Vizitu Forumon

Kunredaktu tutmovadan rezolucion pri la Kongresa Temo de jubilea UK: "Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter kulturoj"!

(GMT+08:00) 2015-07-03 14:53:15     Redaktoro:Ĝoja

Jam okazas la laboro de la esperanto-movado, la tutmonda pretigo de la Kongresa Rezolucio. Landaj asocioj de Universala Esperanto-Asocio, lokaj grupoj studas la Kongresan Temon: "Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter kulturoj", por verki kaj sendi sian kontribuon al la malneto de la rezolucio, kio dum la debatoj en la 100a Universala Kongreso de Esperanto, en Lille, inter la 27a de julio kaj la 1a de aŭgusto 2015 estos finredaktata. Tiel ĉiu membro de la tutmonda reto de la esperantistaro povas partopreni en tiu kultura dialogo, manifestigi sian vidpunkton, deziron pri la kvalito kaj formoj de la interretna konduto, interkultura interŝanĝo, cele al pli bona interkompreniĝo, daŭripova paca tuthomara kunvivado. Ankaŭ via opinio estas atendata! Sendu viajn redaktaĵojn, teksto-proponojn, kontribuaĵojn al la rezolucia malneto-eĉ nur pri ecoj el la tuta kongresa temo. La reĝisoroj de la Kongresa Temo senpacience atendas la kontribuon de esperantoparolantoj el ĉiu kulturo, lingvo, popolo, loko de la mondo! Via redaktaĵo estos konsiderata por la malneto de la kongrese fintraktota rezoluci-teksto! Adreso por sendi vian tekston: stefano.retlistoj@gmail.com  

---Stefano KELLER, estrarano pri eksteraj rilatoj de UEA


(Pekinaj esperantistoj diskutis pri Kongresa Temo)

La 27an de junio (sabate) en regula monata kunveno pli ol 20 membroj de Pekina Esperanto-Asocio diskutis pri la Kongresa Temo: "Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter kulturoj".


Unue la pekinaj esperantistoj spektis videaĵon pri mesaĝo de la ĝenerala direktoro de UNESKO, Irina Bokova, okaze de la Monda Tago de Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluo, la 21an de majo 2015. (esperantigita kaj legata de Stefano KELLER, estrarano de Universala Esperanto-Asocio)

Due Ĝoja (Zhang Ping) konigis koncernan enhavon en Estrara Raporto pri la agado de UEA en 2014.


(Pekina esperantisto Fortego elmetis proponojn)

Kaj fine, ili elmetis proponojn al la Kongresa Temo:

1) Oni listigos la kongresajn temojn en la antaŭaj UK-oj por esplori la historion de la kongresaj temoj de UK;

2) La Kongresa Temo de la 100a UK estas grava, ĉar ĝi traktas la konduton en interpopola rilatado, kiu hodiaŭ ofte okazas kun konfliktoj. Esperantistoj - uzante kaj proponante ne-etnogrupan lingvon - strebas al akcelo de pli bonaj homaj rilatoj, kun respekto al alilingvanoj, alikulturanoj. Komunikante en la internacia lingvo kaj per agadoj, la esperanto-parolantoj kaj Universala Esperanto-Asocio volas atingi la samajn celojn, kiel UNESKO.

3) Ĉar la Kongresa Temo estas tre specifa, ĉu eblos partopreno de ordinaraj esperantistoj en la difino de la rezolucio de la 100-a UK? Tutcerte jes! Ni ĉiuj povas raporti pri niaj travivaĵoj en renkontoj kun alikulturanoj, alilingvanoj.

4) Ĉinoj ne kutimas egaligi lingvojn, artojn kaj valorojn, ofte rigardas valorojn pli altaj ol lingvoj kaj artoj. Inter ĉinoj ni laboru do ĉefe pri la temo "valoroj", kiuj gravas por ni (temas tie pri kulturaj valoroj, kiuj formiĝis en ĉiu etno dum ties ekzisto dum la jarcentoj, jarmiloj: vivmanieroj, kutimoj, sociaj aspektoj de kunvivado, agmanieroj en rilatoj kun sametnanoj kaj kun ali-etnanoj, ktp.)

5) La diskuto pri la kongresa temo ne nur estos en Esperantujo, sed ankaŭ en la ĝenerala publiko por ke ĉiuj konu nian movadon!

Cetere, dum la diskuto Usui HIROYUKI, unu el la tri reĝisoroj pri la Kongresa Temo (KT2015), konigis aranĝon pri diskutado de la Kongresa Temo dum la UK en Lillo, Francio:

Dimanĉe (26/7): Enkonduko

Lunde (27/7): Arto en dialogo inter kulturoj

Marde (28/7): Lingvoj kaj valoro

4 prelegoj: Angla lingvo en Barato

Esperanto en Orienta Azio

Kian mondan bildon havas aŭ prezentas Esperanto?

Interna ideo de Esperanto

Ĵaŭde (30/7): Esperanta kulturo

Vendrede (31/7): Debatoj kaj Rezolucio.

Karaj legantoj, estas bonvenaj viaj opinioj kaj proponoj por la Kongresa Temo: "Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter kulturoj", bonvolu sendi ilin al la estrarano de UEA, kunordiganto de la projekto, Stefano Keller: stefano.retlistoj@gmail.com .

Dankegon!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto