Vizitu Forumon

Marjorie Boulton:
Ivo Lapenna

(GMT+08:00) 2009-10-14 17:16:59

Marjorie Boulton:

Ivo Lapenna

Ivo Lapenna, ĉiusence granda,

jen kosma energio propaganda,

la enkarniĝ´ de l´Esperanta vorto,

La mondpotenco de morala forto!

La Oratoro ardas kaj sinceras;

erudicie la Juristo kleras;

Organizanto indas je l´insigno;

la Homo luktas pro la homa digno;

la Diplomato lertas intervjue,

kaj la Lingvisto poliglotas flue;

kaj ankaŭ li atletas kaj muzikas ...

sed kiel lojalege li amikas!

Ivo Lapenna, tiel multkapabla,

sin montras homa, milda kaj afabla,

kun simplaj homoj – simpla; kaj adoron

forpuŝas, ĉar ĝi ĝenas lian koron.

Kun aŭreolo, en la verda fresko,

brilegas la Venkinto ĉe UNESKO,

antaŭen gvidas nin per gesto bena.

Kuraĝe do antaŭen kun Lapenna!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto