Vizitu Forumon

Prof.D-ro Ivo Lapenna: Manifesto 77 de la Esperanto-Movado:
Por Paco en Libereco - Por Libereco en Paco

(GMT+08:00) 2009-10-19 16:37:42
Manifesto 77 de la Esperanto-Movado:

Por Paco en Libereco - Por Libereco en Paco

1. Ni opinias, ke la monda paco kaj la respekto de la fundamentaj homaj rajtoj estas nedisigeble kunligitaj kaj reciproke kondiĉitaj, kiel rekonite ankaŭ en la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kaj en aliaj gravaj intenaciaj aktoj. En la Solena Enkonduko de la Ĉarto la "kredo je la fundamentaj homaj rajtoj, je la digno kaj valoro de la homa personeco" troviĝas sur la sama nivelo, kiel la "savo de estontaj generacioj de la plago de milito". Laŭ art. 1, du el la ĉefaj celoj de UN estas "konservi la intenaciajn pacon kaj sekurecon" kaj "antaǔenigi kaj stimuli respekton al homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj por ĉiuj". La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj emfazas sur la unua loko de la antaǔkonsideroj, ke "agnosko de la esenca digno kaj de la egalaj kaj nefordoneblaj rajtoj de ĉiuj membroj de la homara familio estas la fundamento de libero, justo kaj paco de la mondo". La fundamentaj rajtoj kaj liberaj homaj kontaktoj estas, same tiel, konsista parto de la integra Fina Akto de Helsinki pri politika malstreĉiĝo, kunlaborado kaj sekureco en Eŭropo.

2. La bazaj homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj estas klare listigitaj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kaj pli detale difinitaj en la Internacia Pakto pri Civitanaj kaj Politikaj Rajtoj, en la Internacia Pakto pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj, en konsiderinda nombro de interŝtataj konvencioj, inkluzive tiujn de la Internacia Laboro-Organizaĵo (ILO) kaj Unesko. La Universala Deklaracio kiel la plej alta morala-etika kodo de konduto - la multaj elstaraj juristoj ankaŭ kiel parto de la nuntempa internacia kutimjuro - devus esti respektata de ĉiuj registaroj en la mondo. Aldone, la du paktoj kaj la menciitaj konvencioj estas kaj morale kaj jure devigaj por ĉiuj ŝtatoj, kiuj subskribis kaj ratifikis ilin. Kune kun la Universala Deklaracio ili prezentiĝas kiel vera Ĉarto de Homaj Rajtoj, certe ne perfekta, sed almenaŭ maksimume kompleta en la nunaj kondiĉoj de interŝtataj rilatoj.

3. La internacia leĝigo de la homaj rajtoj estas rezulto de longaj, insistaj klopodoj, en kiuj elstaran rolon ludis influaj unuopuloj, diversaj premgrupoj kaj neregistaraj organizaĵoj. Inter ili estis ankaŭ multaj Esperanto-asocioj kaj societoj agantaj konforme al la plej ĝenerala celo de la Esperanto-Movado: per simpla, neǔtrale homa lingva rimedo de komunikado plifaciligi ĉiaspecajn senperajn spiritajn kaj materiajn kontaktojn inter la homoj, sen kia ajn diferencigo laŭ nacieco, raso, religio, politika opinio, lingvo, sekso aŭ kia ajn alia stato. Eĉ pli, meze de 1947, do pli ol unu jaron antaŭ la akcepto de la Universala Deklaracio, la Statuto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) - tiutempe reprezenta monda organizaĵo de la partipolitike neŭtrala Esperanto-Movado - estis amendita per jena aldono: "UEA deklaras, ke la respekto de la homaj rajtoj estas por ĝia laboro esenca kondico". Efektive, en la periodo 1948-1974 UEA, inspirita de humanecaj motivoj, aktive partoprenis en ĉiuj mondskalaj kampanjoj por la homaj rajtoj laŭ propraj ampleksaj agadprogramoj; en 1954 Unesko rekonis "la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de la internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj"; en 1959, laŭ decido de Unesko, D-ro L.L. Zamenhof, la aǔtoro de la Internacia Lingvo, estis deklarita "unu el la grandaj personecoj de la homaro" ne nur pro la Internacia Lingvo kiel rimedo de komunikado, sed same tiel pro la humanecaj ideoj de internacia kompreniĝo kaj interpopola amikeco, kiujn li ligis al ĝi.

4. Estas konate, ke preskaŭ ĉie en la mondo homaj rajtoj estas malobservataj en pli aŭ malpli alta grado. Tio estas forte malaprobinda. Tamen, necesas klare distingi inter du ĉefaj grupoj de ŝtatoj. Unuflanke troviĝas la landoj, en kiuj tio okazas sporade, en esceptaj cirkonstancoj, rilate unuopajn rajtojn; kies malobservon la koncernaj registaroj rekonas, kompensas la viktimojn, promesas ne plu permesi tiajn agojn kaj eĉ submetiĝas al juĝo de sendependa internacia kortumo. Ĉe la alia ekstremo estas la landoj, kies registaroj ĝenerale kaj sisteme malobservas la homajn rajtojn kaj fundamentajn liberecojn, dum personoj pledantaj por la realigo de la formale rekonitaj rajtoj estas ĉiel molestataj, persekutataj, kondamnataj kiel krimuloj al malliberejoj, sendataj en mensajn hospitalojn aŭ ekzilataj. La amplekso, grado kaj formoj de la malobservoj en la du ekstremaj grupoj estas tiaj, ke ne temas pri iaj relative sensignifaj kvantaj diferencoj, sed pri esencaj, kvalitaj malsamecoj, kiuj dividas demokratiojn kun ĝenerala respekto al la homaj rajtoj disde totalecaj reĝimoj kun ĝenerala subpremado de tiuj rajtoj.

5. Dum en la antaŭaj etapoj la klopodoj estis ĉefe direktitaj al universala rekono kaj internacia leĝigo de la homaj rajtoj, la jaron 1977 markas potenca moviĝo de la monda publika opinio por la realigo de la jam rekonitaj kaj leĝigitaj homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj ĉie, kie ili estas krude piedpremataj. Fidelaj al la humanecaj kaj liberecaj tradicioj de la Esperanto­Movado, ni aldonas nian voĉon de firma apogo al Amnestio Internacia, al ĉiuj aliaj organizaĵoj, komitatoj, grupoj aŭ unuopuloj kie ajn en la mondo, kiuj per pacaj rimedoj, sen apliko de perforto, luktas por la realigo de la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj, morale kaj devige jure rekonitaj en intemaciaj traktatoj, repromesitaj en la Fina Akto de Helsinki kaj entenataj eĉ en la konstitucioj de la propraj landoj. Ni tion faras, ĉar ni rigardas la respekton al la homaj rajtoj ne kiel malvastan partipolitikan aferon aǔ, eĉ malpli, kiel eblan objekton de partipolitika marĉandado, sed kiel ĝenerale homan valoron per si mem kaj, samtempe, kiel kondiĉon de la daǔra paco, je kiuj ĉiu homo estas egale interesita, kaj al kiuj la uzo de la Internacia Lingvo konsiderinde kontribuis kaj povos kontribui eĉ pli en la estonteco. Konvinkitaj, ke la plena ĝuado de la homaj rajtoj ĉie sur nia terglobo estas same tiel nedividebla, kiel la monda paco, ni agis kaj plu agos laŭ la principo:

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto