George SOROS (naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1930 en Budapeŝto kiel SOROS György [ŝoroŝ Djordj]) estas financisto, spekulisto kaj filantropo, filo de la Esperanto-verkisto Tivadar Soros. Soros migris al Anglio en 1947 kaj diplomiĝis ĉe London School of Economics (Londona ekonomika lernejo) en 1952. En 1956 li migris al Usono. Li estas prezidanto de Soros Fund Management (fondusa manaĝado Soros) kaj de Open Society Institute (Instituto por malferma socio).

( Portreto de George Soros )

Soros subite famiĝis ekde septembro 1992, kiam, opiniante ke la brita pundo estas supertaksata, li forte spekulis kontraŭ ĝi. Bank of England (Banko de Anglio) estis devigata forigi la pundon el la eŭropa ŝanĝkurzosistemo, kaj Soros dume gajnis unu miliardon da usonaj dolaroj. Li estis kromnomita "la homo kiu disrompis la Bankon de Anglio". En 1997, en similaj cirkonstancoj, la malajzia ĉefministro Mahathir bin Mohamad akuzis Soros-on malsuprentiri la malajzian valuton la ringgiton. Soros aktivas kiel filantropo de 1979, kiam li komencis havigi monrimedojn por helpi nigrulojn studi en University of Cape Town (La Kaburba Universitato) en la rasapartisma Sudafriko. La filantropa fonduso de Soros en Orienta Eŭropo plej ofte aperas tra Open Society Institute kaj naciaj Soros-Fondusoj, kiuj foje funkcias sub aliaj nomoj, ekzemple Stefan Batory Foundation en Pollando.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto