|
|
||
Lapenna ĉe Unesko
Ni scias nun pri l' tuta epopeo :
kiel, sub ĉia baro kaj opono,
li ŝiris el la faŭko de pereo
la venkon, per potenco de la kono
kaj vervo de l' obstino. Li ĝin prenis
per rajt' natura, kiel pandiono
la salmon ; kaj, se tamen iom svenis
la fortoj pro la longa streĉo dura,
la ardo de l' animo lin subtenis.
Li, en kiraso de l' kuraĝo nura,
kiu penetris en la bastionon
kaj ĉiujn pelis al paniko kura,
por nova cel' nun levas klarionon.
Ho, se lin nur apogos la armeo,
ni povus jam sieĝi Babilonon
por granda, fina venko de l' Ideo !
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |