Ĉina Radio Internacia! Karaj amikoj, bonan tagon! Ĉi tie estas la placo Tian`anmen en Pekino, la ĉefurbo de Ĉinio. Hodiaŭ ni rekte elsendas al vi mitingon celebran al la 60-a datreveno de la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko.

Ĉi tie en la sama tago antaŭ 60 jaroj, Mao Zedong, gvidanto de nova Ĉinio, proklamis al la tuta mondo Ĉinan Popolan Respublikon fondita.

Pasis 60 jaroj. Hodiaŭ, Ĉinio jam disvolviĝis de la malriĉa kaj postiĝinta lando al la 3-a ekonomia ento de la mondo, kaj nun ĝia internacia pozicio pli kaj pli altiĝas.

Okazis granda ŝanĝiĝo en la pasintaj 60 jaroj. Sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio la ĉina popolo konstruas la patrolandon per eksterordinaraj saĝeco kaj kreivo, kaj Ĉinio iom post iom fariĝas riĉa, potenca, demokratia, civilizacia kaj harmonia socialisma lando!

Hodiaŭ diversnaciecaj reprezentantoj el diversaj rondoj de Pekino, tiuj el diversaj provincoj, aŭtonomaj regionoj, municipoj, Hongkong, Aomen kaj Taiwan, transmaraj elmigrintaj ĉinoj kaj fremdlandaj amikoj, entute ĉirkaŭ 200 miloj da homoj, mitingas por la 60-jara jubileo de Ĉina Popola Respubliko.

La celebra mitingo okazas sur la placo Tian`anmen, plej granda urba placo en la mondo. Norde de la placo estas la pordego Tian`anmen. Ĝi estis ĉefpordego de ĉina imperiestra palaco. Pasis kelkcent jaroj post ĝia finkonstruiĝo, tamen ĝi restas ankoraŭ pompa kaj grandioza.

Podio de la mitingo estas aranĝita sur la turo de Tian`anmen-pordego. Tie ĉinaj gvidantoj baldaŭ revuos soldatojn kaj ekipaĵojn de la ĉina armeo kaj grandiozan paradon de popol-amasoj.

Centre de la placo Tian`anmen estas la Monumento de Popolaj Herooj, konstruita post la fondiĝo de nova Ĉinio por honori la memoron de tiuj, kiuj dediĉis sian vivon al la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko kaj releviĝo de la ĉina nacio. Sur la monumento estas la surskribo de Mao Zedong "Senmortaj estas la Popolaj Herooj".

Norde de la monumento staras granda portreto de Sun Yat-sen, pioniro de la ĉina demokratia revolucio kaj fondinto de Kuomintango. Komence de la 20-a jarcento sub lia gvidado la ĉina demokratia revolucio renversis la lastan feŭdan dinastion de Ĉinio. Starigo de lia portreto sur la placo jam estas la kutimo okaze de la Nacia Tago kaj aliaj gravaj festoj.

Por krei festan atmosferon oni starigis ĉe du flankoj de la placo 56 ruĝajn kolonojn, kiuj simbolas la unuecon de 56 naciecoj en Ĉinio. Ĉiu kolono pezas ĉirkaŭ 26 tunojn.

Super la placo estas 60 grandaj lanternoj, simbolantaj la 60-jariĝon de Ĉina Popola Respubliko. Ĉe la suda flanko de la placo staras du grandaj elektronikaj ekranoj, kiuj montras pejzaĝojn kaj sloganojn; du aliaj ekranoj staras respective ĉe la orienta kaj okcidenta flankoj de la placo kaj prezentos la spektaklojn de la mitingo.

Nun 80 miloj da junuloj jam venis al centro de la placo. Ili prezentos 41 malsamajn fono-bildojn per diverskoloraj girlandoj. Jam kolektiĝis ankaŭ la milita orkestro konsistanta el 1 500 membroj, la orkestro de naciaj muzikiloj kaj ĥoro kun 2 500 membroj. Ili ludos kaj kantos.

Karaj amikoj, nun ĉinaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj Hu Jintao, Wu Bangguo, Wen Jiabao, Jia Qinglin, Li Changchun, Xi Jinping, Li Keqiang kaj Zhou Yongkang jam ascendis la turon de Tian`anmen-pordego. Sur la turo estas ankaŭ gvidantoj kaj veteranaj reprezentantoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, Tutlanda Popola Kongreso, Ŝtata Konsilantaro, Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj Centra Milita Komisiono. La celebra ceremonio baldaŭ komenciĝos.

Liu Qi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj sekretario de la Partia Komitato de Pekino, proklamis komenciĝon de la mitingo.

Sur la placo Tian`anmen oni komencis la kanonan salutsalvon. Entute 60 salutsalvoj estas plenumotaj alterne per du grupoj da kanonoj. Ĉiu grupo konsistas el 28 kanonoj. Sume do 56 kanonoj. La ciferoj siaflanke ion simbolas. Jen la 60, 60-an datrevenon de la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko, dum la 28, la 28-jaran vojon, kiun la Komunista Partio de Ĉinio trapasis ekde sia fondiĝo ĝis la naskiĝo de Ĉina Popola Respubliko, kaj la 56, la 56 naciecojn de Ĉinio.

En la akompano de salutsalvoj la honora gvardio konsistanta el 200 soldatoj ekiris de la Monumento de Popolaj Herooj al la nordo, eskortante la nacian flagon. Trairinte 185 metrojn, la gvardio atingos la flagstangon kaj solene hisos la nacian flagon. Nun sur la placo vidiĝas du ĉinaj ideogramoj "Nacia Tago", kiujn konsistigas 80 000 junuloj per ruĝaj kaj flavaj girlandoj.

Liu Qi: Ĉiuj stariĝu, hisu la nacian flagon kaj kantu la nacian himnon!

Liu Qi: Komencu la armean paradon!

Komenciĝis la solena kaj grandioza armea parado. En la akompano de la majesta Marŝo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, la revua aŭto de la marko Hongqi farita de Ĉiniio mem, en kiu staras Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, ekveturis al la strato Chang`an.

Hu Jintao: Saluton, kamaradoj! Vi faras penigan laboron.

Armeaj oficiroj kaj soldatoj: Saluton, estro! Ni servas al la popolo.

Ekis la revuo. Akompanate de Fang Fenghui, ĉefkomandanto de la armea parado kaj komandanto de la Pekina Milita Regiono, Hu Jintao komencis revui 44 imponajn kaj majestajn falangojn konsistantajn el tera, mara, aera trupoj kaj la dua artilerio de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, trupoj de Popola Armita Polico, milicio kaj rezerva militservo.

La unuaj estas 14 piediraj falangoj, kiuj venis el la tera, mara kaj aera trupoj kaj la dua artilerio de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, la Popola Armita Polico, la milicio, la rezerva militservo kaj militaj kolegioj kaj lernejoj. Kompare kun la armea parado okaze de la 50-a datreveno de la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko la nombro de partoprenantoj por ĉi-fojo estas pli malgranda, tamen la formacio konsistas el pli multaj armeaj kaj armilaj specoj.

Formacio de la piedira falango spegulas la historion kaj tradicion de la ĉina armeo. Ĉiu el la revuataj trupoj venis de meritoplenaj heroaj trupoj, aŭ modelaj kolektivoj, kiuj elstare plenumis taskojn de kontraŭsisma savado, batalo kontraŭ terorismo, internacia pacprotekto kaj similaj agadoj. Pli ol duono de la revuataj trupoj naskiĝis en la milita periodo.

Oficiroj kaj soldatoj el la revuataj trupoj plejparte estas tre junaj kaj bone edukitaj. 30% de ili estas universitataj diplomiĝintoj. Tio montras, ke la kvalito de ĉinaj oficiroj kaj soldatoj evidente altiĝis pro disvolviĝo de la ekonomio kaj progreso de la militafera transformado kun la ĉinaj trajtoj.

Prezidanto Hu Jintao elkore salutis la revuatajn oficirojn kaj soldatojn: "Saluton, kamaradoj!"

La oficiroj kaj soldatoj respondis: "Saluton, estro!"

Hu Jintao diris plu: "Vi faras penigan laboron!"

Oficiroj kaj soldatoj respondis: "Ni servas al la popolo!"

Sekve, Hu Jintao revuos ankaŭ 30 ekipaĵajn falangojn, gvidatajn de la vicaro de novaj tankoj de la tipo 99. Ĉiuj revuataj ekipaĵoj, inkluzive de antaŭavertaj aviadiloj, novgeneraciaj militaŭtoj, novaj radaroj, senpilotaj aviadiloj kaj aparatoj de satelita telekomunikado, estas faritaj de Ĉinio mem.

Tiuj, kiuj unuafoje aperas en la revuo, estas falangoj de la armita polico, novaj radaroj, telekomunika trupo, senpilotaj skoltaviadiloj kaj krozomisiloj.

Ĉinio laŭplane kaj laŭpaŝe antaŭenpuŝos plu modernigon de la nacidefendo kaj armeo en la nova jarcento, kaj fundamente atingos la celon de la modernigo de la nacidefendo kaj armeo en la mezo de la 21-a jarcento.

Ĉinio persistas en la orientilo de kunakorda konstruado de la ekonomio kaj nacidefendo, kaj donas egalan atenton al la nacia riĉigo kaj armea fortigo por ke disvolviĝo de la nacidefendo kaj armeo konformu al la ŝtata disvolva strategio.

Ĉinio sekvas defensivan nacidefendan politikon, metas super ĉion la defendon al la ŝtata suvereneco, sekureco kaj teritoria integreco, garantion de ŝtataj disvolvaj interesoj kaj protektadon de popolaj interesoj, kaj penas por konstrui firman nacidefendon kaj fortan armeon, konforme al la sekureco kaj disvolvaj interesoj de la ŝtato.

Ĉinio efektivigas la militan strategion de aktiva defensivo. Strategie Ĉinio persistas en la principo de defensivo, sindefendo, kaj rebato kontraŭ atako.

En la nova periodo Ĉinio persistas ĉe la starpunkto gajni lokan militon sub la kondiĉo de informa teknologio, substrekas bridon de krizo kaj milito kaj altigas la armean kapablon respondi al sekurecaj minacoj kaj plenumi diversajn taskojn.

Ĉinio pripersistas kaj disvolvas la strategion de popola milito, kaj sin apogante sur la popolo, konstruas la nacidefendon kaj armeon.

Ĉinio insistas pri la nova sekureca ideo de interfido, reciproka utilo, egalrajteco kaj kunlaboro, kaj persistas ĉe la opinio solvi internaciajn disputojn kaj varmajn problemojn per paca maniero, movas dialogojn kaj kunlaborojn inter diversaj landoj pri la sekureco, oponas vastigon de milita alianco kaj agreson kaj ekspansion. Ĉinio promesas, ke ĝi neniam ĉasos hegemonion, nek faros militan ekspansion.

Ĉinio alte levas la flagon de paco, disvolvo kaj kunlaboro, prenas plu la vojon de paca disvolvo, sekvas la malferman strategion de reciproka utilo kaj komuna gajno, kaj antaŭenpuŝas konstruadon de la harmonia mondo, longedaŭre paca kaj komune prospera.

Okaze de la 60-a dareveno de la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko, majestaj kaj imponaj trupoj de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, en ordaj vicoj kaj kun alta spirito, akceptas revuon de la ŝtato kaj la popolo. La revua aŭto de Hu Jintao veturas sur la nove ornamita strato Chang`an sub la okul-saluto de revuataj oficiroj kaj soldatoj.

La saman tagon antaŭ 60 jaroj sur la turo de Tian`anmen-pordego prezidanto Mao Zedong solene proklamis al la tuta mondo fondiĝon de la centra popola registaro de Ĉina Popola Respubliko kaj stariĝon de la ĉina popolo. En la monde atentata kaj solena ceremonio, la Ĉina Popola Liberiga Armeo, kiu spertis militajn batalojn dum 22 jaroj, forĝis novan Ĉinion, kaj inaŭguris novan eraon de la ĉina nacio kaj la ĉina historio, akceptis revuon de Mao Zedong kaj aliaj gvidantoj.

La 1-an de oktobro de la jaro 1984, okaze de la 35-a datreveno de la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko, Deng Xioping, ĉefprojektisto de la reformado kaj malfermo de Ĉinio, revuis trupojn de la ĉina armeo, veturante per aŭto. La reformado kaj malfermo revigligis la landon, riĉigis la popolon kaj fortigis la armeon. Nun la ĉina armeo marŝas al la celo de modernigo.

En la 1-a de oktobro de la jaro 1999, okaze de la 50-a datreveno de la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko, Jiang Zemin, tiama ĉina ŝtata prezidanto, revuis armeajn trupojn. Ĉinio antaŭenigas militaferan transformadon kun la ĉinaj trajtoj, kaj klopodas realigi transpaŝan disvolviĝon.

En la nova jarcento, konsiderante sekurecon kaj disvolvan strategion de la ŝtato, la partio kaj registaro de Ĉinio prenas la koncepton pri scienca disvolvo kiel gravan orientilon de la konstruado de la nacidefendo kaj armeo, plirapidigas militaferan transformadon kun la ĉinaj trajtoj, kaj komplete intensigas revoluciigon, modernigon kaj normaligon de la armeo, por atingi la unuecan celon riĉigi la landon kaj fortigi la armeon en la kompleta konstruado de la bonhava socio.

La ĉina armeo klopodas akomodiĝi al la monda militafera evoluo, profundigas konstruadon kaj reformadon de la nacidefendo kaj armeo, rapide disvolvas informizajn armilojn kaj ekipaĵojn, plenforte trejnas novajn kaj altkvalitajn talentulojn por altigi la kapablon gajni lokan militon sub la kondiĉo de informa teknologio, altigas la kapablon respondi al sekurecaj minacoj kaj plenumi diversajn taskojn, firme defendas teritorian integrecon, suverenecon, oceanajn rajtojn kaj interesojn de la ŝtato, protektas ŝtatan unuecon kaj socian stabilecon, kaj faras kontribuon por la monda paco.

Ĉinio difinis por la nova periodo aktivan defensivan militan strategion, kaj koncentras la atenton por bridi krizon kaj militon kaj starigi altefikan deadmonan forton. Ĉinio ĉiam sekvas la politikon ne uzi la unua nukleajn armilojn, persistas pri la memdefenda kaj defensiva nuklea strategio, kaj ne faras nuklean armadkonkuron kun iu ajn lando.

La ĉina armeo ĉiam rigardas bezonon de la ŝtato kiel sanktan devon kaj metas popolajn interesojn sur la unuan lokon, kiam provoko minacas sekurecon kaj suverenecon de la ŝtato, kiam interesoj de la ĉina nacio suferas damaĝon, kiam la vivo kaj posedaĵoj de popolanoj estas endanĝerigitaj. Nun oni pli kaj pli ofte povas vidi aktivecojn de ĉinaj armeanoj en regionaj kaj internaciaj sekurecaj kunlaboroj, pacprotekto de UN, internacia batalo kontraŭ terorismo, kaj internacia humanisma savado. La ĉina armeo gajnis amon de la ĉina popolo kaj respekton de la internacia socio.

Liu Qi: Ni petas ĝeneralan sekretarion de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtatan prezidanton kaj prezidanton de la Centra Milita Komisiono Hu Jintao doni salutvortojn:

"Saluton, ĉiuj samlandanoj, kamaradoj kaj amikoj! Hodiaŭ ni solene mitingas por celebri la 60-an datrevenon de la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko. En tiu ĉi feliĉa kaj solena okazo diversnaciecaj popolanoj de la tuta lando tre fieras pri disvolviĝo kaj progreso de la granda patrolando kaj havas plenan fidon pri la brila perspektivo de la granda repotenciĝo de la ĉina nacio.

Nome de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, la Tutlanda Popola Kongreso, la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj la Centra Milita Komitato, mi esprimas profundan memoron pri ĉiuj revoluciaj pioniroj kaj martiroj, kiuj faris senmortajn heroaĵojn por sendependeco de la nacio, liberiĝo de la popolo, riĉiĝo kaj fortiĝo de la lando kaj feliĉo de la popolo, varman gratulon al popolanoj de la tuta lando kaj transmaraj kaj internaj patriotaj samlandanoj, kaj koran dankon al diverslandaj amikoj, kiuj prizorgas kaj subtenas la disvolvon de Ĉinio.

La saman tagon antaŭ 60 jaroj, la ĉina popolo akiris grandan venkon de la ĉina revolucio post la sanga batalado en pli ol 100 jaroj, kaj prezidanto Mao Zedong ĉi tie solene proklamis al la tuta mondo la fondiĝon de Ĉina Popola Respubliko. La ĉina popolo finfine stariĝis, kaj la ĉina nacio kun la civilizacia historio de pli ol 5 000 jaroj iris en la novan historian eraon de evoluo kaj progreso.

En la pasintaj 60 jaroj sub la gvidado de la tri-generacia partia estraro kun Mao Zedong, Deng Xiaoping kaj Jiang Zemin kiel la kernoj, kaj de la Centra Komitato de la Partio ekde la 16-a Tutlanda Kongreso, la diligenta kaj intelekta popolo de Ĉinio venkis diversajn malfacilojn kaj riskojn per unuanima kaj penema laboro, atingis grandan sukceson atentatan en la tuta mondo, kaj komponis entuziasmigan triumfokanton de la senlaca batalo. Nun en la oriento de la terglobo majeste staras Ĉinio, la socialisma lando, vizaĝanta al la modernigo, la mondo kaj la estonteco.

La 60-jara disvolviĝo de nova Ĉinio plene atestas, ke nur socialismo povas savi Ĉinion, kaj nur reformado kaj malfermo povas disvolvi Ĉinion, socialismon kaj marksismon. La ĉina popolo havas la fidon kaj kapablon bone konstrui sian patrolandon kaj fari sian farendan kontribuon por la mondo.

Ni firme persistos en la socialisma vojo kun la ĉina trajto, komplete sekvos kaj efektivigos la bazajn teorion, linion, programon kaj sperton de la partio, liberigos plu penson, daŭrigos la reformadon kaj malfermon, movos la sciencan disvolvon, akcelos la socion harmonia, antaŭenigos la kompletan konstruadon de la bonhava socio, senĉese kreos novan situacion de la socialisma afero kun la ĉina trajto, kaj verkos novan ĉapitron de la bela vivo de la popolo.

Ni firme persistos en la orientilo de "paca reunuigo kaj unu lando kun du socisistemoj", pluigos longedaŭrajn prosperon kaj stabilecon en Hongkong kaj Aomen, antaŭenpuŝos la pacan disvolvon de la rilatoj inter la du bordoj de la markolo Taiwan, kaj batalos plu por realigi kompletan reunuiĝon de la patrolando, la komunan deziron de la ĉina nacio.

Ni firme persistos en la plenumado de sendependa, memdecida kaj paca diplomatia politiko, prenos plu la vojon de paca disvolvo, sekvos plu la malferman strategion de reciproka utilo kaj komuna gajno, amike kunlaboros kun ĉiuj landoj surbaze de la kvin principoj de paca kunekzisto, antaŭenigos plu kune kun diverslandaj popoloj de la mondo la noblan aferon de la paco kaj evoluo de la homaro kaj akcelos konstruadon de la harmonia mondo, longedaŭre paca kaj komune prospera.

La Ĉina Popola Liberiga Armeo kaj la Popola Armita Polico devas disvolvi kaj daŭrigi la gloran tradicion, intensigi sian konstruadon, efektive plenumi la mision, kaj fari novan meriton por protekti ŝtatan suverenecon, sekurecon kaj teritorian integrecon kaj defendi la mondan pacon.

La historio donas al ni la inspiron, ke la vojo neniam estas ebena, tamen la popolo, kiu tenas sian propran sorton kaj estas en solidareco, certe povas venki ĉiajn malfacilojn kaj senĉese krei historian heroaĵon.

Rigardante al la estonteco, Ĉinio havas tre belan perspektivon de la evoluo. La tuta partio, la tuta armeo kaj la tutlanda diversnacieca popolo devas esti en ankoraŭ pli kompakta solidareco, alte levi la grandan flagon de la socialismo kun la ĉina trajto, progresi kun la tempo, kuraĝe antaŭeniri plu al la grandioza celo konstrui riĉan, potencan, demokratian, civilizacian kaj harmonian socialisman modernan landon kaj realigi la grandan repotenciĝon de la ĉina nacio, kaj fari plu per diligenta laboro kaj senlaca peno novan kaj pli grandan kontribuon por la homaro!

Vivu la granda Ĉina Popola Respubliko!

Vivu la Komunista Partio de Ĉinio!

Vivu la granda ĉina popolo! "

Liu Qi: Komencu la paradan marŝon de armeaj trupoj!

Komenciĝis la grandioza parada marŝo!

La armitaj fortoj de Ĉina Popola Respubliko konsistas el servantaj kaj rezervaj trupoj de la Ĉina popola Liberiga Armeo, kaj trupoj de la Popola Armita Polico kaj milicio. 14 piediraj falangoj, 30 ekipaĵaj falangoj kaj 12 aviadilaj eskalonoj venis el malsamaj arme- kaj armil-specoj de diversaj militaj regionoj, trupoj de la armita polico, kaj pekinaj rezervaj trupoj.

Nun aŭdiĝas la marŝo de defilo, kiun ludas la milita orkestro kun mil membroj.

La revuataj trupoj en majestaj kaj ordaj formacioj pasas preter la pordego Tian`anmen. Ili montras al ĉinaj ŝtataj gvidantoj, la ĉina popolo kaj la tuta mondo brilajn atingojn de la ĉina armeo, rivelas novan fizionomion, prezentas mision kaj firman decidemon por la nova jarcento, kaj manifestas grandan forton protekti rajtojn kaj interesojn de la ŝtato kaj akceli pacon kaj disvolviĝon de la mondo. Ĝi estas popola armeo marŝanta al nova venko kaj brila sukceso!

Armea flago estas simbolo de honoro kaj signo de venko. La honora gvardio de tera, mara kaj aera trupoj pasas la unuaj preter la pordego Tian`anmen, eskortante flagon de la Ĉina Popola Liberiga Armeo.

La honora gvardio jam plenumis pli ol 3 000 ceremoniajn taskojn, reprezentante Ĉinion. Ĝi ĉeestis al ceremonioj de la reveno de Hongkong kaj Aomen al la patrolando, kaj montris al la mondo fizionomion de la ĉina armeo kaj gloron de la popola respubliko.

Post la honora gvardio marŝas la falango de lernantoj el la Kolegio de Mekanizita Infanterio de Shijiazhuang.

Post la disvolviĝo en 82 jaroj ĉinaj militaj kolegioj kaj lernejoj jam starigis por si novan edukan sistemon, kiu taŭgas al lerneja edukado kaj armea trejnado, donas egelan atenton al milita kaj nacidefenda edukoj, kaj kombinas la enlandan edukadon kun eksterlanda trejnado. Granda nombro da nove bakitaj talentuloj ludas gravan rolon en la armea konstruado.

Nun aliras infanteria falango el trupo de la Ruĝa Armeo kun glora tradicio. La trupo, nomata "la unua divizio de la Ruĝa Armeo", estis fondata de Mao Zedong en la jaro 1933, kaj forĝis multajn heroojn en sennombraj bataloj.

La ĉina terarmeo konsistas el infanteriaj, kirasaj, artileriaj, aerdefendaj, elektronik-kontraŭrimedaj kaj aeraj trupoj. Ĝi klopodas altigi sian kapablon laŭ la strategia postulo "batalo en fleksebla maniero kaj tridimensiaj ofensivo kaj defensivo".

Nun al ni marŝas falango el specialaj trupoj. Por ĝi estas la unua fojo aperi en revuo. La specialaj trupoj disvolviĝis el tradiciaj skolttrupoj kaj estas rigore trejnitaj.

Nun venas falango de mararmeaj lernantoj. Ili venis el la Militŝipa Kolegio de Dalian, kiu kelkfoje sendis lernantojn al armea parado ĉe Nacia Tago.

Post la konstruado en 60 jaroj la ĉina mararmeo fariĝis plenampleksa armeo konsistanta el ŝipflotoj, aertrupoj, bordo-defendaj trupoj kaj marinfanterioj.

La falango de militaj maristoj konsistas el lernantoj de Mararmea Submarŝipa Kolegio. Ili kun la averaĝa aĝo de 18 jaroj estas la plej junaj inter la revuataj falangoj. La junuloj, plenaj de fiero kaj entuziasmo, dediĉas siajn bondezirojn al la popola respubliko. Mararmeanoj de la nova generacio estas altspiritaj kaj viglaj, kaj kontribuas por fari la mararmeon pli forta.

Nun al ni iras falango el la ĉina marinfanterio, nomata "amfibia spado". La marinfanterio ludas specialan rolon por protekti sekurecon de la teritoria maro kaj oceanajn rajtojn kaj interesojn, kaj subteni surinsulan batalon.

Membroj de falango de aviadaj lernantoj venis el la Aerarmea Aeronaŭtika Kolegio. Post 60-jara disvolviĝo la ĉina aerarmeo jam fariĝis plurspeca armeo kun funkcioj de aviado, tera defendo kontraŭ aeratako, paraŝuta batalo, radaroj kaj elektronika kontraŭrimedo.

Alvenas la falango de paraŝuta trupo. La ĉina popolo neniam forgesas, ke post kiam okazis la fortega tertremo en Wenchuan, ĉinaj paraŝutaj soldatoj surteriĝis en la okazejo por savi suferantojn spite al ekstrema vetero. Ilia sindonemo reflektas la bazan celon de la ĉina armeo servi al la popolo.

Nun estas la falango de lernantoj el la dua artilerio. La dua artilerio, alinome la misila trupo, estas la kerno de la strategia nuklea deadmono de Ĉinio. Ĝi estas la strategia subteno kaj potenca apogo de la sekureco kaj evoluo de Ĉinio.

Nun al ni marŝas falango de virinaj armeanoj. Ili venis el la 4-a Armea Medicina Universitato, Pekina Milita Regiono, mararmeo kaj aerarmeo. Ĉie aktivas virinaj armeanoj, ĉu en kontraŭkatastrofa savado, ĉu sur montaraj kaj insulaj postenoj. Ili verkis brilan ĉapitron de ĉinaj armeaninoj.

Jen la falango de armita polico. La membroj venis el la ĉeftaĉmento de la armita polico en Pekino. La Ĉina Armita Polico havas la mision protekti la ŝtatan sekurecon kaj socian stabilecon kaj garantii pacan vivon de la popolo. La armitaj policanoj ĉiam montras sian sindonemon sur la posteno de sekureca gardo kaj okaze de urĝa evento aŭ natura katastrofo. Ili faras kontribuon por la harmonia socio kaj feliĉa vivo de la popolo.

Nun al ni marŝas la falango de trupo el la rezerva kontraŭaviadil-kanona divizio de Pekino. La rezervaj trupoj konsistas plejparte el servantaj armeanoj kaj cetere el rezervaj oficiroj kaj soldatoj. Disvolvo de ĉinaj rezervaj trupoj estas kompakte ligita kun konstruado de servantaj trupoj. La du partoj kompletigas kaj stimulas unu la alian. La rezervaj trupoj jam fariĝis gravaj fortoj de Ĉinio.

La falango, konsistanta el virinaj milicianoj de Pekino, estas okulfrapa pejzaĝo en la revuo. Inter la revuataj milicaninoj estas ŝtatoficistinoj, laboristinoj kaj studentinoj. Ili esprimas varman amon kaj fidelecon al la patrolando. Miliciaj trupoj estas militaj rezervaj fortoj. Ĉinio persistas en la strategio de popola milito kaj kombinas la elitan konstantan armeon kun potencaj rezervaj fortoj, kaj sin apogante sur la popolo, konstruas la nacidefendon kaj armeon.

Baldaŭ 30 ekipaĵaj falangoj estas revuataj. Tiuj ĉi ekipaĵoj estas faritaj de Ĉinio mem, kaj 90% de ili aperas unuafoje. Ili siaflanke spegulas freŝajn fruktojn de la scienca progreso kaj teknika renovigo kaj montras grandan atingon de la modernigo de la nacidefendo kaj armeo de Ĉinio. Disvolvante armilojn kaj ekipaĵojn, la ĉina armeo persistas en la vojo de memstara kreado, punkto-transpaŝo, starigo de sistemoj kaj kompleksa evoluo, kaj sin apogante sur la nacia plenampleksa forto, senĉese altigas sian kapablon.

En la lastaj jaroj ĉinaj trupoj estis armataj per granda kvanto da altteknologiaj armiloj kaj ekipaĵoj. La ĉina armeo starigis modernan arsenalan sistemon kun novaj ĉefekipaĵoj, elektronik-informaj aparatoj kaj garantiaj instalaĵoj, kiuj povas liveri fortajn materiajn kaj teknikajn garantiojn por respondi al sekurecaj minacoj kaj plenumi militajn taskojn. Ĉinio jam fundamente starigis terarmean ekipaĵan sistemon taŭgan por rapida kaj fleksebla agado kaj tridimensia sturmo.

Du falangoj de novaj tankoj estas pioniroj de ekipaĵaj falangoj. La unua falango de tankoj venis el "la ruĝarmea regimento", fondita en la jaro 1928. La regimento aperis en revuo okaze de la 35-jara jubileo de Ĉina Popola Respubliko kiel motorizita trupo, kaj partoprenis en parado de la 50-a jubileo de ĈPR kiel trupo de mekanizita infanterio.

Nun la regimento estas ekipita per pli avangardaj tankoj de la tipo 99. La renovigo de ekipaĵoj de tiu ĉi heroa trupo estas bildeca epitomo de la modernigo de la ĉina armeo. La dua falango konsistas el tankoj de la tipo 96A. Ili estas ĉefaj tankoj de la ĉina armeo. En la nova periodo la ĉina terarmeo sin konstruas laŭ la celo "kapabla, sinteza, facilmovebla kaj plurfunkcia".

Nun al ni veturas falango de amfibiaj militĉaroj. Ĝi venis el la trupo, kiu partoprenis Nanchang-insurekcion en la 1-a de aŭgusto 1927. La evento markis naskiĝon de la popola armeo sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio.

Mekanizo kaj informizo estas la neevitebla vojo de la transformado de la ĉina armeo. La ĉina armeo renovigas siajn ekipaĵojn, optimumigas strukturon, intensigas ŝanĝiĝon de la batal-forto-estiga maniero, kaj plenforte forĝas novajn mekanizitajn trupojn.

Nun alvenas du falangoj de terarmeaj raŭpveturiloj. La falango de novaj raŭpveturiloj enkorpigas modernigon de la ĉina terarmeo. En la nova periodo evidente altiĝas la mekaniziteco kaj informiziteco de la ĉina terarmeo.

Nun preter la pordego Tian`anmen pasas la falango de novaj terarmeaj radveturiloj. La ĉina terarmeo ŝanĝis la tradician trejnadon por gajni militon en la kondiĉo de informa teknologio, kaj elkulturis multajn talentulojn, kiuj bone regas la informan teknologion.

Nun al ni veturas la falango de marinfanteriaj amfibiaj militĉaroj. Ĝi venis el iu marinfanteria brigado. La marinfanteria brigado fondiĝis en la jaro 1980. Ĝi estas amfibia trupo, ekipita per amfibiaj militĉaroj de la tipo 05.

Nun al ni veturas la falango de militĉaroj de la paraŝuta trupo. La soldatoj stiras militĉarojn de la unua generacio, faritajn de Ĉinio mem. La ĉina paraŝuta trupo faris transpaŝon de la monotoneco al la sintezo en sia konstruado. Ĝi estas grava strategia forto kun ŝlosila rolo.

Nun alvenas falango de blankaj kirasaŭtoj. Ĝi estas nomata Uncio-sturmtrupo kaj venis el la speciala taĉmento de la armita polico de Pekino. Ĝi estas sturma forto kaj portas la mision trakti urĝajn eventojn, bati terorismon kaj protekti la socian stabilecon.

Alvenas 5 artileriaj falangoj. La unua estas la falango de memmovaj kanon-haŭbizoj de la tipo 05. La ĉina artilerio naskiĝis en la milita periodo kaj disvolviĝis en la moderniga konstruado.

Tiu ĉi estas la falango de memmovaj raŭphaŭbizoj de la tipo 07. Ĝi venis el meritoplena trupo. Fronte al ŝanco kaj defio de la monda militafera transformado la ĉina artilerio senĉese sin fortigas per informa teknologio. La kapablo de rapida reago, movebleco, fajroforto, pafdistanco kaj trafprecizeco evidente altiĝis.

Nun alveturas la falango de memmovaj bombokanonaj haŭbizoj. Ekipado per memmovaj bombokanonaj haŭbizoj markas novan ŝanĝiĝon de la fajrostrukturo de la ĉina artilerio.

Nun alveturas la falango de 100-milimetraj memmovaj atak-kanonoj. Aliĝo de tiuj ĉi kanonoj perfektigis la ekipaĵan sistemon de la ĉina artilerio. En la nova periodo evidente altiĝas la trafprecizeco, sinteza kapablo kaj la akomodebleco de la ĉina artilerio.

Nun antaŭ la revupodio pasas la falango konsistanta el 16 veturiloj kun longdistancaj raketkanonoj. La ĉina artilerio ĉiam emfazas la gravecon de informa teknologio kaj senĉese disvolvas kaj utiligas resursojn de informa teknologio. Ĝi jam faris firman paŝon al la aplikado de informa teknologio.

Alvenas la falango de kontraŭtankaj misiloj. Ĝi konsistas el 18 misilo-lanĉaj aŭtoj. La revuataj misiloj apartenas al la tipo Hongjian 9. Tiu ĉi tipo havas avangardan funkcion. Ĉinio jam kompletigis serion da kontraŭtankaj armiloj.

Nun alvenas la falango de memmovaj kontraŭaviadilaj kanonoj. Ĝi estas tera armila sistemo, rapidepafebla, preciza kaj kontraŭĵama. Pro la disvolviĝo de la antaŭaverta sistemo, fajro-bata sistemo kaj komanda sistemo evidente altiĝas la batalkapablo de la ĉina tera kontraŭaviadila sistemo.

Nun al ni veturas la falango de kontraŭaviadilaj misiloj de la perfektigita tipo Hongqi 7 B. En la nova periodo la ĉina terarmeo sin ekipis per kampaj kontraŭaviadilaj misiloj, novaj radaroj kaj informa komand-sistemo kun avangardaj funkcioj, kaj kompletigis la kontraŭaviadilan sistemon de skolto kaj antaŭaverto, komando kaj regado, informa antagonismo kaj interkapto.

Nun alvenas tri falangoj de ŝipo-aeraj, kontraŭŝipaj kaj bordo-ŝipaj misiloj de la ĉina mararmeo. La ĉina mararmeo portas la taskon defendi la maran sekurecon kaj la suverenecon super la teritoria maro kaj protekti oceanajn rajtojn kaj interesojn de Ĉinio. En la lastaj jaroj la ĉina mararmeo sin ekipis per novaj submarŝipoj, destrojeroj kaj aviadiloj.

En la nova jarcento, konforme al la postulo gajni lokan militon sub la kandiĉo de informa teknologio, la ĉina mararmeo klopodas komplete altigi sian kapablon. En la pasintaj 60 jaroj la ĉina mararmeo plenumis multajn taskojn koncernajn al mara savado, eskortado por fiŝkaptaj ŝipoj, subteno kaj garantio al scienca esploro.

Ŝiparoj de la ĉina mararmeo vizitis kelkdek landojn kaj veturis al la Adena Golfo por eskortado. La ĉina mararmeo montras al la mondo bonan figuron de Ĉinio, la granda respondeca lando, kaj faris gravan kontribuon por konstrui harmonian oceanon kaj protekti la pacon kaj disvolviĝon de la mondo.

Nun alvenas la falango de ter-aeraj misiloj de la tipo Hongqi 9. Ĝi venis el heroa trupo, la nova ter-aera-misila trupo de la ĉina aerarmeo, kiu kreis la mondan rekordon faligi skoltaviadilon en granda alteco per ter-aera misilo. Post la disvolviĝo en pli ol 50 jaroj la ĉina ter-aera-misila trupo formis por si batalfortan sistemon kun novaj misiloj kiel ĉefaj ekipaĵoj.

Nun alvenas la falango de ter-teraj misiloj de la tipo Hongqi-12. Trupo de ter-teraj misiloj estas armea ĉefspeco kaj kerna forto de la kontraŭaviadila batalo. Trupo de ter-teraj misiloj de la ĉina aerarmeo estas ekipitaj per plurtipaj armiloj kaj portas la taskon tabali kontraŭ aviadiloj kaj misiloj.

Nun al ni veturas la falango de moveblaj radaroj. Por ĝi estas la unua fojo aperi en la revuo. De la lastaj jaroj la ĉina aerarmeo donas grandan atenton al skoltado kaj anvaŭaverto en sia konstruado de informa teknologio, plenforte disvolvas novajn radarojn kaj multplatformajn antaŭavertajn ekipaĵojn, kaj antaŭenpuŝas kunfandigon de la radara reto kaj antaŭavertaj informoj.

Jen la falango de telekomunika trupo. La orginara nomo de tiu ĉi trupo estas la unua radiokomunika trupo de la Ruĝa Armeo, fondita en la jaro 1931.

En la nova periodo la ĉina telekomunika trupo subskrekas konstruadon de informaj bazaj instalaĵoj kaj nova komanda informa sistemo. Ĝi starigis multdimensie kovreblan, sekuran kaj fidindan informan garanti-sistemon kun fotofibra, satelita, kurtonda komunikoj kiel la apogo kaj kun la funkcioj de transmisio, traktado, servo kaj protekto.

Nun al ni veturas la falango de senpilotaj aviadiloj. Ĝi estas unuafoje revuata. Pro ŝanĝiĝo de la milita formo kaj batala maniero la batalo-platformo de senpilotaj aviadiloj okupos pli gravan pozicion kaj ludos pli gravan rolon en la estonteca milito.

La falango de loĝistikaj ekipaĵoj estas unuafoje revuata. Ĝi konsistas el kampaj operaci-aŭtoj, ĉefmanĝaĵa-prilaboraj aŭtoj, akvo-traktaj aŭtoj, benzinoprovizaj kamionoj kaj pezaj platformo-veturiloj. Por plenumi diversajn militajn taskojn la ĉina armeo intensigas integrigon de la garantia sistemo: la garantia maniero ekspansias al la socio, la garantia rimedo akomodiĝas al la informa teknologio, kaj la loĝistika administro science disvolviĝas.

Baldaŭ alvenos la misila trupo, plej atentata inter ĉinaj trupoj. Kvin ekipaĵaj falangoj en grandioza kaj majesta formacio estas revuataj. Jen la unua. Ĝi venis el la brigado de konvenciaj misiloj de la tipo Dongfeng 15B. La misila trupo estas kerna forto de la ĉina strategia nuklea deadmono. Ĝi portas la taskon bridi nukle-armilan uzon de alia lando kontraŭ Ĉinio kaj plenumi nuklean rebaton, kaj precizan baton de konvenciaj misiloj.

La dua misila falango konsistas el ter-teraj misiloj de la tipo Dongfeng 11 A. Misiloj de tiu ĉi tipo povas precize trafi plurspecajn objektivojn en ĉia vetero. La ĉina trupo de konvenciaj misiloj fondiĝis en la 1990-aj jaroj. Kiel bone trejnita trupo por mez- kaj long-distanca bato ĝi plurfoje plenumis gravajn militajn taskojn kaj spertis hardadojn en diversaj malfacilaj kondiĉoj.

Por la falango de krozomisiloj estas la unua fojo aperi en revuo. Naskiĝo de la krozomisilo Changjian 10 multe altigis batalkapablon de la ĉina misila trupo. Tero-bazita krozomisilo kun longa flugdistanco kaj alta precizeco povas flugi ter-al-aere, sin kaŝi kontraŭ defendo kaj kontinue ataki.

Nun alvenas la falango de novaj mez- kaj long-distancaj ter-teraj misiloj. La ĉina trupo de konvenciaj misiloj portas la taskon fari precizan mez- kaj long-distancan baton al gravaj strategiaj kaj kompanjaj objektivoj de malamikoj. En la lastaj jaroj la trupo intensigis sian konstruadon kaj estis ekipita per pluraj novtipaj misiloj.

Nun pasas la falango de nukleaj misiloj. Nuklea strategia forto estas la evidenta signo de la kapablo de la ĉina nacidefendo. Pro la disvolviĝo de strategiaj armiloj kaj ekipaĵoj de Ĉinio senĉese altiĝas la kapablo bridi militan krizon kaj protekti la mondan pacon. Ĉinio ĉiam sekvas la politikon ne uzi la unua nuklean armilon, persistas pri la sindefenda strategio, kaj fari neniun konkuron kun iu aj lando pri nuklea armado. Kutime misiloj kaj nukleaj armiloj de la ĉina trupo direktiĝas al neniu lando; Ĉinio plialtigas la gardon kaj pretas por rebato, nur kiam ĝi estas minacata per nukleaj armiloj; ĝi uzas nukleajn misilojn, nur kiam ĝi estas atakita per nukleaj armiloj. Kiel respondeca lando Ĉinio aktive kontribuas por la paco kaj disvolviĝo de la mondo.

Nun alflugas grandioza eskalono de aviadiloj el la tera, mara kaj aera armeoj. La revuotaj estas 12 eskalonoj konsistantaj el 151 aviadiloj.

La gvida eskalono en la formacio de pluraj aviadiloj flugas super la placo Tian`anmen. La unua el la formacio estas antaŭaverta aviadilo de la tipo 2000. La flugdemonstracia teamo Bayi plenumas la eskortan taskon. La flugdemonstracia teamo Bayi elĵetis rubandojn da brilaj kaj koloraj fumoj. Inter la revuataj eskalonoj estas ĉiu-tipaj servantaj aviadiloj, faritaj de Ĉinio mem.

Nun alflugas eskalono en la formacio de 2 antaŭavertaj aviadiloj de la tipo 2000 kaj 6 batalaviadiloj de la tipo 11. La antaŭavertaj aviadiloj de la tipo 2000 estas faritaj de Ĉinio mem. Servado de la antaŭavertaj aviadiloj multe altigis la kapablon de malalt-altituda longdistanca sondado kaj pliigis komandajn kaj regadajn rimedojn de la aera batalo.

La revuata flugeskalono konsistas el 9 bombaviadiloj de la tipo 6 H. La ĉina aerarmeo emfazas la gravecon de informa teknologio en sia konstruado, kaj senĉese perfektigas la sistemon de skoltado kaj antaŭaverto, komando kaj regado, batforto kaj plenampleksa garantio.

Nun alflugas la eskalono de benzinoprovizaj aviadiloj. Ĝi konsistas el 2 benzinoprovizaj aviadiloj kaj 4 novtipaj batalaviadiloj. Modernaj benzinoprovizaj aviadiloj alportis al la aerarmeo revolucian ŝanĝiĝon. La unua-generacia benzinoproviza aviadilo, projektita de Ĉinio mem, povas samtempe provizi du aviadilojn per oleo.

Nun alflugas eskalono de 15 atak-bombaviadiloj de la tipo 7 A. Ĝi venis el la aertrupo de la ĉina mararmeo. La atak-bombaviadiloj povas kunporti aer-aerajn kaj aer-ŝipajn misilojn. Post multjara disvolviĝo la aertrupo de la ĉina mararmeo jam posedas ĉasaviadilojn, bombaviadilojn, kontraŭ-submarŝipajn kaj ĵamajn aviadilojn.

Nun alflugas eskalonoj de ĉasaviadiloj. Ili respektive konsistas el 16 ĉasaviadiloj de la tipo 8 F, 15 ĉasaviadiloj de la tipo 10 kaj 12 ĉasaviadiloj de la tipo 11. Aviadiloj de tiuj ĉi tri tipoj estas faritaj de Ĉinio mem kaj povas plenumi en ĉia vetero la taskojn akiri la aeran regadon, fari atakon kaj protekti teritorion.

La ĉina aerarmeo, naskiĝinta samtempe kun Ĉina Popola Respubliko, persistas en la vojo altigi la kapablon per teknika renovigo. Ĝiaj freŝaj ekipaĵoj estas aviadiloj kaj ter-aeraj misiloj de la tria generacio. Post la disvolviĝo en 60 jaroj la ĉina aerarmeo jam fariĝis strategia armeo kun mult-armilspecaj trupoj. La ĉina aerarmeo portas la taskon gardi la teritorian ĉielon de Ĉinio. Ĝi ĉiam fidele plenumas sian mision, ĉu rezistante kontraŭ aera invado de malamikoj, ĉu garantiante gravan sciencan teston, ĉu partoprenante en kontraŭkatastrofa savado.

Nun alflugas tri helikopteraj eskalonoj en malalta altitudo. La tri eskalonoj respektive konsistas el 10 helikopteroj de la tipo 8 Z, 18 skoltaj helikopteroj de la tipo 9 Z, kaj 18 armitaj helikopteroj de la tipo 9 Z. En la estonteca milito helikopteroj ludos pli kaj pli gravan rolon pro siaj avantaĝoj de la adaptkapablo kaj taktika fleksebleco. Ili portas la taskojn de skoltado, transportado, al-tera atako, paraŝutado kaj serĉado. Tiu ĉi grupo da aeraj taĉmentoj enkorpigas ideon de la ĉina armeo: integreco kaj kombina operaco de la tera, mara kaj aera trupoj.

La lasta eskalono konsistas el 15 trejnaviadiloj de la Aerarmea Aeronaŭtika Kolegio. La trejnaviadilojn stiras aviadistinoj. Ili flugas en la blua ĉielo per lerta manipulado kaj prezentas romantikan pasion.

La ĉina armeo, kiu ĉiam metas super ĉion la taskon defendi la suverenecon, sekurecon kaj teritorian integrecon de la ŝtato, garantii disvolvajn interesojn de la ŝtato kaj protekti popolajn interesojn, estas la ŝtala Granda Muro protektanta la socialisman patrolandon.

La ĉina nacio estas pacama. Ĉinio konsekvence firme sekvas sendependan, memdecidan kaj pacan diplomatian politikon kaj defensivan nacidefendan politikon, persistas pri la nuklea sindefenda strategio, kaj sin dediĉas por starigi harmonian mondon, longedaŭre pacan kaj komune prosperan.

Liu Qi, sekretario de la Partia Komitato de Pekino, proklamis komenciĝon de la parado de popolamasoj.

Parado de popolamasoj de la celebra mitingo havas sep ĉeftemojn. Ili estas penado por entreprenado, reformado kaj malfermo, transpaŝo de jarcento, scienca disvolvo, brila atingo, pitoreska Ĉinio kaj bela estonteco. Tra la placo Tian`anmen pasos 36 procesioj de 100 000 popolaj reprezentantoj kaj 60 paradveturiloj, kaj 6 prezentadaj trupoj. Sur la placo 80 000 junuloj prezentos 41 grandajn bildojn kaj 49-foje ŝanĝos la fonon.

La unua estas la honora procesio kun la nacia flago kaj nacia emblemo. En la akompano de la muzikaĵo Ode al la Ruĝa Flago, 1 949 junuloj alte tenas la nacian flagon, kaj 2 009 junuloj ĉirkaŭ la paradveturilo kun la nacia emblemo antaŭen marŝas.

La kvinstela ruĝa flago estas la brila standardo de la ĉina nacio. La sankta nacia emblemo estas simbolo de la prospera patrolando, nacia unueco, kaj feliĉa vivo de la popolo. En la pasintaj 60 jaroj Ĉinio spertis grandegan ŝanĝiĝon.

La parado prezentos la unuan ĉeftemon: penado kaj fondo de la popola respubliko. La unua procesio konsistas el pli ol 2 400 homoj kaj prezentas la revolucian vojon de la sanga batalo, kiun trapasis la ĉina popolo sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio por fondi la popolan respublikon. Inter la procesianoj estas 100 homoj samaĝaj kun la popola respubliko. Ili kun girlandoj en la mano antaŭenmarŝas ĉirkaŭ veturilo en la formo de la Monumento de Popolaj Herooj.

La procesio de sanga batalo havas plej grandan paradveturilon, longan je 31 metroj kaj larĝan je 15 metroj. Ĉirkaŭ la veturilo pendas ordeno de la Unua de Aŭgusto, tiu de la Sendependo kaj Libero kaj tiu de la Liberiĝo. Ili estis atribuitaj respektive al tiuj, kiuj faris meritojn dum la Milito de la Agrara Revolucio, la Kontraŭjapana Rezistmilito kaj la Liberiga Milito. La tri ordenoj reflektas grandiozan vojon de la ĉina revolucio. Sur la veturilo staras 20 revoluciaj veteranoj, kiuj faris grandan kontribuon por fondiĝo de la popola respubliko.

Nun al ni marŝas la procesio Epokofaro. Ĝi konsistas el pli ol 2 700 homoj. Ili, ĉirkaŭ granda portreto de Mao Zedong kaj kun ruĝaj silkaĵoj en la manoj, marŝas al la placo Tian`anmen. Nun sur la placo aperas la fono-bildo "Bonas Socialismo". Mao Zedong estas kerno de la unua-generacia centra gvidantaro de la Komunista Partio de Ĉinio. Sub lia gvidado la Komunista Partio de Ĉinio malfermis la vojon "ĉirkaŭi la urbojn el la kamparo kaj poste preni regpotencon per armitaj fortoj", starigis la penson de Mao Zedong kaj fondis Ĉinan Popolan Respublikon.

Nun al ni venas la procesio de sloganoj de la penso de Mao Zedong. Tiu ĉi procesio konsistas el oficiroj kaj soldatoj de la armita polico kaj studentoj de la Universitato Qinghua. La penso de Mao Zedong estas kreiva aplikado kaj disvolviĝo de markismo-leninismo kaj ankaŭ la teoria principo kaj sperto, atestitaj en la revolucio kaj konstruado de Ĉinio. Sub la gvidado de la penso diversaj naciecoj de Ĉinio pene laboris kaj malfermis la novan eraon de la evoluo de la ĉina nacio. La saman tagon antaŭ 60 jaroj sur la turo de Tian`anmen-pordego Mao Zedong solene proklamis al la tuta mondo la fondiĝon de Ĉina Popola Respubliko.

Nun alvenas veturilo kun la slogano "Jam stariĝis la ĉina popolo", kiu estas solena proklamo, farita de Ĉinio al la mondo. Fondiĝo de la popola respubliko liberigis kaj disvolvis la produktivon kaj faris duonfeŭdan kaj duonkolonian malnovan Ĉinion sendependa kaj socialisma. La granda revolucio malfermis novan eraon de Ĉinio, kaj pro tio la ĉina popolo komencis la vojon al riĉigo kaj potencigo

Nun al ni marŝas la procesio Peniga Entreprenado. Ĝi konsistas el pli ol 3 300 homoj. Meze de la procesianoj kun girlandoj en la mano estas paradveturilo, sur kiu staras 20 modelaj laboristoj, honoritaj en malsamaj periodoj post fondiĝo de la popola respubliko. Diligenta kaj peniga laboro de la popolo sukcesigis konstruadon de la patrolando. Sur la paradveturilo estas montrataj modeloj, kiuj prezentas atingojn de la komenca periodo de la popola respubliko.

En la komenca periodo de la popola respubliko la ĉina popolo faris penigan entreprenadon. En la jaro 1959 Ĉinio malkovris grandan petrolkampon en la nordorienta landparto, tio finis la ĉinan historion de petrol-malriĉeco. Ĉinio sukcese eksplodigis sian unuan atombombon en la jaro 1964 kaj la unuan hidrogenan bombon en la jaro 1967, kaj lanĉis la unuan sateliton en la jaro 1970. Tiuj ĉi atingoj antaŭenpuŝis la industriigon kaj teknikan progreson de Ĉinio, kaj estas simboloj de la memstara konstruado de la ĉina popolo.

Diplomatie, en la jaro 1953, Zhou Enlai, tiama ĉina ĉefministro, prezentis la Kvin Principojn de Paca Kunekzisto. Ili estas akceptitaj de la plejparto de diversaj landoj kaj ludas gravan rolon por akceli la mondan pacon kaj internacian amikecon. En la jaro 1971 Ĉinio reakiris la leĝan sidlokon en Unuiĝintaj Nacioj.

Nun alvenas al ni prezentada procesio de talitamburo, konsistanta el pli ol 1 000 kamparanoj de Ansai de la provinco Shaanxi, ilia prezentada programo nomiĝas "gaja humoro". La ĉieloskua tambura bruado, vigla dancoteniĝo kaj gaja mieno prezentas la ĝojan humoron de la ĉinaj popolanoj, kiuj liberiĝis kaj fariĝis mastroj.

La talitamburo estas popola danca formo, populara en diversaj lokoj en la nordo de la provinco Shaanxi de Ĉinio. En iuj lokoj preskaŭ ĉiuj vilaĝoj havas grupon de talitamburistoj, kaj ĉiuj familioj havas talitamburiston. La talitamburado herediĝas de generacio al generacio seninterrompe. Tamen en malsamaj lokoj la stilo de la prezentado kaj la moro estas malsamaj. La talitamburo de Ansai estas distingiĝa speco inter ili. La talitamburo de Ansai alprenas prezentadan formon en kolektivo, en kiu talitamburistoj per sia heroa dancopozicio kaj forta frapado je talitamburo plene manifestas la virecan belon de la viroj sur la Loesa Altebenaĵo de Ĉinio.

Ansai situas norde de la regiono Yan'an de la provinco Shaanxi, en la historio ĝi estis milita grava loko. Laŭ legendo de la loko, jam frue en la dinastioj Qin kaj Han la talitamburo estis rigardata de soldatoj garnizonantaj kiel nemankigebla ekipaĵo, kiel pafilo, sablo kaj sago. Kiam malamika armeo atakis, oni batis tamburon por avertado; kiam du armeoj staris unu kontraŭ la alia, oni frapis tamburon por sin vigligi; kiam oni venkis en milito, oni faris baton sur tamburo por celebrado. Kun tempa paso la talitamburo por milita uzo iom post iom fariĝis loka popola danco por preĝi al helpo de dioj, deziri bonan rikolton kaj pasigi Printempan Feston.

En 1942 la ĉina revolucia sankta loko Yan'an kaj la regionoj de Shaanxi, Gansu kaj Ningxia komencis novan movadon pri popola danco, pro tio la talitamburo de Ansai—antikva popola arto --- akiris grandan disvolviĝon kaj fariĝis simbolo de venko kaj liberiĝo de milionoj kaj milionoj da popolanoj kaj militistoj. La talitamburo estis nomita "talitamburo de venko". En 1951 la talitamburo de Ansai partoprenis en la Monda Junulara kaj Studenta Festivalo, okazinta en Budapeŝto, la ĉefurbo de Hungario, kaj akiris specialan premion, tio famigis la talitamburon en- kaj ekster-lande.

Jam alvenas procesio de popolamasoj kun la dua ĉeftemo: reformado kaj malfermo.

Nun alvenas al ni falango de "Rakonto de Printempo", konsistanta el ĉirkaŭ 3 000 homoj. Tenante bukedon de flavaj jasmenfloroj kaj ĉirkaŭante la grandegan portreton de Deng Xiaoping, ĝenerala projektisto de la ĉina reformado kaj malfermo, ili eniras en la centran areon de la placo. Tiam elmontriĝas la vorto "pensoliberigo" el la surplaca fona bildo.

Deng Xiaoping estas kerno de la centra gvidantaro de la dua generacio de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ankaŭ ĝenerala projektisto de la ĉina reformado kaj malfermo kaj moderniga konstruado. Decembre de 1978 okazis la 3-a plena sesio de la 11-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, en la sesio Deng Xiaoping elmetis la ideojn pri pensoliberigo kaj pratikado laŭ realoj kaj la teorion pri konstruado de socialismo kun ĉinaj trajtoj. De tiam Ĉinio eniris en la novan periodon de la reformado kaj malfermo. En 1979, Deng Xiaoping iniciatis fondi ekonomiajn specialajn regionojn, malfermi 14 ĉemarajn urbojn, ekspluati la novan kvartalon Pudong de Ŝanhajo, ĉio ĉi igis Ĉinion plenamplekse sin malfermi. En 1997 okazis la 15-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, la kongreso resumis la teorion de la socialisma konstruado kun ĉinaj trajtoj kiel Deng Xiaoping-teorion.

Por solvi la problemojn pri Hongkongo, Aomen kaj Taiwan kaj realigi pacan reunuigon de la lando, Deng Xiaoping praktike iniciatis la penson "unu Ĉinio kun du socisistemoj". Laŭ tia penso, Hongkongo revenis al Ĉinio jam en 1997, kaj ankaŭ Aomen revenis al Ĉinio en la fino de la jaro 1999.

Rilate al diplomatio, Deng Xiaoping opiniis, ke paco kaj disvolviĝo estas du grandaj problemoj en la nuna mondo, kaj elmetis sendependan, memdecidan kaj pacan diplomatian politikon. Sub lia prezidado, en 1978 Ĉinio kaj Japanio subskribis pacan, amikecan pakton; en 1979 Ĉinio kaj Usono establis inter si diplomatiajn rilatojn; en 1989 la ĉina-rusaj rilatoj renormaliĝis. La ĉina popolo formis grandan komunan konon en senĉesa praktikado:

Nun alvenas al ni falango kun sloganoj rilataj al la reformado kaj malfermo, konsistanta el pli ol 3 200 homoj, kiuj tenas en la mano bukedon da sepkoloraj spikoj kaj subportas du gigantajn sloganojn, sur kiuj videblas "Persistu en la teorio de Deng Xiaoping", "Antaŭenpuŝu la reformadon kaj malfermon kaj socialisman modernigan aferon". Samtempe kun tio, la fona bildo sur la placo fariĝas "reformado kaj malfermo".

Sub la gvidado de la teorio de Deng Xiaoping ĉinaj diversnaciecaj popolanoj aktive partoprenis en reformado kaj granda praktikado de konstruado de socialisma modernigo kaj akiris brilajn atingojn, kiuj estas alte atentataj de la mondo. En 1978, ĉinaj kamparanoj unuafoje akiris memdecidan rajton en produktado kaj distribuado, de tiam Ĉinio paŝo post paŝo solvis la problemojn pri nutraĵo kaj vestaĵo de la tutlandaj popolanoj. En 1980, en la ĉinaj sudorientaj ĉemaraj urboj Shenzhen, Zhuhai, Shantou, Xiamen fondiĝis ekonomiaj specialaj regionoj, kaj ili fariĝis fenestroj kaj provokampoj de la ĉina reformado kaj malfermo. La fondiĝo de la ekonomiaj specialaj regionoj kaŭzis gravan influon al ĉina ekonomia disvolvado. Ĉinio akiris multajn gravajn atingojn ankaŭ en aliaj kampoj. En 1984, ĉina sportisto-pafisto Xu Haifeng akiris oran medalon en la Los-Anĝelesaj Olimpikoj kaj rompis ĉinan historion sen ora medalo el Olimpikoj.

Nun ni vidas grandskalan kolektivan dancon prezentatan de 676 homoj kun la titolo "Juneca Ĉinio". La aktoroj, tenante en la mano ruĝan gazon, esprimas la pasion de la ĉina juna generacio. En 1977, Ĉinio restarigis enuniversitatigan ekzamenan sistemon, kiu interrompiĝis dum dek jaroj. Flamis la espero de miloj kaj miloj da junuloj en la koro. Ili ŝanĝis sian sorton per la ekzamenado, kaj samtempe amaso da elstaraj talentuloj eltroviĝis. Tiu ĉi forto antaŭenpuŝis progreson de la ĉina socio kaj plirapidigis la procezon de la modernigo. Iasence, la restariĝo de la ekzameno ŝanĝis ne nur la sorton de la generacio, sed ankaŭ tiun de Ĉinio. En la procezo de la ĉina reformado kaj malfermo, la juna generacio kun la vigla pensado, vasta vidkampo kaj iniciateco entuziasme partoprenis en la konstruado de la lando kaj fariĝis nova forto en la disvolvo de la lando; ili diligente laboris en diversaj kampoj por la reformado kaj malfermo kaj la socialisma moderniga konstruado.

Nun popolamasa parado eniras en la trian parton kun la ĉeftemo "transpaso de jarcento". Antaŭe de la parado estas la falango "Eniru en Novan Epokon". La paradantoj aliras ĉirkaŭante la gigantan portreton de Jiang Zemin, kernon de la centra gvidantaro de la tria generacio de Ĉinio. La oficoservo de Jiang Zemin transpasis la finon de la 20-a jarcento kaj la komencon de la 21-a jarcento, pro tio tiu ĉi falango estas nomita kiel falango de "transpaso de jarcento".

En la mandato de Jiang Zemin senĉese estiĝis fruktoj de la reformado kaj malfermo en Ĉinio, la kunfandiĝo de Ĉinio kaj la mondo ĉiam profundiĝis, la internacia pozicio de Ĉinio pluapaŝe leviĝis. En 1997, Hongkong, kolonie regata de Britio dum 150 jaroj, finfine revenis al Ĉinio! En 1999, ankaŭ Aomen, kolonio iam okupita de Portugalio, revenis al Ĉinio! Ĉinio praktikas la politikon "unu lando kun du socisistemoj" en Hongkongo kaj Aomen. Multjara praktikado pruvas, ke la politiko estas sukcesa kaj konforma al la ĉina stato.

Post la reveno de Hongkongo kaj Aomen, la ĉinoj plenaj de entuziasmo kaj tutnova fizionomio eniris en la novan jarcenton kaj novan epokon! En 2001, Ĉinio aliĝis al la Monda Komerca Organizo, la ĉina ekonomio ĉiam tenis altrapidan kreskadon de du ciferoj. La ĉina popolo realigis novan transpason en la procezo de la konstruado de la bonhava socio!

Nun alvenas falango kun sloganoj. La du sloganoj estas respektive: "Plenampleksa konstruado de bonhava socio" kaj "Persistado en la grava penso pri 'tri reprezentantecoj'". En la 5-a plena sesio de la 15-a Centra Komitato la Komunista Partio de Ĉinio okazinta en 2000 , la partio prezentis, ke ekde la komenco de la nova jarcento Ĉinio eniru en la plenampleksan konstruadon de la bonhava socio kaj en la evoluan periodon de la plirapidigo de la socialisma modernigo. En 2002, la partio donis la difinitan taskon, tio estas, Ĉinio plenamplekse konstruu la bonhavan socion en la estontaj 20 jaroj.

La grava penso pri "tri reprezentantecoj", iniciatita de Jiang Zemin, estas fundamento de la Komunista Partio de Ĉinio. Sub la gvidado de la grava penso pri "tri reprezentantecoj", la Komunista Partio de Ĉinio gvidis la diversnaciecajn popolanojn de la tuta lando realigi novan transpason en la konstruado de la bonhava socio.

Post la parado de popolamasoj estas grandskala amasodanco "Transpaso de Jarcento". Pli ol 600 dancistoj en ventomanteloj, pantalonoj kun koloroj iom post iom ŝanĝiĝantaj kaj arĝentaj dancoŝuoj deduktas la transpason de la nova jarcento fare de la ĉina popolo. Nun ni aŭdas la dancan fonmuzikaĵon "Kanto de Jangzi-rivero". Jangzi-rivero estas la plej granda rivero de Ĉinio. La dancistoj deduktas energiajn ondadojn de Jangzi-rivero. Ĝi simbolas la alternon de la jarcentoj, kaj la ŝipo de la ĉina reformado kaj malfermo movate veturas al la 21-a jarcento!

Nun la parado de popolamasoj eniras en la kvaran parton kun la ĉeftemo "Scienca Disvolvo". La falango aliras ĉirkaŭante la gigantan portreton de Hu Jintao, plej alta gvidanto nuntempa de Ĉinio. En sia regado la novgeneracia gvidantaro de la Komunista Partio de Ĉinio, kun Hu Jintao kiel ĝenerala sekretario, spertis serion da provoj kaj ankaŭ kreis miraklojn unu post alia: la epidemio de sarso en la jaro 2003, la neĝoŝtormo kaj la fortega tertremo de Wenchuan en la jaro 2008.

Tri monatojn post la tertremo, aŭguste de 2008 la 29-aj Someraj Olimpikoj sukcese okazis en Pekino. La Pekinaj Olimpikoj malfermis novan pordon, por ke la mondo konu Ĉinion. Prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato Rogge donis takson, ke la Pekinaj Olimpikoj estas "vere senprecedendaj olimpikoj".

Ĉinio ĉiam kreas miraklojn spite al diversaj malfaciloj el krizo. Ekde la pasinta jaro la monda ekonomio iris malfacile en la financa krizo, ankaŭ la ĉina ekonomio estas trafita de la internacia financa krizo. Por reagi al tio, la ĉina registaro alprenis serion da rimedoj. En la unua duono de la kuranta jaro la ĉina ekonomio tenis kreskan rapidecon de 7,1%.

Nun alvenas falango kun sloganoj. La du sloganoj estas respektive: "Praktikado kaj plenumado de koncepto de scienca disvolvo" kaj "Senŝanceliĝa irado sur la sociaisma vojo kun ĉinaj trajtoj". La Komunista Partio de Ĉinio, kun Hu Jintao kiel ĝenerala sekretario, elmetis la koncepton de "scienca disvolvo". Sub la gvidado de tiu ĉi koncepto, la ĉina ekonomia konstruado, politika konstruado, kultura konstruado, socia konstruado, ekologia civilizacia konstruado kaj partia konstruado amplekse antaŭeniras.

Post la procesio de la parado estas grandskala akvomanika danco "Bondeziro al Patrujo". La akvomanika danco devenis el ĉina opera danco. Ĉe la manikoj de dancistoj estas kudrita blanka peco de silkaĵo, kaj kiam dancistoj ekskuas la silkaĵon, ĝi ondas kiel akvo, pro tio ĝi havas la nomon "akvomaniko". Akvomanika danco estas tre ĉarma, kaj ĝi povas helpi dancistojn esprimi internan mondon de malsamaj figuroj.

Ni povas vidi, ke la dancistoj en la falango de tempo al tempo movas siajn belajn akvomanikojn. Okaze de la celebrado al la 60-a datreveno de la fondiĝo de la nova Ĉinio, la dancistoj deziras ĝojan naskiĝtagon al la patrujo, tenante en la mano pompajn peoniojn kaj uzante belajn dancmovojn. Estas benataj ĉiuj civiluloj en feliĉo kaj bonsano!

Nun la parado de popolamasoj eniras en la kvinan parton kun la ĉeftemo "Brilaj atingoj". En la 60 jaroj al Ĉinio okazis grandega ŝanĝiĝo. Tiu ĉi parado celas prezenti atingojn el diversaj flankoj de Ĉinio.

En la procesio antaŭmarŝas falango de agrikultura disvolviĝo, konsistanta el reprezentantoj de la kamparanoj. Sur la ornamita kamiono estas gigantaj tritikaj spikoj, implicantaj riĉrikolton. Ankaŭ akademiano de la Ĉina Inĝenieria Akademio Yuan Longping, kiel patro de hibridigita rizo, staras sur la ornamita kamiono!

Ĉinio estas granda lando de agrikulturo kun 800 milionoj da kamparaj loĝantoj; agrikulturo estas bazo de la lando kaj ekonomio. La ĉina 60-jara agrikultura disvolviĝo kreis miraklon, tio estas, Ĉinio per 7-procenta agro vivtenas 22-procentajn loĝantojn de la mondo. Komence de la fondiĝo de la nova Ĉinio la agrikulturo restis postiĝinta. Tiam Ĉinio estis devigita importi grandan kvanton da greno por la loĝantaro tago post tago ekspansianta, sed nun la ĉina pokapa grena produktkvanto jam superis la mondan averaĝan nivelon.

La ĉina agrikultura disvolviĝo rilatas al serio da agrikulturaj politikoj de la ĉina registaro. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio, Ĉinio plenamplekse praktikis la reformadon pri agro, kaj la kamparanoj unuafoje akiris sian agron. En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento la kamparanoj akiris rajtojn de uzado de agro kaj distribuado. En la jaro 2005 Ĉinio abolis imposton pri agrikulturo, praktikitan dum pli ol 2 000 jaroj.

Ĉinio ĉiam firme tenas agron de 1,8 miliardo da muoj kaj sekve garantias la sekurecon de greno. Ĉinio per sia forto solvis la problemon pri nutrado de 1,3 miliardo da loĝantoj, tio estas grava kontribuo de Ĉinio al la homaro.

Post la falango de agrikultura disvolviĝo estas falango de konstruado de nova vilaĝo, ĝi estas konstanta el kamparaj familianoj, unuaj riĉiĝantoj el kamparo kaj laborantoj el bazaj vilaĝoj. Sur la ornamita kamiono estas belaj vilaĝoj, enordaj vilaĝdomoj kaj modernigitaj ekipaĵoj, ĉio ĉi estas fruktoj de la konstruado de la ĉinaj novaj vilaĝoj. Komence de tiu ĉi jarcento, la ĉina registaro ekpraktikis politikon, ke industrio subtenu agrikulturon, urbo subtenu kamparon. En 2005, Ĉinio oficiale elmetis, ke la konstruado de la socialisma nova vilaĝo estas grava historia tasko en la ĉina moderniga procezo. Nuntempe, la ĉina registaro praktikas ne nur senpagan devigan edukon, sed ankaŭ novtipan kooperan kuracan sistemon en la kamparo. Ĉi-jare komenciĝis provoj de novtipa kampara asekuro por maljunuloj, la kamparanoj komencos ĝui la asekuron kiel la urbanoj.

Nuntempe al la vivo en la kamparo okazas grandega ŝanĝiĝo. Nun al preskaŭ 90% de la vilaĝoj de Ĉinio kondukas sin aŭtobuso, pli ol duono de la kamparaj familioj havas fiksitan telefonon, 95% de la subgubernioj kaj urbetoj povas aliri al la interreto, multaj kamparanoj jam ellernis konsultiĝi pri informoj en la reto, kiujn ili bezonas.

Nun alvenas falango konsistanta el industriaj laboristoj kaj kamparanoj-laboristoj. La dentrado sur la ornamita kamiono simbolas neniam elĉerpiĝontan movforton de la ĉina industrio. Komence de la fondiĝo de la nova Ĉinio, ĉina industria bazo estis tre malforta. Tiama ĉina gvidanto Mao Zedong iam diris kun emocio: "Kion nun ni povas produkti? Ni povas produkti tablon kaj seĝon, tason kaj kruĉon, grenon kaj farunon, kaj ankaŭ paperon, sed ni ne povas produkti unu aŭton, unu aeroplanon, unu tankon kaj unu traktoron." En la 60 jaroj al la ĉina industrio okazis esenca ŝanĝiĝo kaj stariĝis moderna industria sistemo. Nuntempe, la ferŝtala produktkvanto de Ĉinio en sinsekvaj 10 jaroj okupis la unuan lokon en la tuta mondo. En 2009, kiam la tutgloba ekonomio restas en regreso, la ĉina aŭta vendokvanto en sinsekvaj 7 monatoj okupas la unuan lokon en la mondo. Iuj diris, ke Ĉinio en la tempo de 60 jaroj trairis la 200-300-jaran industrigan procezon de la evoluintaj landoj, tio estas historia miraklo, kiu neniam okazis antaŭe.!

Reprezentantoj el la transporta kaj trafika industrioj nun alvenas al ni, tiu ĉi falango manifestas la atingojn de la transporto kaj trafiko en la 60 jaroj. Nun, krom la interreto, alia reto kovras la tutan Ĉinion, tio estas la reto de transporto kaj trafiko tra tero, aero kaj akvo. Antaŭ 60 jaroj, la longeco de la ĉina fervojo havis nur pli ol dek mil kilometrojn kaj tiu de aŭtovojo nur tridek mil kilometrojn. Kompare kun la transporta kaj trafika industrioj de la evolintaj landoj, tiuj de Ĉinio postiĝis preskaŭ je unu jarcento. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio, la ĉina registaro komencis konstruadon de trafiko kaj transporto. Post la reformado kaj malfermo oni des pli konsciis la gravecon de transporto kaj trafiko. Nun, ĉinaj trafikaj kaj transportaj bazinstalaĵoj, teknologioj kaj ekipaĵoj akiris grandan progreson, la kapablo de ŝarĝado kaj malŝarĝado en la tutlandaj havenoj okupas la unuan lokon en la mondo, la aŭtovoja longeco okupas la duan lokon en la mondo. La trafiko ŝanĝas la ritmon de la vivo kaj la rapideco mallongigas distancon de spaco.

La falango de konstruado de energio, konsistanta el reprezentantoj el la industrio de energio, nun estas trapasanta la centran areon. La ornamita kamiono de tiu ĉi falango veturas ĝuste movate per nova energio. La atingoj en la konstruado de energio post la fondiĝo de la nova Ĉinio kuŝas ĉefe en du flankoj: unue, Ĉinio per sia forto konstruis la sistemon de energio. Kaj alie, post la reformado kaj malfermo, Ĉinio aktive partoprenas en internacia kunlaboro pri energio. Komence Ĉinio prenis nafton kaj naturgason kiel ĉefajn energiojn en internacia kunlaboro pri energio, kaj nun por Ĉinio ankaŭ natura uranio, karbo, elektroenergio, ventopovo kaj tiel plu estas gravaj energioj.

Nun alvenas la falango de ekologio kaj mediprotekto, konsistanta el laborantoj kaj volontuloj de mediprotekto. Sur la ornamita kamiono infanoj gaje ludas enŝipe sub blua ĉielo, kaj ili feliĉe kreskas en verda ĝardeno. En la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento Ĉinio publikigis la unuan sintezan leĝon pri mediprotekto, kaj en la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento Ĉinio prenis la mediprotekton kiel ŝtatan politikon. Nuntempe, ekologio kaj mediprotekto jam fariĝas publika modo. En ĉiu somero klimatiziloj de multaj ĉinaj familioj estas funkciigataj en tia stato, ke la temperaturo estas super 26 celsiaj gradoj; oni preferas veturi en aŭtobuso; kaj printempe oni plantas arbojn. En hodiaŭa Ĉinio, samtempe kun disvolviĝo de la socio kaj ekonomio, la koncepto de scienca disvolvo kaj la nocio pri "verdo" profundiĝas en la koron de homoj. Konstruado de la energiŝpara kaj amikmedia socio estas la celo de la ĉina registaro.

Post la falango de ekologio kaj mediprotekto sekvas la falango de demokratia politiko. Tiu ĉi falango estas konsistanta el reprezentantoj de la Popola Kongreso, membroj de la Politika Interkonsiliĝa Konferenco, reprezentantoj de demokratiaj partioj, senpartiaj personoj, kaj personoj de diversaj rondoj. En la 60 jaroj Ĉinio plenforte disvolvis socialisman demokratian politikon, sistemojn de la popola kongreso, de la plurpartia kunlaboro gvidata de la Komunista Partio de Ĉinio kaj de la politika interkonsiliĝa konferenco.

Nun alvenas la falango de laŭleĝa administrado. La konstitucio estas la fundamenta leĝo de Ĉinio. Administrado de lando laŭ leĝaro estas la fundamenta politiko de Ĉinio. Hodiaŭ, la socialisma leĝa sistemo kun ĉinaj trajtoj jam formiĝis fundamente.

Alvenas la falango de sciencteknika disvolviĝo. Ĝi konsistas el sciencaj kaj teknikaj laborantoj kaj inĝenieroj. Sur la ornamita kamiono troviĝas modelo de komputilo kaj modelo de laboratoria labortablo. En la komenco de la fondiĝo de la nova Ĉinio, Ĉinio havis nur pli ol 30 specialajn esplorejojn, la nombro de sciencistoj kaj teknikistoj en la tuta lando ne superis 50 milojn. Ĉinaj sciencistoj kaj teknikistoj kreis miraklojn unu post alia sur "blanka papero", ekzemple, atombombon, hidrogenan bombon, artefaritan sateliton kaj hibridigitan rizon.

Alvenas reprezentantoj de la spacialaj teknikistoj! En la 60 jaroj la ĉina spaconavigado saltis el nenio en la antaŭan vicon de la mondo. De la senhoma eksperimenta spacoŝipo Shenzhou n-ro 1 ĝis la sukcesa lanĉado de la homportaj spacoŝipoj Shenzhou n-ro 6 kaj n-ro 7 ĉinoj faris grandan salton. Ni vidas, ke sur la ornamita kamiono staras spacaj herooj. En 2003, Yang Liwei veturis en la spacon per la homporta spacoŝipo Shenzhou n-ro 5, produktita de Ĉinio mem, kaj fariĝis la unua ĉino en la spaco. Pro tio Ĉinio estas la tria lando, kiu povas procedi pri spaconavigado per homporta spacoŝipo! Nun, spaca heroo Zhai Zhigang estas eliranta el la modelo de spacokajuto, li reaperigas la eternan momenton, kiam ĉino unuafoje eliris el la kajuto en la spaco. La 27-an de septembro 2008, Zhai Zhigang veturis en la spacon per la homporta kosmoŝipo Shenzhou n-ro 7 kaj faris spacopromenon dum 19 minutoj kaj 35 sekundoj.

Nun alvenas la falango de eduka disvolviĝo, konsistanta el instruistoj kaj studentoj. La formo de libro sur la ornamita kamiono prezentas la atingojn de la ĉina eduka afero. En la komenco de la nova Ĉinio, inter 600 milionoj da loĝantoj estis 400 milionoj da analfabetoj, en la kamparo la proporcio de analfabeteco superis 95%. En 1986, Ĉinio publikigis "Deviga Eduka Leĝo de Ĉina Popola Respubliko", kaj en 2001, Ĉinio jam proklamis al la mondo, ke Ĉinio fundamente realigis 9-jaran devigan edukadon kaj fundamente nuligis analfabetecon de junularo. Nun en Ĉinio, 60% de ekzamenatoj povas eniri en universitatojn.

Nun alvenas la falango, kiu konsistas el artistoj kaj amatoroj. En la jaro 1949, en Ĉinio estis nur 55 publikaj bibliotekoj, por ordinaruloj televido kaj filmo estis raraj aferoj. Sed nun, en diversaj lokoj de Ĉinio troviĝas pli ol 2 800 publikaj bibliotekoj, kaj pli ol 1 000 muzeoj kaj memordomoj. Por riĉigi la kulturan vivon de la kamparanoj, ĉina koncerna departemento lanĉis la inĝenieriaĵon "brodkasto kaj televido konektataj en ĉiuj vilaĝoj", tio solvis la problemon de la kamparanoj pri aŭskulto de sonelsendo kaj rigardo de televido.

Junie de ĉi-jaro, en la fono de la financa krizo Ĉinio pasigis "Projekton pri Vigligo de Kultura Industrio", tio markas ke la ĉina kultura industrio jam leviĝas al la alteco de la ŝtata strategio.

Nun alvenas la falango de sporta disvolvĝo. Tiu konsistas el sportistoj, sportaj laborantoj, amatoroj. La ornamita kamiono kun tritavola strukturo reprezentas respektive tutpopolan korpofortigon, tradician sporton kaj konkursan sporton. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio, la konstitucio de la ĉinoj ĝenerale altiĝas kaj la aktivado de la ĉinoj en sportado ĉiam restas en entuziasmo. La ĉina registaro decidis, ke ekde la kuranta jaro, la 8-a de aŭgusto estu tago de "tutpopola korpofortigo" de Ĉinio. De sportaj konkursejoj tra la mondo sin sekvis novaĵoj pri venko de ĉinaj sportistoj. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio, ĉinaj sportistoj gajnis sume 2 300 ĉampionecojn de la mondo kaj kreis mondan rekordon preskaŭ je 1 200 fojoj. Ĉinio jam estas vera granda lando de sporto kaj nun estas marŝanta al "potenca lando de sporto".

"La mondo donas al mi 16 tagojn, mi redonas al la mondo 5 000 jarojn!" De la 8-a ĝis la 24-a de aŭgusto 2008 Ĉinio sukcesis okazigi Olimpikojn kun propraj trajtoj kaj alta nivelo. La falango de la Pekinaj Olimpikoj nun alvenas al ni. Tiu ĉi falango konsistas el reprezentantoj de la olimpikaj volontuloj, konstruistoj kaj laborantoj, ili enkorpigas la ĝojon de la ĉina popolo realigi la cent-jaran sonĝon pri la Olimpikoj.

Kun la alveno de la ornamita kamiono ni vidas la brilan modelon de "Birdnesto". La Pekinaj Olimpikoj mirigis la mondon pro la bona organizado, altnivela konstruado de la konkursejoj kaj brilaj atletikaj niveloj de la sportistoj. La sukcesa okazigo de la Pekinaj Olimpikoj vidigis al la mondo Ĉinion kun longa historio kaj brila kulturo.

La falango de populacio kaj higieno, konsistanta el kuracistoj kaj laborantoj de naskolimigo, implicas sanon, vivon kaj esperon de Ĉinio. Antaŭ la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko, la averaĝa vivdaŭro havis nur 35 jarojn, sed nun la ĉinoj ĝuas la vivdaŭron de 73 jaroj. La mortokvanto de gravedulinoj kaj beboj grandmezure falis. Ni povas diri, ke la ĉinoj vivas pli longe kaj sane. Krom tio, en la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento Ĉinio praktikis la politikon de naskolimigo. En la lastaj pli ol 30 jaroj, al Ĉinio reduktiĝis la naskokvanto de pli ol 400 milionoj da homoj. Pri la ĉina demografia politiko antaŭe ne malmultaj homoj havis riproĉon, sed nun pli kaj pli multaj homoj donas al ĝi laŭdon, ĉar la ĉina demografia politiko favoros postajn generaciojn.

Sur la ornamita kamiono de la falango de harmonia hejmloko estas bela modelo de loĝkomunumo. Sur la kamiono estas reprezentantoj de la novaj geedzoj, familioj, handikapuloj kaj laborantoj el loĝkomunumoj. En 2004 Ĉinio elmetis la strategian celon konstrui "harmonian socion". La ĉefa enhavo de la harmonia socio estas "demokratio, laŭleĝa administrado, justeco, interfideco, amikeco, stabileco, enordeco kaj harmonia kunekzisto kun naturo". La koncepto de "harmonia socio" jam profundiĝas en la koron de ĉiuj ĉinoj, kiuj kontribuas sian forton por konstrui harmoniajn familion, loĝkomunumon kaj socion.

La falango de unuanima volo, konsistanta el popolanoj de ĉefurbaj diversaj rondoj kaj el reprezentantoj, kiuj partoprenis en savado ĉe tertremo, inundo kaj aliaj katastrofoj; ili reprezentas la unuaniman volon de la ĉinoj en krizoj. En la 60 jaroj la nova Ĉinio spertis sennombrajn katastrofojn, kiaj inundo, sekegeco, neĝoŝtormo, sarso kaj tertremo, tamen la ĉina popolo neniam estas venkita. Post ĉiu malfacilaĵo kaj katastrofo la ĉinoj des pli solidareciĝas. Iu ajn katastrofo ne povas malhelpi la paŝadon de la ĉina nacio kaj la ĉina popolo!

Alvenas la falango de mia koro pri Ĉinio, konsistanta el revenintoj el eksterlandoj kaj elmigrintoj. Jangzi-rivero kaj Flava Rivero sur la ornamita kamiono simbolas la spiritan sangon de la ĉina nacio, kaj la Granda Muro la neflekseblecon de la gefiloj de la ĉina nacio. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio, pli kaj pli multaj ĉinoj eliras eksterlanden por studado. Nuntempe, ĉinaj studentoj dismetiĝas en pli ol 100 landoj kaj regionoj tra la mondo, kaj la studataj fakoj kovras preskaŭ ĉiujn sciencojn. Samtempe kun tio, Ĉinio kreas diversajn kondiĉojn por allogi elstarajn talentulojn al la patrujo, pro tio pli kaj pli multaj studentoj en eksterlandoj revenas al la lando por laborado.

Ankaŭ transmaraj elmigrintaj ĉinoj prizorgas pri la disvolviĝo de Ĉinio, ekzemple, komence de la reformado kaj malfermo amaso da elmigrintaj ĉinoj revenis al la lando por investado, kaj nun ne malmultaj el ili strebas ankaŭ al edukado, helpado en katastrofo kaj akcelado de la amikeco inter Ĉinio kaj eksterlandoj.

Nun alvenas la falango de unu mondo, kiu estas konsistanta el internaciaj amikoj, fremlandaj ekspertoj, eksterlandaj studentoj kaj reprezentantoj de la eksterkapitalaj organizoj en Pekino. La ovala orbito ĉirkaŭ la tero sur la ornamita kamiono esprimas la epokan ĉeftemon de la mondo: "paco, disvolviĝo kaj kunlaboro". Kiel la plej granda evoluanta lando, Ĉinio ĉiam sekvas la sendependan, memdecidan kaj pacan diplomatian politikon kaj persistas iri la vojon de paca disvolviĝo. Precipe en la lastaj 30 jaroj Ĉinio aktive kunfandiĝis en la internacian socion, aliĝis al pli ol 100 internaciaj organizoj, subskribis pli ol 300 internaciajn konvenciojn, partoprenis 22 pacoprotektajn agojn de UN. Ĉinio jam estas grava membro de la internacia sistemo.

Baldaŭ aperos popolamasa procesio kun la ĉeftemo "Pitoreska Ĉinio". Tridek kvar ornamitaj kamionoj, prizorge projektitaj kaj ellaboritaj de la diversaj provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj, pasos laŭvice tra la centra areo.

Nun ni vidas prezentadon de grandskala amasodanco el 900 homoj por esprimi la solidarecon de la naciecoj "Mi Amas Ĉinion". Ili aliras al ni dancante en festaj kostumoj el diversaj naciecoj. Samtempe kun tio, la fona bildo sur la placo ŝanĝiĝas al la vortoj "Vivu la solidareco de la diversaj naciecoj". Ĉinio estas unueca lando kun multaj naciecoj. En la 60-jara brila procezo de la nova Ĉinio 56 naciecoj spertis saman sorton kaj harmonie kunestis. Post la jaro 1949, kiam fondiĝis la nova Ĉinio, la ĉina registaro praktikas la naciecan politikon pri egalrajto, solidareco kaj interhelpo; inter la naciecoj stariĝas novtipaj naciecaj rilatoj; han-nacieco ne povas esti sen naciminoritatoj, la naciminoritatoj ne povas esti sen han-nacieco kaj la diversaj naciecoj ne povas esti unu sen la alia. En 1955, la centra registaro praktikis aŭtonomian sistemon en la naciecaj regionoj, garantiante egalan pozicion kaj egalajn rajtojn de la naciminoritatoj en politiko kaj plene kontentigante la volon de la diversaj naciminoritatoj pri aktiva partopreno en la ŝtata politika vivo. Samtempe kun tio, la centra registaro respektas kaj protektas la religian liberecon de la naciminoritatoj, instigas al la naciminoritatoj uzi kaj disvolvi sian lingvon kaj skribon, protektas kaj disvolvas la tradician kulturon de la naciminoritatoj, kaj respektas la morojn kaj kutimojn de la naciminoritatoj.

Historio kaj praktiko de tempo al tempo pruvas, ke la sorto de la diversaj naciecoj kohere kunligiĝas kun la sorto de la lando. La unueco de la lando estas la plej alta intereso de la diversaj naciecoj. Interhelpo, solidareco kaj amikeco estas la fonto de la forto de la ĉina nacio kaj ankaŭ estas baza subportilo de Ĉinio por krei miraklojn unu post alia.

Jen estas la falango de "solidareco kaj strebado", konsistanta el 2 200 homoj, kiuj aliras al ni tenante en la mano malgrandajn naciajn flagojn kaj ĉirkaŭante la enkondukan ornamitan kamionon kun la giganta dentrado, post kiu sekvas ornamitaj kamionoj el diversaj lokoj de Ĉinio. Samtempe kun tio, la fona bildo sur la placo ŝanĝiĝas al la vorto "prosperiĝo". En la 60 jaroj de la nova Ĉinio, la diversaj naciecoj akcelis unu la alian kaj kune disvolviĝis, ekzemple, la kreska rapideco de la ekonomio de Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio okupis la unuan lokon en 7 jaroj en la lando; la malneta produkta valoro de Ningxia-a Hui-Nacieca Aŭtonoma Regiono altiĝis de 329 milionoj da juanoj en la jaro 1958 ĝis 107 miliardoj da juanoj en la jaro 2008; en Tibeta Aŭtonoma Regiono la ekonomio kreskis multe je pli ol 12% en sekvaj 8 jaroj; la ekonomio de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono kreskis de 1,2 miliardoj da juanoj en 1955 ĝis 420,3 miliardoj da juanoj en 2008; kaj por Guangxi-a Zhuang-Nacieca Aŭtonoma Regiono, de 14,6 miliardoj da juanoj en 1958 ĝis 590 miliardoj da juanon en 2007. En la 60 jaroj post la fondiĝo de la nova Ĉinio, precipe post la reformado kaj malfermo, la grandega ŝanĝiĝo de la ĉinaj naciminoritatoj kaj la regionoj de la naciminoritatoj montras, ke stabileco kaj disvolviĝo estas la komuna deziro de la diversnaciecaj popolanoj. La 56 naciecoj de Ĉinio kune strebas al konstruado de la potenca, demokratia kaj civilizita Ĉinio, surbaze de egaleco, solidareco kaj interhelpo.

Nun alvenas la falango "Pitoreska Ĉinio", konsistanta el 6 200 homoj, tiu estas la plej granda falango en la popolamasj procesioj. Ili aliras tra la centra areo, tenante en la mano orajn bukedojn da spikoj kaj ĉirkaŭante 34 ornamitajn kamionojn, kiuj reprezentas 31 provincojn, municipojn, aŭtonomajn regionojn, kaj regionojn de Hongkongo, Aomen kaj Taiwan. Tiuj ĉi kamionoj kun malsamaj formoj restas en du vicoj. Tiam giganta ĉinstila pentraĵo "Kiel Pitoreska Lando" malrapide malvolviĝas sur la placo Tian'anmen.

Nun ni vidas la ornamitan kamionon de "Kanto de Pekino", kiu implicas la koncepton de "humaneca Pekino, sciencteknika Pekino kaj verda Pekino". Pekino estas ĉefurbo de Ĉinio, ankaŭ centro de politiko, ekonomio, trafiko, kulturo de Ĉinio. Pekino havas historion de pli ol 3 000 jaroj ekde sia fondiĝo kaj estas urbo, en kiu troviĝas la plej multaj mondaj kulturaj heredaĵoj en la mondo. Kiel ĉefurbo de imperiestroj de kelkaj generacioj kaj la nova Ĉinio, Pekino, kaj antikva kaj tutnova, bonvenigas amikojn el diversaj lokoj tra la mondo.

Nun alvenas al ni la ornamita kamiono "Velo de Bohai-maro", kiu prezentas la urbon Tianjin. Ĝi situas ĉe la centro de la ekonomia cirklo ĉirkaŭ Bohai-maro kaj estas la plej granda malferma ĉemara urbo en la nordo de Ĉinio. Tianjin ankaŭ estas fontloko de la ĉina moderna industrio, ĉemara urbo plej frue malfermita al ekstero kaj centro de martransporto kaj industrio en la ĉina nordo. Menciindas, ke la nova distrikto Binhai de Tianjin havas la plej grandan havenon de Ĉinio, konsuman merkaton kun la plej granda potenciala forto kaj la plej perfektajn urbajn instalaĵojn. Nuntempe, 128 el la 500 potencaj entreprenoj en la mondo investas kaj konstruas fabrikojn en Tianjin. En la jaro 2008, Tianjin estis elektita kiel urbo kun la plej alta feliĉeco en Ĉinio.

Nun alveturas la ornamita kamiono "Forta Hebei". La provinco Hebei estas strebanta sin levi en la ekonomia cirklo ĉirkaŭ Bohai-maro kaj sin potencigi en la ekonomia kaj socia disvolviĝo. Hebei estas grava grena kaj kotona regiono de Ĉinio, ankaŭ trafika nodo kunligata kun Pekino kaj diversaj lokoj de Ĉinio. Ĝi havas sintezan reton de trafiko kaj transporto tra tero, maro kaj aero, precipe la surmara transporto estas tre oportuna. Nuntempe, la provinco Hebei starigis ekonomiajn kaj komercajn rilatojn kun 170 landoj kaj regionoj de la mondo.

Jen estas la ornamita kamiono "Ĉarma Shanxi". Shanxi estas unu el la luliloj de la ĉina nacio, kun longa historio kaj abundaj turismaj lokoj, kaj havas la honoran titolon "ĉina antikva kultura muzeo". En Shanxi troviĝas tre riĉaj mineralaj produktoj kaj la jam prospektoritaj minaĵoj atingas pli ol 120 specojn, inter kiuj karbo en la rezerva kvanto okupas la unuan lokon en la lando, kaj Shanxi estas unu el la ses karbaj bazlokoj en la mondo. En la 30 jaroj post la reformado kaj malfermo la ekonomia konstruado de Shanxi gajnis grandan atingon, la produkta totala valoro okupas la duan lokon de la tuta lando de la jaro 2006.

Nun ni vidas la ornamitan kamionon "Ĉielarko sur Stepo". Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio situas ĉe la norda landlimo de Ĉinio, najbare kun Mongolio kaj Rusio, kaj ĉefa topografio estas stepo. Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio fondiĝis en la jaro 1947, kaj ĝi estas la unua naciminoritata aŭtonoma regiono de Ĉinio kaj en ĝi ĉefaj loĝantoj estas mongoloj kaj hanoj. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio, la Interna Mongolio ĉiam restas ĉe la nacieca solidareco, landlima stabileco kaj socia harmonieco, kaj la rapideco de la ekonomia kresko okupas la unuan lokon de la lando en 7 jaroj.

Nun alvenas la ornamita kamiono kun la titolo "Movimento de Revigliĝo" de la provinco Liaoning, kiu situas en la sudo de la nordorienta regiono de Ĉinio kaj estas grava ligo inter la ĉina nordorienta ekonomia regiono kaj la ekonomia cirklo ĉirkaŭ Bohai-maro. Komence de la fondiĝo de la nova Ĉinio Liaoning jam estis malnova industria bazo, en la lastaj kelkdek jaroj Liaoning faris gravan kontribuon por antaŭenigi la procezon de la industrigo de la nova Ĉinio. En la jaro 2003 la ĉina registaro praktikis la strategion "vigligi malnovajn industriajn bazojn de la nordorienta regiono", kaj Liaoning renkontis novan disvolviĝan ŝancon.

Jen estas la ornamita kamiono "Brila Jilin", kiu prezentas la kulturon kaj konstruajn atingojn de diversnaciecaj popolanoj de la provinco Jilin. La grundo de Jilin estas fekunda, kaj Jilin havas la belan nomon "hejmloko de nigra tero". En la provinco Jilin troviĝas multe da turismaj riĉfontoj, inter kiuj la natura protekta regiono de Changbai-montaro estas unu el la plej bonaj rezervejoj de la natura ekologia medio en la mondo, kaj oni nomas ĝin "Muzeo de Naturo".

Nun ni vidas la ornamitan kamionon "Potenca Epoko", kiu eksponas la ĉinan grandan grenejon kaj grandan petrolkampon de la provinco Helongjiang, situanta en la nordorienta Ĉinio. Helongjiang havas la plej bonan teron en Ĉinio, la totala agra areo kaj ekspluatota tero okupas pli ol dekonon de tiuj de la tuta lando. Krom tio, la mineralaj produktoj estas tre riĉaj kaj la rezerva kvanto de minaĵoj estas tre granda, precipe temas pri nafto kaj naturgaso.

Nun ni vidas la ornamitan kamiono de Ŝanhajo kun la titolo "Ŝanhajo en Prosperiĝo". Sur la kamiono estas la talismano "Haibao" de la Ŝanhaja Monda Foiro 2010 kaj ĝi varme bonvenigas gastojn en- kaj eksterlandajn. Ŝanhajo situas ĉe la elirejo de Jangzi-rivero, meze de la marborda linio de Ĉinio. Ĝi estas la plej granda urbo en Ĉinio kaj unu el kvar municipoj de Ĉinio, posedanta la plej grandan industrian bazon kaj la plej grandan komercan havenon en Ĉinio. Ŝanhajo estas ne nur la centro de scienco, tekniko, financo kaj informado en Ĉinio, sed ankaŭ la loko, kie kolektiĝas kulturoj el la tuta mondo.

Nun ni vidas la ornamitan kamionon de la provinco Jiangsu kun la titolo "Ĉion Bonan". Jiangsu situas ĉe la delto de Jangzi-rivero kun fekunda grundo kaj riĉaj minaĵoj. Jiangsu estas granda ekonomia provinco, en 2008 la malneta produkta valoro de Jiangsu atingis 3 000 miliardojn da juanoj, la kreskado superis la averaĝan nivelon de la tuta lando. Jiangsu elmetis, ke ĝi la unua elkonstruos la bonhavan socion kaj fundamente realigos la modernigan strategian celon kaj projekton, tio estas, en 2010 ĝenerale stariĝos la bonhava socio en la tuta provinco kaj en 2020 fundamente realiĝos la modernigo.

Jen estas la ornamita kamiono "Perlo de Qian-rivero", kiu temas pri la provinco Zhejiang. Ĝi situas ĉe la sudorienta marbordo de Ĉinio kaj estas relative evoluinta provinco. Agrikulturo kaj industrio de Zhejiang estas prosperaj. Post la reformado kaj malfermo la entreprenoj de vilaĝoj kaj urbetoj kreskas rimarkinde. Menciindas, ke la alekstera ekonomio de Zhejiang estas tre vigla: 67 urboj kaj gubernioj malfermiĝas al ekstero kaj 37 urboj kaj gubernioj viciĝas en ĉemarajn malfermajn ekonomiajn regionojn. En 2008 Zhejiang startigis agadan planon pri memstara kreado, kaj nun ĝi marŝas antaŭen al potenca provinco.

Nun ni vidas la ornamitan kamionon "Bona Humoro", kiu temas pri la provinco Anhui. Ĝi situas oriente de Ĉinio kaj estas interna provinco. Anhui estas unu el la gravaj naskiĝlokoj de la prahistoria civilizacio de Ĉinio, kaj en ĝi estas Huangshan-montaro, kiu listiĝis en la katalogon de la mondaj kulturaj kaj naturaj heredaĵoj. En la jaro 1978, 18 kamparanoj de la vilaĝo Xiaogang de la gubernio Fengyang de Anhui subskribis kontrakton pri "distribuado de tero al familio", kaj pro tio la vilaĝo fariĝis naskiĝloko de kampara reformado de Ĉinio. Post la jaro 2005, kiam Ĉinio lanĉis la strategion levigi la mezpartan regionon, Anhui renkontis novan bonŝancon por disvolviĝo.

Nun ni vidas la ornamitan kamionon "Eknavigo", kiu prezentas la pejzaĝojn de la okcidenta bordo de la Markolo Taiwan kaj la konstruajn atingojn de la provinco Fujian. Ĝi situas ĉe la sudorienta marbordo de Ĉinio kaj rigardas la provincon Taiwan trans maro. Fujian estas fama hejmloko de elmigrintoj en Ĉinio, ĉinaj elmigrintoj kaj ĉindevenuloj el Fujian, nun loĝantaj en diversaj lokoj de la mondo, superas 10 milionojn. La provinco Fujian havas multajn turismajn lokojn, kiaj Monto Wuyi, Insulo Gulang kaj Silka Vojo sur Maro. En la lastaj jaroj, la ekonomio de Fujian kreskis rapide, en la jaro 2008 la malneta produkta valoro de Fujian superis 1000 miliardojn da juanoj kaj kreskis je 13%.

Nun ni vidas la ornamitan kamionon de la provinco Jiangxi kun la titolo "Leviĝanta Jiangxi". La 1-an de aŭgusto 1927 la ribelo de Nanchang malfermis la kurtenon de armita batalo gvidata de la Komunista Partio de Ĉinio kaj de starigo de revolucia armeo. Oktobre de 1927, la Komunista Partio de Ĉinio fondis la unuan kamparan bazlokon en la Montaro Jinggang de Jiangxi, kaj la Montaro Jinggang estas nomata kiel "lulilo de la ĉina revolucio". Post la fondiĝo de la nova Ĉinio Jiangxi faris gravan kontribuon por la lando en grena garantio. En la lastaj jaroj ĉarma Jiangxi rapidigis procezon de leviĝo en la mezparta regiono.

Nun ni vidas la ornamitan kamionon "Verda Monto kaj Blua Maro", kiu priskribas la belan planon de la provinco Shandong. La duoninsulo Shandong posedas marbordan linion de pli ol 3 000 kilometroj kaj apartan maran riĉfonton, kaj Shandong estas unu el la plej viglaj regionoj de la ĉina mara ekonomio. Por science ekspluati maran riĉfonton kaj kulturi maran avantaĝan industrion, aŭguste de la kuranta jaro, la blua ekonomia regiono oficiale lanĉiĝis, ĝia celo estas, ke en la jaro 2015 fundamente formiĝos la mara avantaĝa industrio, kaj en la jaro 2020 stariĝos la blua ekonomia regiono de la duoninsulo Shandong.

B:

Nun ni vidas la ornamitan kamionon "Florado en Potenca Epoko", kiu prezentas la novan fizionomion de la provinco Henan. Ĝi estas grava naskiĝloko de la ĉina civilizacio kaj la ĉina nacio. Henan unuflanke estas granda provinco de tradicia agrikulturo kaj demografio kaj aliflanke de leviĝanta ekonomio kaj industrio. En 2007, la grena produkta kvanto de Henan superis 50 miliardojn da kilogramoj kaj en sinsekvaj 8 jaroj okupas la unuan lokon en la lando. Henan ankaŭ estas grava nodo de fervojo, aŭtovojo, aerovojo, telekomuniko kaj energio.

Nun ni vidas la ornamitan kamionon "Entuziasma Hubei", kiu esprimas la liberecon kaj pasion de la popolo de la provinco Hubei. Ĝi estas akva kaj tera trafika nodo de Ĉinio kaj ankaŭ grava bazloko de industrio de Ĉinio. Aŭtoindustrio estas grava apogila industrio de Ĉinio. En la 60 jaroj post la fondiĝo de la nova Ĉinio, la popolo de Hubei klopodis por potencigi la provincon. En 2008, Hubei fariĝis unu el 13 provincoj, en kiuj la produkta totala valoro superas 1 000 miliardojn da juanoj.

Nun ni vidas la ornamitan kamionon "Pitoreska Hunan", kiu prezentas la marŝadon de la provinco Hunan. Hunan estas fiŝ- kaj riz-hejmloko kaj nun strebas por potenca provico de industrio, scienco kaj eduko. Hunan situas ĉe la meza baseno de Jangzi-rivero kaj estas granda provinco de tradicia agrikulturo plena je fiŝoj kaj rizo. Enirinte en la 21-an jarcenton, Hunan praktikas novtipan industriigan strategion kaj komencas marŝi en granda paŝo al industria potenca provinco. En 2008, Hunan altigis kapablon pri memstara kreado kaj konstruado de nova Hunan kaj aperis multaj sciencteknikaj atingoj, kiuj multe movis la disvolviĝon de Hunan.

Jen estas la ornamita kamiono kun titolo "Gvidanto en Kurado", kiu temas pri la provinco Guangdong. Ĝi situas ĉe marbordo de la ĉina sudo kaj estas unu el la plej prosperaj provincoj. En 1980, Shenzhen, Zhuhai, Shantou de Guangdong kaj Xiamen de Fujian fondis specialan ekonomian regionon, kaj fariĝis fenestroj kaj provkampoj de la reformado kaj malfermo de Ĉinio. En la nova jarcento, Guangdong marŝas kun la tempo, senĉese sin altigas en industria eskaliĝo kaj memstara kreado.

Nun alvenas al ni la ornamita kamiono "Gajkanto de Guangxi", kiu temas pri la naciecaj aspektoj de Guangxi-a Zhuang-Nacieca Aŭtonoma Regiono. Ĝi situas ĉe la ĉina sudokcidento kaj estas loko, kie estas la plej multaj loĝantoj de ĉinaj naciminoritatoj. La pejzaĝoj de Guangxi estas ĉarmaj, kaj la moroj de la naciecoj estas allogaj. Tra Guangxi en la sudokcidenta regiono de Ĉinio troviĝas la plej oportuna vojo al maroj kaj al la membroj de la Asocio de la Sudorientaziaj Landoj. En la lastaj jaroj, danke al la strategio de "ekspluatado de okcidenta parto" lanĉita de la ĉina registaro, la ekonomio de Guangxi kreskis rapide. En la antaŭa duono de la kuranta jaro en la ekonomia regiono de la Norda Golfo de Guangxi la rapideco de la ekonomia kresko superis la averaĝa nivelon de la lando.

Nun alvenas al ni la ornamita kamion "Verda Hainan", kiu implicas la disvolvan celon de la provinco Hainan, tio estas konstrui internacian turisman insulon. Hainan estas la plej juna provinco kaj plej granda ekonomia speciala regiono. Sur la insulo la klimato ĉiam estas oportuna por homoj, en ĉiu sezono estas birdoj, kiuj kantas, kaj floroj, kiuj elspiras aromon. En 2008, Hainan proklamis agan planon konstrui internacian turisman insulon, la turisma industrio de Hainan plenamplekse integriĝos al la internacia, kaj la plano igas al Hainan pluapaŝe malfermi al ekstero.

Nun ni vidas la ornamitan kamionon "Kanto de Tri Gorĝoj", kiu eksponas la grandegan inĝenieriaĵon de la Tri Gorĝoj en Chongqing, unu el la kvar municipoj de Ĉinio. La Tri Gorĝoj estas la plej granda akvoutiliga inĝenieriaĵo en la mondo, kaj ĝi estas enkorpiĝo de la saĝo kaj forto de la ĉinaj gvidantaroj de kelkaj generacioj kaj la tutlanda popolo. De 1978 ĝis 1988 plenumiĝis la preparado pri la inĝenieriaĵo; de 1988 ĝis 1998 la inĝenieriaĵo oficiale ekkonstruiĝis kaj realiĝis la barado de la rivero; de 1998 ĝis 2008 fundamente plenumiĝis ĉefkorpa inĝenieriaĵo, hidroelektra centralo kaj transloĝigo de loĝantoj. Laŭ la plano, en la fino de la kuranta jaro la akva nivelo de la akvorezervejo de la Tri Gorĝoj altiĝos ĝis 175 metroj, tiam la inĝenieriaĵo de la Tri Gorĝoj, kiu konstruiĝis dum 17 jaroj, metos al si belan punkton.

Nun ni vidas la ornamitan kamionon "Marŝanta Sichuan", kiu prezentas la grandan agadon kaj atingon en la rekonstruado de bela hejmloko post la katastrofo kaj rapidigo de okcidenta ekonomia disvolviĝo. La 12-an de majo 2008 okazis fortega 8-grada tertremo en la gubernio Wenchuan de la provinco Sichuan. Alfronte al la katastrofo la popolo de Sichuan ne falis en timon, danke al la helpado de la tutlanda popolo kaj amikoj de la tuta mondo, la popolo de Sichuan estas klopodanta por rekonstrui belan hejmlokon. Profite de la ŝanco "ekspluatado de ĉina okcidento" Sichuan kreos pli belan morgaŭon.

Nun alvenas al ni la ornamita kamiono "Multkolora Guizhou", kiu prezentas la brilan historion kaj la multkoloran naciecan aspekton. Januare de 1935, la gvidantaro de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio okazigis kunvenon en Zunyi de la provinco Guizhou kaj la kunveno konfirmis la gvidan pozicion de Mao Zedong en la Centro de la Partio, pro tio la Ruĝa Armeo kaj la partia centro pasigis la treegan danĝeron, tio estis turnopunkto de la Komunista Partio de Ĉinio.

Guizhou estas provinco kun 49 naciecoj. La diversaj naciecoj havas sian propran kulturon kaj moron, en ĉiu jaro estas pli ol 1 000 festoj de la naciecoj.

Jen estas la ornamita kamiono "sepkolora Yunnan", kiu prezentas la pejzaĝojn kaj naciecajn trajtojn de la provinco Yunnan. Ĝi estas provinco kun la plej multaj naciecoj en la lando, en ĝi sume troviĝas 52 naciecoj. La diversaj naciecoj konservas sian tradicion kaj formas tre apartan naciecan moron. Krom tio, Yunnan estas nomata kiel "reĝlando de besto", "reĝlando de planto" kaj "reĝlando de nefera metalo" kaj havas tre abundan turisman riĉfonton.

Nun videblas la ornamita kamion kun la titolo "Harmonia Tibeto", kiu prezentas novajn atingojn de Tibeto en konstruado kaj esprimas belan deziron de la tibetaj diversaj naciecoj al la patrujo. Post la jaro 1951, kiam Tibeto liberiĝis en paco, la tibeta nacieco realigis egalecon kaj solidarecon kun la diversaj naciecoj en la tuta lando. En 1959 la demokratia reformado pri abolis servutulan sistemon kun unueco de ŝtato kaj eklezio, kaj miliono da servutuloj akiris liberecon. En 1965, kiam fondiĝis Tibeta Aŭtonoma Regiono, Tibeto gajnis rajton memstare administri la aferojn de la regiono. En la lastaj jaroj Tibeto akiris grandegan atingon en ekonomia kaj socia disvolviĝo, la vivnivelo de la popolanoj senĉese altiĝis. La malneta produkta valoro de Tibeto tenis altrapidan kreskadon de pli ol 12% en sinsekvaj 7 jaroj. La historio kaj praktiko pruvas, ke por la feliĉa vivo de la tibeta popolo ni devas protekti la unuecon de la lando, la solidarecon de la naciecoj kaj la stabilecon de la socio.

Nun ni vidas la ornamitan kamionon "Nova Shaanxi", kiu malvolvas la bildon de la ĉina okcidento. Shaanxi situas ĉe la centro de la ĉina geografia teritorio kaj estas unu el gravaj naskiĝlokoj de la ĉina prahomaro kaj la ĉina nacia kulturo. Ĉi tie iam estis la centro de multaj dinastioj en la ĉina historio kaj ankaŭ loko, de kie la historio kaj civilizacio de la ĉina nacio plej frue aliris al la mondo. La startpunkto de la fama "Silka Vojo" ja estis la urbo Xi'an de Shaanxi. En la provinco Shaanxi troviĝas la terkotaj militistoj kaj ĉevaloj ĉe la Maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio kiel la oka miraklo de la mondo.

Shaanxi estas sankta loko de la moderna ĉina revolucio. En 1935, la Ruĝa Armeo atingis Yan'an post la Longa Marŝado, kaj ĉi tie la Komunista Partio de Ĉinio gvidis la ĉinan popolon pasigi 13-jaran revolucian bataladon kaj gajnis venkon de la Kontraŭjapana Rezistmilito kaj la Liberiga Milito.

Nun ni vidas la ornamitan kamionon "Movimento de Potenca Epoko", kiu prezentas novan viglecon de la antikva Silka Vojo. La provinco Gansu situas en la supra baseno de la Flava Rivero kaj estas unu el naskiĝlokoj de la ĉina nacio. En la dinastioj Han kaj Tang, Gansu fariĝis grava loko de kultura interfluado inter Ĉinio kaj la okcidento kaj komerca komunikado laŭ la Silka Vojo, pro tio ĉi tie postlasiĝis abundaj kulturaj restaĵoj, ekzemple Dunhuang-Grotaro, kiu estas la plej granda "Monda Arta Trezoro" en la mondo kaj estas listigita kiel monda kultura heredaĵo.

Nun ni vidas la ornamitan kamionon kun la titolo "Bela Qinghai", kiu esprimas la decidemon de la popolo de Qinghai konstrui novan Qinghai kun riĉeco, civiliziteco kaj harmonio. La provinco Qinghai situas en la nordoriento de Qinghai-Tibeta Altebenaĵo kaj estas fonto de Jangzi-Rivero, Flava Rivero kaj Langchang-Rivero. En ĝi troviĝas Qinghai-Lago, kiu estas la plej granda internlanda salakva lago de Ĉinio. Qinghai havas abundajn minaĵojn kaj la rezerva kvanto de multaj minaĵoj okupas la unuan lokon en la lando. Chaidam-Basenon oni nomas "trezorejo". Krome, Qinghai estas tre abunda je ĉarmaj pejzaĝoj kaj je kulturaj kaj turimaj riĉaĵoj.

Nun alvenas al ni la ornamita kamiono "Harmonia Ningxia", kiu prezentas la belan bildon de Ningxia. Ningxia-a Hui-Nacieca Aŭtonoma Regiono estas ĉe la Silka Vojo kaj posedas la civilizacion de la Flava Rivero. Sur la Ebenaĵo de Ningxia estas fekunda grundo, kiu konformas al disvolvo de agrikulturo. En Ningxia troviĝas 31 naciecoj, inter kiuj Hui-nacieco estas la plej granda. Ĉi tie la diversaj naciecoj solidarece interhelpas kaj kune strebas por disvolvado. Pro la strategio "ekspluatado de la okcidento" de Ĉinio, Ningxia nun klopodas disvolvi medikamentan industrion kaj sin konstrui "medikamenta valo de la okcidento".

Nun alvenas al ni la ornamita kamiono "Benata Tianshan-Montaro", kiu prezentas la feliĉan vivon de la popolo de Xinjiang. Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono estas la plej granda provinconivela administra regiono kaj fondiĝis en la jaro 1955. Xinjiang estas "hejmloko de kanto kaj danco" kaj "hejmloko de fruktoj". Zhou Enlai, la unua ĉefministro de la nova Ĉinio, nomis ĝin "trezora tero". Xinjiang havas multajn naciecojn, kaj turismaj riĉaĵoj estas tre multaj. En kelkdek jaroj la deversaj naciecoj estas egalaj kaj solidarecaj kaj gajnas grandajn konstruajn atingojn. Kun la plenumado de la strategio de la okcidenta ekspluatado, Xinjiang renkontas pli grandan disvolviĝan ŝancon.

Nun alvenas al ni la ornamita kamiono "Florado de Cerciso". Cercisa floro estas urba floro de Hongkonga Speciala Administra Reiono, kaj la kamiono prezentas la aspektojn de "Perlo de Oriento". En la jaro 1842, Hongkong fariĝis kolonio de Britio. La 1-an de julio 1997 Ĉinio replenumis la suverenecon super Hongkongo kaj fondis Hongkongan Specialan Administran Regionon laŭ la politiko "unu lando kun du socisistemoj". En la 12 jaroj post la reveno de Hongkongo al la lando, la ekonomio de Hongkongo forte kreskis, la vivo de la popolanoj pli boniĝis, kaj la internacia pozicio senĉese altiĝis. Nuntempe, Hongkongo estas grava internacia centro de financo, servado kaj navigado, kaj ankaŭ unu el la plej riĉaj, ekonomie potencaj, vivonivele altaj regionoj en la mondo.

Nun alvenas al ni la ornamita kamiono "Lotusfloro en Potenca Epoko". Lotusfloro estas urba floro de Aomen-a Speciala Administra Regiono, kaj la kamiono prezentas la prosperiĝon kaj vivecon de Aomen post la reveno de ĝi al la lando. Aomen origine estis malgranda fiŝvilaĝo, kaj en la 16-a jarcento ĝi estis koncesiita de Portugalio. La 20-an de decembro 1999 Ĉinio replenumis la suverenecon super Aomen kaj fondis Aomenan Specialan Administran Regionon. En la lastaj dek jaroj post la reveno de Aomen al la lando, la socio kaj ekonomio de Aomen eniris en la periodon de rapida disvolviĝo. Aomen estas regiono plej dense loĝata en la mondo kaj ankaŭ unu el la plej riĉaj urboj en la tuta mondo.

Nun alvenas al ni la ornamita kamiono "Trezora Insularo Taiwan". Taiwan situas ĉe la sudorienta marareo de Ĉinio kaj rigardas la ĉefteron trans maro. De antikveco Taiwan estas la nedisigebla parto de la ĉina teritorio. Maje de la pasinta jaro, kiam okazis la fortega tertremo en la gubernio Wenchuan de la provinco Sichuan, pololanoj de Taiwan aktive oferis monon por la plagitoj; aŭguste de la kuranta jaro, kiam Taiwan estis greve batita de la tajfuno Morako, popolanoj de la ĉeftero sinsekve kontribuis monon kaj objektojn por la plagitaj taiwan-aj samlandanoj, ĉio ĉi prezentas la nedisigeblan parencecon de la dubordaj popolanoj. Nuntempe, la rilatoj de la du bordoj restas en paco kaj disvolviĝo, tio konformas al la komuna deziro de la popolanoj de la du bordoj.

La fina ĉeftemo de la popolamasa procesio baldaŭ alvenonta estas: bela estonteco. La falango estas konsistanta tute el junuloj, kiuj estas la estonteco de Ĉinio kaj la espero de la nacio.

Tiu, kiu iras antaŭe, estas la falango "Bela Bildo". La bonhava socio pli alte nivela realiĝos tiam, kiam estos la centa datreveno de la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio; Kiam estos la centa datreveno de la fondiĝo de nova Ĉinio, fundamente realiĝos la modernigita lando kun "potenco, demokratio, civilizacio kaj harmonio", tio estas la bela bildo de la ĉina estonteco. La formo de naviganta ŝipo sur la ornamita kamiono simbolas, ke la tutlandaj diversnaciecaj popolanoj, gvidate de la Komunista Partio de Ĉinio, unuanime marŝas kontraŭ ondoj al la bela estonteco!

Nun ni vidas paradan prezentadon de tambura kaj trumpeta grupo kun sepkolora lumo. La grupo estas konsistanta el pli ol 1 400 pekinaj junpioniroj. Ni povas vidi ruĝajn koltukojn kaj aŭskulti sonoran trumpetadon. La junpioniroj ludas la junpioniran kanton "Ni Estas Daŭrigantoj de Komunismo" en sonora tamburmuziko kaj trapasas la placon Tian'anmen per normaj paŝoj.

Alvenas la falango Brila Torĉo, konsistanta el junpioniroj. La Ĉinaj Junaj Pioniroj estas organizo de la ĉinaj geknaboj. Ĉi-jaro estas la 60-jariĝo de la fondiĝo de la Ĉinaj Junaj Pioniroj. En tiuj ĉi 60 jaroj la ĉinaj junpioniroj iris kun la patrujo kaj la epoko. La eduko kondukas la pionirojn de la diversaj naciecoj al diligenta lernado, gaja vivado kaj ĉiuflanka disvolviĝo. Por la morgaŭo de la patrujo, por la afero de la socialiama modernigo, kaj por granda revigliĝo de la ĉina nacio, la pioniroj ĉiam estas pretaj.

Pli ol 5 000 infanoj kaj geknaboj alvenas kun girlandoj kaj koloraj balonoj en la mano. La ornamita kamiono kun la formo de florkorbo, en kiu plenas floroj, implicas la ĉarman prospektivon de la patrujo.

Hodiaŭaj geknaboj kreskas en la malferma epoko. La formiĝo de la malferma socimedio dankas al la politiko de la reformado kaj malfermo de Ĉinio. La reformado kaj malfermo igas Ĉinion eniri en la novan historian periodon, en kiu la politika stato kaj socia ordo iom post iom stabiliĝas kaj firmiĝas, la ekonomia kreskado pli kaj pli rapidiĝas, la pens- kaj kultur-medioj pliboniĝas paŝo post paŝo, kaj la diversaj aferoj prosperiĝas, ĉio ĉi kreas bonan medion por ke la geknaboj kresku. Kun la eksono de "Kanto pri Patrujo", la geknaboj forlasis la balonojn kaj huraante alkuras al la Ponto Jinshui, kaj tiam 60 miloj da pacaj kolomboj kune flugas al la ĉielo. La brilaj vizaĝoj, ĉarmaj floroj, koloraj balonoj, blankaj kolomboj, tiam la placo Tian'anmen fariĝas flora maro, kanta maro.

Liu Qi, sekretario de la Partia Komitato de Pekino proklamas, ke la celebra mitingo finiĝis.

Ĉina Radio Internacia, karaj aŭskultantoj, finiĝis nia elsendo pri la celebra mitingo por la 60-a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Koran dankon pro via aŭskulto, ĝis revido!