|
|
||
Ivo Lapenna
Lapenna, verda ĉampiono,
Per stilo rava kaj matura
Sin montras en la fako jura
Esperantista Cicerono.
Instruas kiel Salomono
Justecon al epok' terura
Lapenna, verda ĉampiono,
Per stilo rava kaj matura.
Unesko cedis al propono
De mondolingvo ununura,
Ĉar ĝin necesa kaj natura
Deklaris en logika tono
Lapenna, verda ĉampiono!
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |