Vizitu Forumon

Birthe Lapenna:
La du konceptoj de Ivo Lapenna "Aktiva Neŭtraleco" kaj "Humaneca Internaciismo"

(GMT+08:00) 2009-10-19 17:15:03

La du konceptoj de Ivo Lapenna: "Aktiva Neŭtraleco" kaj "Humaneca Internaciismo"

Prelego de Birthe Lapenna eldirita dum la "Kvara Tutamerika Kongreso de Esperanto", Januaro 27 - Februaro 3, 1999 - Bogotá, Kolombio

Karaj geaŭskultantoj,

Tutkore mi dankas al la Komitato de la "Kvara Tutamerika Kongreso de Esperanto" pro la fakto, ke ĝi elektis min "kiel unu el la plej gravaj prelegontoj", ĉar tio montras, kiel alte la membroj de la Komitato taksas la idearon de mia edzo, Prof. D-ro Ivo Lapenna. Principe mi akceptis. Kvankam mi ne estis certa, ĉu mi povos veni al Bogota, mi tamen decidiĝis prepari la prelegon. La titolon de tiu prelego mi tuj proponis, nome La du konceptoj de Ivo Lapenna: "Aktiva Neǔraleco" kaj "Humaneca Internaciismo" - nedisigeble ligita al la Internacia Lingvo.

Anstataǔ mem interpreti la pensojn kaj ideojn de mia edzo mi decidiĝis citi kiel eble plej multe el liaj paroladoj, prelegoj kaj artikoloj. Per la zorge elektitaj citaĵoj mi klopodis koncizigi ilin, sed tamen uzi lian propran tekston.

Antaǔ ol mi parolos pri la ĉeftemo, mi deziras mencii la plej esencan trajton de la karaktero de mia edzo, nome lian propran liberecon. Neniam li volis rezigni pri ĝi. Li forte esprimis tion en sia parolado en Graz, Aŭstrio, 1987, dum la Inaǔguro de la skulptaĵo "La Espero". Tiu skulptaĵo estis bildigita sur la jubileaj presaĵoj, eldonitaj de la tiama Internacia Centro de la Neŭtrala Esperanto-Movado (ICNEM) kiel unu el ĝiaj kontribuaĵoj al la 100-jara datreveno de la Internacia Lingvo, Esperanto.

Ankaǔ pli frue, dum la Internacia Konferenco de ICNEM en Metz, Francio, 1985, Ivo Lapenna parolis pri la skulptaĵo kaj eldiris en sia Inaǔgura Parolado: Nia Rolo En La Jubilea Jaro ("Horizonto", 60/1985, p. 133):

"Kio, do, estas tiu kvintesenco de la esperantismo?

Ĝi estas entenata en la ideo de la skulptaĵo 'La Espero' de la renoma dana skulptisto Jesper Neergaard kaj en la teksto de niaj jubileaj presaĵoj. La fotoreproduktaĵo de la skulptaĵo kaj la teksto (de Ivo Lapenna, BL) sur niaj jubileaj eldonaĵoj kompletigas unu la alian kaj formas unuecan tuton.

...

La kompletiga teksto ( p. 134) konsistas el kvin frapfrazoj. ...

La kvina kaj lasta ("Por Paco en Libereco - Por Libereco en Paco", BL) estas la principo pri paco en libereco kaj libereco en paco. ...

Libereco, t.e. observado de la principoj entenataj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (UD), estas ne nur per si mem la plej granda valoro de la fundamentaj antaǔkondiĉoj de paco. Tion eksplicite rekonas la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, la Konstitucio de UNESKO, la tute unua frazo de la UD, La Fina Akto de Helsinki kaj aro da aliaj dokumentoj morale kaj jure devigaj".

...

"Laǔ tiuj dokumentoj (El "Kial Paco en Libereco?", "Horizonto", 65/1986, p. 100) libereco konsistas el la ebleco fari ĉion, kio ne malutilas al aliaj."

Dum la Internacia Jubilea Esperanto-Konferenco en Graz, 1987, estis starigita sur la Esperanto-Placo la skulptaĵo "La Espero". Ivo Lapenna solene transdonis tiun skulptaĵon al la urbo kaj finis sian Inaŭguran Paroladon ("Horizonto", 71/1987, p. 112-113) per jenaj vortoj:

"Laǔ mia opinio, la du plej grandaj valoroj de la homa vivo estas paco kaj libero. Ili ne kontraǔas unu la alian. Male, ili kompletigas sin reciproke. Ne povas esti daǔra, sincera, vera paco ĉie en la mondo, se tiu paco ne estas konstruita sur libero. Kaj mi sincere diras al vi ĉi tie: se ni estas starigitaj antaǔ la alternativon aǔ paco aǔ libero, tiam mi garantias al vi, ke almenaǔ mi mem elektos liberon, ĉar mi preferas militon ol rezigni pri mia libereco. Tamen, kiel mi diris, ne ekzistas antagonismo inter paco kaj libero: ili kompletigas unu la alian. La vortoj (de Ivo Lapenna, BL) sur la soklo de la monumento diras precize tion: " 'La Espero' - Por Monda Komunikado - En Paco kaj Libero". Ni neniam forgesu tiun lastan vorton: libero."

"Aktiva Neǔtraleco"

Jam frue de sia esperantisteco Ivo Lapenna pritraktis la koncepton "neǔtraleco", precipe pro la politikaj cirkonstancoj dum la 30-aj jaroj. En la monata organo de la Esperanto-Movado en Jugoslavio, "La Suda Stelo", 2/1937, li skribis artikolon "La malneǔtrala 'neǔtraleco' ". (Poste li inventis la du epitetojn "pasiva neǔtraleco" kaj "aktiva neǔtraleco"). Ne eblas ĉi tie laŭtlegi la tutan artikolon, kvankam ĉio en ĝi estas grava. Mi citas (p. 9) nur kelkajn partojn:

"... Ekzistas nome, neǔtraleco kaj 'neǔtraleco'. Kaj bedaŭrinde tro ofte okazas, ke la vera neǔtraleco, sur kiu devus baziĝi la vivo de ĉiuj niaj organizoj estas malĝuste komprenata kaj, ĉu pro nescio, ĉu pro malbona intenco, ankaǔ misuzata. ...

Antaǔ ĉio ni devas akcenti, ke neniam ekzistis, nek povis ekzisti homoj plene neǔtralaj. Precipe tio ĉi validas por la hodiaǔo...

Ĉiu opulo apartenanta al tiu ĉi aǔ al tiu grupo havas tial difinitan, pli malpli fortigan, mondrigardon, kiu rilatas ne nur la pure materian vivon, sed precipe ankaǔ la spiritan sferon ampleksante eĉ la plej etajn malgravaĵojn el la ĉiutaga vivo. ...

... La hodiaǔa individuo ne estas, ne povas esti neǔtrala. Tio ĉi estas tute homa kaj normala. ...

Estas do klare, ke ankaǔ la esperantistoj ne povas forgesi sian socian pozicion, aǔ eliĝi el ĝi kaj fariĝi neǔtralaj rilate al okazantaĵoj en la mondo nur pro la fakto, ke ili ellernis la Internacian Lingvon.

Ĝuste tial necesis proklami la principon de neǔtraleco (p. 10). Estus, vere, plene superflue akcenti kaj eĉ fiksi ĝin en la societaj regularoj, se oni kredus, ke la Internacia Lingvo neǔtraligas la homojn. Sed ŝajnas, ke la proklamintoj de tiu ĉi principo estis multe pli bonintencaj kaj sinceraj, ol kelkaj, kiuj aplikis ĝin.

Estus nome malsaĝe pretendi kaj oni tial ne pretendis, ke la esperantistoj fariĝu neǔtralaj, sed oni prave pretendis, ke niaj societoj estu tiaj.

Ne do societoj de neǔtralaj esperantistoj, sed neǔtralaj societoj de esperantistoj.

Kvankam la grava diferenco inter tiuj du formoj estas klara kaj okulfrapa, tamen ni ĝin plej forte akcentas. ...

Evidentas: la membroj devas havi plenan rajton al libera pensoesprimado, diskutado kaj kritikado, ĉar nur tiamaniere estas eble detale priparoli kaj pripensi la aferon decidotan; nur tiamaniere oni povas krei efektive komunan societan volon, konservante kaj respektante tamen plenan neǔtralecon rilate al diversaj opinioj de ĉiu el (la BL) membroj.

...

Ankaǔ inter la esperantistoj troviĝis bedaǔrinde homoj, kiuj pro kaǔzoj malkulturaj kaj por celoj pure privataj lerte misuzis la principon de neǔtraleco, pretendante de unu parto da membroj ... esti neǔtralaj en senco malebla, t.e.: nenion pensi kaj nenion opinii, aǔ silenti kaj per silentado ĉion aprobadi! Kiu ne estas tiel 'neǔtrala', povas libere foriri, aǔ, se li ne volas foriri, oni lin eksigas uzante por tiu celo ĉiujn eblajn rimedojn kaj eĉ ekstermovadajn fortojn. (Tion ĉi Ivo Lapenna ja skribis en 1937, kaj li mem spertis tion en 1974, BL).

El vera kaj nepre necesa neǔtraleco oni, do, faris ian danĝeran kaj malneǔtralan 'neǔtralecon' kaj oni kontraǔstarigis tiun ĉi lastan al principoj de pensolibereco kaj demokrateco.

...

... demokrateco signifas kulturon kaj toleremon, ĝi ebligas ekĝermon kaj pliklariĝon de ideoj, ĝi alportas lumon, klerecon, progreson kaj sukceson. La demokrateco fine, ebligante al ĉiu pritrakti la aferojn el sia vidpunkto, signifas samtempe ankaǔ la solan kaj plej efikan garantion por starigo aǔ konservo de vera kaj honesta neǔtraleco en niaj organizoj."

En la revuo "Horizonto", 26/1980, Ivo Lapenna skribis historie gravan artikolon, en kiu li science pritraktas la libron "Socipolitikaj Aspektoj de la Esperanto-Movado", libro pri Marksismo-Leninismo, redaktita de Detlev Blanke. En sia artikolo Ivo Lapenna aldonis kroman titolon "Pseǔdoscienca Partipolitika Koncepto pri la Internacia Lingvo". Mi citos kelkajn partojn de la artikolo (p. 22):

"En 1978 Hungara Esperanto-Asocio eldonis libron, kiu meritas ne mallongan recenzon, sed iom pli ampleksan pritrakton. Temas pri Socipolitikaj Aspektoj de la Esperanto-Movado, redaktita de Detlev Blanke, la ĉefa 'ideologo' de la unutendenca kaj unudirekta partipolitika alo de la nuntempa Esperanto-Movado, senreziste esprimiĝanta kaj aganta en la nuntempa UEA.

...

En sia Enkonduko la redaktinto informas, ke 'evidente la aǔtoroj de la studoj ĝenerale klopodis bazigi sin sur postmilitaj vidpunktoj de la historia materiismo, de marksismo-leninismo', sed ke 'tio ne validas por la verkaĵo de Ulrich Lins'.

...

... Surprize estas (p. 23), ke U. Lins konsentis pri la publikigo de sia studo rilatanta al la persekutoj en la nazia Tria Regno, sed permesis, ke en la libro estu komplete ellasita lia studo pri la persekutoj en Soveta Unio, tempe paralelaj, karaktere samspecaj kaj laǔ la sekvoj eĉ pli kruelaj kaj hontindaj koncerne la esperantistojn (...) ol tiuj de la hitlera reĝimo. Tiu ellaso estas plia falsaĵo, kiun ne povas pravigi la noto en la fino, ke pliaj detaloj pri la sama temaro troviĝas en EeP ('Esperanto en Perspektivo', BL) p-oj 697-747.

Estas strange, ke U. Lins publikigis en la libro la koncizigitan version de sia artikolo, aperintan en 1968 en n-ro 96 de Sennacieca Revuo, anstataǔ publikigi la kompletigitan finan tekston pri la persekutoj sub naziismo, aperintan en 1974 kiel ĉap. 21.3 de EeP. Tial eĉ en lia artikolo troviĝas malĝustaĵoj. Ekzemple, li asertas, ke komence de la jaro 1940 en Jugoslavio oni skribis memkritikon pri la 'Ŝafa' neǔtraleco de la internacia movado rilate nacisocialismon ... Tio implicas, ke eĉ en Jugoslavio nur en 1940 oni komprenis la kontraǔhomecan kaj tial ankaǔ kontraǔ-esperantan karakteron de nacisocialismo. Efektive, jam antaǔ ol mi fariĝis prezidanto de Jugoslavia Esperanto-Ligo (JEL) en 1937 kaj samtempe, pro diversaj kaǔzoj ne menciindaj ĉi tie, fakta redaktoro de La Suda Stelo, ni en Jugoslavio, same kiel sinceraj esperantistoj en Pollando, energie kontraǔstaris naziismon-faŝismon kiel ideologion malamikan al la homeco kaj al Esperanto. En unu artikolo post la alia mi mem kaj la tiamaj kunlaborantoj 'avertis en LSS kontraǔ la kliniĝo de la gvidantoj de la Esperanto-Movado en la faŝismaj landoj kaj kontraǔ la pasiveco de UEA kaj IEL (la tiama Internacia Esperanto-Ligo, BL) antaǔ faŝismo' (U. Lins en EeP, p. 711, diference de U. Lins en la pritraktata libro). Dum la landa kongreso en Zagreb (1937) mi faris paroladon, en kiu mi plian fojon eksplikis la tuthoman valoron de Esperanto, emfazis ĝian internacie solidarigan rolon kaj levis mian voĉon kontraǔ ĉiuj diktatorecaj kaj totalecaj, naziismaj kaj faŝismaj reĝimoj. Kiel verŝajne rememoras almenaǔ iuj el la ankoraǔ vivantaj tiamaj 500 kongresanoj, preskaǔ ĉiun penson sekvis tondra aprobo. Kaj tio okazis ne en iu demokrata lando post la faligo de la naziismaj-rasismaj reĝimoj, sed en duonfaŝisma Jugoslavio en la tempo, kiam hitlerismo estis ĉe la pinto de potenco kaj al multaj ŝajnis nevenkebla. Same mi agis dum la UK en Londono (1938), kiam mi fariĝis estrarano de IEL, kaj dum la UK en Bern (1939). En ambaǔ kazoj la grandega plimulto de la kongresanoj forte apogis la esprimitajn kontraǔnaziajn ideojn.

Ne estas, do, ĝusta la aserto, ke la tuta antaǔmilita neǔtrala movado estis senkolore kaj indiferente neǔtrala (p-oj 116-117), t.e. pasive neǔtrala, ĉar almenaǔ Jugoslavia Esperanto-Ligo (aliĝinta asocio de IEL kaj, post la kunfandiĝo en 1948 de UEA) jam ekde la mezo de la tridekaj jaroj agis laŭ la principo de aktiva neǔtraleco, konforma al la humaneca neǔtrale-homa karaktero de Esperanto, dum mi mem kiel komitatano A kaj estrarano de IEL klare esprimis la saman starpunkton dum la inaǔguraj solenaĵoj de du universalaj kongresoj de Esperanto."

Pri la UK 1947 (p. 23-24) Ivo Lapenna skribis i.a.: ...

"- la Komitato akceptis mian proponon pri kompletigo de art. 4 en la Statuto de la nova UEA per la klaǔzo pri la respekto de la homaj rajtoj kiel esenca kondiĉo por la laboro de la Asocio. (Tiu kompletigo de art. 4 okazis pli ol unu jaron antaǔ ol estis akceptita la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj la 10-an de decembro 1948! V. ankaǔ "Hamburgo en Retrospektivo", p. 3, BL). Per tio UEA formale rekonis la decidan gravecon de la respekto de la homaj rajtoj ĉie en la mondo ne sole por efika poresperanta laboro ĝenerale, sed ankaǔ por sia ekzisto kiel sendependa internacia organizaĵo kun propra personeco kaj fizionomio. Alivorte, tio transformis la antaǔan pasivan neǔtralecon en aktivan, strikte observantan ĝis la eventoj de Hamburgo meze de 1974. Tiu demando estas detale prilaborita en Esperanto en Perspektivo, p-oj 553-561."

Per tio mi finas la citaĵojn de tiu ĉi tre densa, informriĉa kaj historie ekzakta artikolo. Ŝajnas al mi, ke sufiĉas por ekhavi ideon pri la diferenco inter pasiva kaj aktiva neǔtraleco. Mi rekomendas al vi legi la tutan pritrakton de la libro "Socipolitikaj Aspektoj de la Esperanto-Movado" ("Horizonto", 26/1980) plus la du artikolojn de la sama aǔtoro en la sekvantaj numeroj de tiu revuo ("Horizonto", 27/1980, p. 37 kaj 29/1980, p.72: "La Idea Signifo kaj Solidariga Funkcio de la Internacia Lingvo").

La propra libereco kaj la respekto por la Homaj Rajtoj, kiuj inkludas la "Aktivan Neǔtralecon", estis esencaj por Ivo Lapenna kaj gvidlinioj de lia agado dum la tuta vivo en kaj ekster la Esperanto-Movado.

"Humaneca Internaciismo"

La koncepton "Humaneca Internaciismo" Ivo Lapenna pritraktis i.a. en siaj paroladoj de la ICNEM-Konferencoj de 1984, 1985 kaj 1987. Tiu ĉi koncepto estis la ĉeftemo de la "11-a Internacia Konferenco de la Neǔtrala Esperanto-Movado" en Metz, Francio, 1985. La ĉefan prelegon "Esperanto kiel lingva esprimo de 'Humaneca Internaciismo' " ("Horizonto", 59/1985, p.105) faris Ivo Lapenna. Li

"pritraktis la kernan demandon pri la koncepto de 'Humaneca Internaciismo' kaj de la rilato inter la Internacia Lingvo kaj 'Humaneca Internaciismo'. Tiusence ĝi servis ankaǔ kiel taǔga fono de la aliaj prelegoj, ĉiuj sur alta universitata nivelo".

Ivo Lapenna dividis sian prelegon en ses partoj:

1. Lingvo kaj Socio, 2. Formiĝo de Nacioj, 3. Internaciismo, 4. Esperanto,

5. "Socialisma Internaciismo", 6. Konkludo.

El la unua parto mi citas:

"... Tiu demando kaj entute la rilato inter lingvo kaj socio estas abunde pritraktitaj ankaǔ en miaj verkoj Retoriko, Esperanto en Perspektivo kaj en multaj studoj, eseoj kaj polemikaj kritikoj. La konkludo estis kaj restas, ke ĉiu ajn grava socia diferenciĝo kaǔzas lingvan diferenciĝon, kaj ĉiu ajn socia integriĝo estas akompanata de lingva integriĝo. ... Siavice, ĉiu ajn lingvo - triba, religia, klasa, kasta, k.a. - efikas kuntene, solidarige en rilato al sia respektiva komunaĵo ... Sed ĉiu lingvo necese ludas ankaǔ fremdigan rolon en rilato al aliaj sociaj komunaĵoj kun propraj lingvaj esprimoj. La neǔtrale-homa Esperanto same tiel efikas solidarige en rilato al sia internacia komunaĵo, sed pro sia karaktero mem ne povas funkcii fremdige."

En la dua parto Ivo Lapenna analizas la evoluon en Eǔropo post la malapero de la Okcidenta Romia Imperio. Li daǔrigas (p. 106):

"Tiu procezo kondukis al abolo (nuligo, BL) de feǔdismo kaj malapero de ĝia klasa lingvo, al formiĝo de nacioj kaj naciaj ŝtatoj kun vastaj internaj merkatoj sen doganlimoj, naciismoj kaj normaj naciaj lingvoj super la multnombraj regionaj. Ekstrema naciismo ricevis fine la formon de faŝismo, naziismo kaj stalinismo."

Pri "Internaciismo" Ivo Lapenna skribas i.a.:

"La sama ekonomia faktoro, kiu estis esenca por la naskiĝo de la nacio-naciismo-nacia lingvo, estas ankaǔ la ĉefa elemento kaǔzinta la formiĝadon de internaciismo en la senco de egalrajteco de individuoj kaj nacioj, internacia kompreniĝo kaj amikeco de popoloj, integriĝado sur ĉiam pli altaj niveloj, konceptado kaj sentado de la homaro kiel la plej granda socia komunaĵo, t.e. kiel unueca tuto en diverseco, kondukanta fine al tutmonda integriĝo. Tio estas la kvintesenco de humaneca internaciismo." ...

Li finas:

"En tiu interago de materiaj kondiĉoj kaj ideoj la humaneca internaciismo naskiĝis jam komence de la 17-a jarcento, ekĝermis meze de la 19-a, kaj atingis sian ĝisnunan kulminon en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj de 1948. Ĝi markas la komenciĝon de la lasta etapo en la lukto inter la progresanta humaneca internaciismo kaj la ankoraǔ tre fortaj restaĵoj de la ekstremaj naciismoj."

Dum la "Internacia Jubilea Esperanto-Konferenco" en Graz, Aǔstrio, 1987, Ivo Lapenna eldiris sian kutiman, fakte lastan Inaǔguran Paroladon, kies titolo estis: "Esperanto kiel Lingva Esprimo kaj Instrumento de 'Humaneca Internaciismo' ". (Resumon de la parolado vi povas legi en "Horizonto", 71/1987, p. 99, kaj en la libro "Graz 1987 - Memorlibro pri La Internacia Jubilea Esperanto-Konferenco - Cent Jaroj de Esperanto-Kulturo", p. 19. La sekvantaj citaĵoj estas de tiu resumo).

Post kelkaj enkondukaj dankesprimoj li komencis sian paroladon jene:

"En sia parolado al la Unua Esperanto-Kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro Zamenhof interalie diris:

'Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaǔa tago, ĉar hodiaǔ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj'.

Tiuj kelkaj vortoj enhavas la kvintesencon de tiu absolute ĝusta koncepto, kiun D-ro Zamenhof nomis la 'interna ideo' de Esperanto, bedaǔrinde - mi akcentas kaj forte akcentas bedaǔrinde - ege neadekvate, ĉar la ideoj - historie kaj socie grandparte kondiĉitaj - ne troviĝas en lingvoj, sed en la homaj cerboj, kaj nur eksteren esprimiĝas per la lingvoj. Tute speciale tiu esprimo estas maltaǔga, kiam ĝi aperas en nacilingvaj tradukoj. Mi ripetas: la ideoj estas en la cerboj de la homoj kaj ne en la lingvoj. Tial, pro la neadekvateco de la esprimo 'interna ideo' ni nomas la saman koncepton 'Humaneca Internaciismo' ".

Dum la analizo de la du elementoj "humaneco" kaj "internaciismo" li diris:

"La 'Humaneca Internaciismo' estas nek religia, nek burĝa, nek socialisma, nek proleta, nek kia ajn alia, sed tuthoma, tial la plej pura internaciismo senigita de kia ajn klasa, religia aǔ alispeca karaktero."

La duan parton de sia prelego (p. 100) Ivo Lapenna enkondukis jene:

"Nun ni vidu, ĉu la 'Humaneca Internaciismo' estas objektive ligita al Esperanto."

El tiu parto mi citas:

"La ligo inter lingvo kaj socio estas nedesigebla, kaj neniu lingvisto aǔ sociologo povas kontesti ĝin. Sekve, la ekesto, evoluo kaj malapero de lingvoj dependas ekskluzive de la ekesto, evoluo kaj malapero de la respektivaj sociaj unuoj aǔ entoj tra la tuta longa homara historio. Kaj tiu ekesto-evoluo-malapero estas kondiĉita de la evoluo de la materiaj fortoj kaj de la novaj ideoj, kiujn ili estigas.

... La spektakla evoluo de la teknikaj rimedoj de la komunikado ebligis kreskantajn internaciajn kontaktojn, kio siavice naskis internaciismajn ideojn kaj sentojn kontraste al la naciismaj. Tiele, jam meze de la 19-a jarcento videblis du tendencoj: unu forta, naciisma, degenerinta poste en ekstreman, agresan imperialismon; la alia, ankoraǔ malforta, internaciisma, neniel ekskludanta sanan naciismon aǔ patriotismon por uzi zamenhofan esprimon en unu el liaj konataj paroladoj. ...

Aliflanke, pro la rapide intensiĝantaj ĉiaspecaj internaciaj rilatoj kreiĝis abunda internacikaraktera leksika materialo. Tiu lingva internaciiĝa procezo nuntempe atingis tiajn dimensiojn, ke la plimulto de la naciaj lingvoj plu evoluas ĉefe internacie el leksika vidpunkto.

Kiam, do, Zamenhof, instigita de la konataj cirkonstancoj en Bjalistoko, iniciatis sian projekton de internacia lingvo, jam ekzistis internaciismaj humanecaj tendencoj, al kiuj mankis lingva esprimo, unuflanke, kaj jam ekzistis ankaǔ abunda internaciiĝinta lingvomaterialo, al kiu mankis konkreta lingva formo, aliflanke. Zamenhof genie kunligis la du kaj per sia lingvoprojekto de 1887 donis al humaneca internaciismo lingvan esprimon. Ĝuste tiu nedisigebla kunligiteco kaǔzis, ke tre baldaǔ la lingvoprojekto transformiĝis en vivantan, maksimume internacian lingvon - la solan vere internacian kaj vere lingvon - de vivanta internacia lingva komunaĵo. La kunligiteco de la 'Humaneca Internaciismo' kaj Esperanto ne estas afero de persona prefero. Ne temas pri tio, ĉu per levado de la manoj ni algluos al Esperanto la 'Internan Ideon' de Zamenhof aǔ la 'Humanecan Internaciismon', kio koncepte estas la samo, sed pri tio, ke objektive, science korekte kaj pruvite, la Internacia Lingvo estas nedisigeble ligita al 'Humaneca Internaciismo', same kiel la naciaj lingvoj estas nedisigeble ligitaj al naciismo. Se ne estus tiel, la lingva problemo en la mondo tute ne ekzistus.

Siavice, la Internacia Lingvo, nia Esperanto, efikas kuntene, solidarige en rilato al la internacia komunaĵo uzanta ĝin, kaj necese fortigas la humanecan internaciismon same tiel, kiel - mi ripetas - la naciaj lingvoj aǔ kiu ajn alia lingvo efikas kuntene, solidarige en rilato al siaj portantoj. Tio estas la rolo de Esperanto kiel instrumento de 'Humaneca Internaciismo' ". ...

Ivo Lapenna esprimis sian ĝojon pro la multaj salutoj, kiujn la Konferenco ricevis, sed

"pleje ĝojigis min la salutoj de Universala Esperanto-Asocio kaj de Sennacieca Asocio Tutmonda. Dum plenaj ses jaroj mi pledis per ĉiuj miaj fortoj por komunaj agadoj en la Jubilea Jaro en la intereso de Esperanto. Kiam ĉiuj niaj tiurilataj klopodoj restis senrezultaj, la Internacia Konferenco de la Neǔtrala Esperanto-Movado, okazinta la pasintan jaron en Ateno, proponis almenaŭ interkonsenton pri reciproka subteno. ..."

La salutoj de UEA kaj SAT estis almenaǔ "modesta signo de apogo."("Horizonto", 71/1987, p.101).

Jam ekde la unuaj tagoj grupoj da esperantistoj deziras neglekti la idean aspekton de Esperanto. Tiun aspekton - esprimita kiel "Humaneca Internaciismo" - Ivo Lapenna ĉiam forte emfazis, ĉar ĝi estis por li tre esenca. Ĝuste pro tio li rezistis la senfinajn malagrablaĵojn. Multaj homoj, inkluzive mi, miras, ke malgraǔ ĉiuj obstakloj - fare de la eperantistoj mem - Ivo Lapenna dum sia tuta vivo povis konservi la samajn paciencon kaj ardan entuziasmon laborante por la Internacia Lingvo. Mi klopodas komprenigi al vi la ĉefan kaǔzon pere de la tri sentencoj de la jam citita teksto :

1. " ... ĉiu ajn socia integriĝo estas akompanata de lingva integriĝo. ..., ĉiu ajn lingvo ... efikas kuntene, solidarige en rilato al sia respektiva komunaĵo (59/1985, p. 105). ..."

2. " ...jam ekzistis internaciismaj humanecaj tendencoj, al kiuj mankis lingva esprimo, unuflanke, kaj jam ekzistis ankaǔ abunda internaciiĝinta lingvomaterialo, al kiu mankis konkreta lingva formo, aliflanke. Zamenhof genie kunligis la du kaj per sia lingvoprojekto de 1887 donis al humaneca internaciismo lingvan esprimon (71/1987, p. 101) ..."

3. "...la Internacia Lingvo estas nedisigeble ligita al 'Humaneca Internaciismo' (p.101)..."

Tiuj ĉi tri sentencoj montras, ke Ivo Lapenna - same kiel la renesancaj humanistoj - fidas al la digno kaj al la valoro de la homo, kaj ke la sorto de la "Humaneca Internaciismo" dependas de la sorto de la Internacia Lingvo kaj inverse. Li plue skribas pri la Deklaracio de Homaj Ratoj de 1948:

"Ĝi markas la komenciĝon de la lasta etapo en la lukto inter la progresanta humaneca internaciismo kaj la ankoraǔ tre fortaj restaĵoj de la ekstremaj naciismoj."

Seninterrompe, ĝis sia lasta spiro, Ivo Lapenna luktis por la "Humaneca Internaciismo".

La Festparolado de Ivo Lapenna en Graz estis lia lasta. Li ja forpasis la 15-an de decembro 1987. Tiu forpaso estis kaj restas senfine doloriga ne nur por mi persone, sed ankaǔ por la tuta Esperanto-Movado. Li ja estis genia, kaj ĝis nun neniu kapablis anstataǔi lin. Feliĉe, ke ni havas liajn verkojn kaj arkivon, per kiuj li heredigis al ni almenaǔ parton de siaj scioj.

Mi esperas, ke la citaĵoj, kiujn mi elektis, donas klaran bildon de la du konceptoj de Ivo Lapenna, nome "Aktiva Neŭtraleco" kaj "Humaneca Internaciismo" kaj montras, ke ili kompletigas unu la alian. Krome, mi esperas, ke vi komprenas, ke mi sentas min treege privilegiita: dum 31 jaroj mi havis la senfinan feliĉon dividi mian vivon kun Ivo Lapenna, kiu - en absolute ĉiuj rilatoj! - estis eksterordinare kara, ĉarma kaj unika homo.

Por ke ankaǔ vi aǔdu lian belan voĉon, mi deziras aǔdigi la lastan parton de lia Festparolado en Graz, 1987 ("Horizonto", 71/1987, p. 102):

"Mi deziras fini per vortoj similaj al tiuj de Zamenhof, kiujn mi citis en la komenco:

Ni konsciu, geamikoj, pri la tuta graveco de tiu ĉi Jaro, ĉar en tiu ĉi Jubilea Jaro kompletĝas jarcento, dum kiu la lingvoprojekto de D-ro Zamenhof transformiĝis en vivantan, nuancitan, plensukan Internacian Lingvon de mondvasta internacia kolektivo. Tio okazis kontraǔe al teoriumadoj de lingvistoj, antaǔjuĝoj kaj superstiĉoj de multaj aliaj; malgraǔ malpermesoj, persekutoj, eĉ murdadoj de Esperanto-parolantoj; malgraǔ la du mondmilitoj, malebligadoj de internacia komunikado per dekretoj, cenzuradoj, konfiskadoj kaj multaj aliaj obstakloj, inkluzive detruadon de valoregaj atingoj fare de la esperantistoj mem interne de la Esperanto-Movado. En tiaj cirkonstancoj la transformiĝo ricevas eĉ pli grandan signifon:ĝi estas unika evento en la kultura historio de la homaro, evento, kiu vaste transpasas la limojn de la relative malgranda rondo de esperantistoj kaj interesas, aǔ almenaǔ devus interesi, la tutan kulturan mondon.

Ĝuste tion celas emfazi nia Jubilea Konferenco. Ĝi riĉigu niajn sciojn kaj donu al ni multe da ĝojo! Ĝi eĥu pozitive ne nur en Aǔstrio kaj en la najbaraj landoj, sed vaste en la mondo! Ĝi kontribuu al plua, multe pli grandskala disvastiĝo de la Internacia Lingvo en la dua jarcento de ĝia vivo, kio samtempe signifos pluan fortikigon de la "Humaneca Internaciismo" en la intereso de ĉiuj individuoj, de ĉiuj popoloj, de ĉiuj nacioj, de la tuta homaro! (Fortega kaj tre longa aplaŭdo)."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto