Vizitu Forumon

Prof. D-ro Ivo Lapenna (1909-1987)

(GMT+08:00) 2009-10-14 15:44:10
IVO LAPENNA naskiĝis en Split (Dalmatio, Jugoslavio) la 5-an de novembro 1909 en malnova dalmata, aristokrata familio. La patro, Petar, estis akademia konstruinĝeniero kaj univ. profesoro, la patrino, Amelia, pianistino. Li studis klasikan gimnazion en Split, poste en Zagreb, kie li abiturientiĝis kun bonega sukceso. Juron li studis en la Jura Fakultato de la Universitato de Zagreb, diplomiĝis kun eminenta rezulto en 1932 kaj doktoriĝis la 31-an de oktobro 1933. En la sama jaro li finis la okjaran mezgradan lernejon de la Muzika Akademio en Zagreb (violonĉelo) kaj diplomiĝis kiel mezgrada instruisto de muziko. Post la deviga soldatservo en la lernejo por la rezervaj oficiroj en Tuzla (Bosnio) en 1933/34, kiun li finis kiel la unua en la rango kaj fariĝis rezerva leŭtenanto, li praktikis kiel juĝista-advokata kandidato en kortumoj kaj en advokataj oficejoj, laste kaj plej longe en tiu de la konata progresema advokato, D-ro Ante Ramljak. Li faris la t.n. praktikan juĝistan-advokatan ekzamenon en 1938 en la Apelacia Kortumo de Zagreb. D-ro Ramljak ofte defendis akuzitojn en politikaj kazoj kun la helpo de D-ro Lapenna. Ili fariĝis bonaj amikoj. Ramljak poste ellernis Esperanton.

La 10-an de aprilo 1941 la naziaj kaj ustaŝaj trupoj okupis Zagreb. D-ro Lapenna, kiu pro siaj demokrataj, progresemaj ideoj kaj aktivadoj, inkluzive la laboron por Esperanto, troviĝis sur la listo de arestotoj kaj deportotoj, tuj "subteriĝis" kaj fine de julio 1941 per falsa pasporto sukcesis fuĝi en Split, tiutempe sub itala-faŝista okupiteco. Li aliĝis al la Naciliberiga Movado kaj en 1943 al la Naciliberiga Armeo. Li plenumadis diversajn taskojn sur la teritorioj liberigitaj de la partizanoj en Bosnio, Norda Dalmatio kaj sur la insuloj Braĉ, Hvar kaj Vis, ĉefe korespondanto de Slobodna Dalmacija (Libera Dalmatio). Komence de 1944 li estis sendita en Bari (Italio) por fariĝi redaktoro de Dnevne Vijesti (Tagnovaĵoj) de la Jugoslavia Milita Misio en Bari kaj, iom poste, de Glasnik Ujedinjenih Nacija (Heroldo de Unuiĝintaj Nacioj), kiun la aliancana aviadilaro ĵetadis en 10 milionoj da ekzempleroj sur la okupitan teritorion de Jugoslavio tri fojojn semajne.

Ekde aprilo 1944 ĝis la fino de la milito en majo 1945 li estis ĉefredaktoro de Libera Dalmatio (Slobodna Dalmacija) unue semajna en kavo sur la insulo Vis, kaj poste ĉiutaga en liberigita Split. En novembro 1943 li sukcesis organizi konferenceton de dekkvino da esperantistoj en la urbeto Livno (Bosnio), ĉirkaŭita de la malamikaj trupoj. Oni aŭdadis la tondradon de kanonoj. En 1945 li estis demobilizita kaj fariĝis rezerva oficiro de la Jugoslavia Armeo kun la grado de majoro.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto