Vizitu Forumon

Omaĝe al Ivo Lapenna, meritplena akcelanto de Esperanto

(GMT+08:00) 2009-11-11 10:02:48

A: Ĉina Radio Internacia! Karaj amikoj, la aŭdata estas prelego de Prof. D-ro Ivo Lapenna, la plej grava kaj meritplena akcelanto de la Internacia Lingvo kaj ĝia kulturo depost D-ro L. L. Zamenhof dum preskaŭ 60 jaroj.

B. Okaze de lia centjara jubileo, ni elsendas la programeron titolitan "Omaĝe al Prof. D-ro Ivo Lapenna, meritplena akcelanto de Esperanto"! Kaj la progarmero estas prezidata de Zhao Jianping kaj Wang Shanshan.

A: Nun ni iomete konatiĝu kun li! Ivo Lapenna naskiĝis en la 5-a de novembro, 1909, en aristokrata familio de Jugoslavio, kaj forpasis en la 15-a de decembro, 1987. Estas bone konate, ke li estas multflanke talenta. Vidu, li estas mondfama sciencisto, profesoro pri Internacia Juro, eksperto ĉe la Packonferenco en Parizo, granda verkisto en pluraj lingvoj, eminenta violonĉelisto kaj unu el la plej grandaj humanistoj de la mondo.

B. Sed hodiaŭ ni plejparte koncentras nian atenton al lia kontribuo por Esperanto. Dum 9 jaroj Ivo Lapenna estis ĝenerala sekretario de UEA kaj dum 10 jaroj ĝia prezidanto. Ĝis sia lasta spiro Ivo Lapenna daŭrigis sian laboron por la Internacia Lingvo, Esperanto, same dinamike kaj same energie kiel ĉiam en la spirito de D-ro L.L. Zamenhof.

A: Scipovante proksimume 15 lingvojn, li tamen preferas uzi Esperanton. Kial? Kiel li skribis en teksto memore al la 100-jara jubileo de Esperanto, "Estante intelekta proprieto de monde internacia kolektivo, Esperanto estas la sola vere internacia lingvo ankaŭ laŭ tiu plia decida kriterio. La diversaj projektoj de komuna lingvo por internaciaj rilatoj estas kaj restas projektoj, dum la naciaj lingvoj, eĉ se parte uzataj kiel helpaj en internaciaj rilatoj, estas kaj restas naciaj."

B: Ĉiam tenante konvinkon pri la valoro de Esperanto por internacia kompreniĝo, paco, homaj rajtoj kaj demokratio, kaj havante fidon je idearo de Humaneca Internaciismo, kiu liaopinie estas nedisigeble ligita al Esperanto, li dediĉis 46 jarojn de sia vivo al ĉiutaga laboro por Esperanto.

A: Ĉi tie necesas substreki la idearon. Kiel Ivo Lapenna montris en prelego "Esperanto kiel lingva esprimo kaj instrumento de Humaneca Internaciismo":

"Kio do estas humaneca internaciismo? Ĝi konsistas el du elementoj: humaneco kaj internaciismo. Kaj humaneco estas rilatado al homo kiel la homo, rilatado al homo kiel sia egalulo, respekto de la homa diklo, respekto hodiaŭ de la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj kiel ili estas formulitaj en la universala dekoracio de homaj rajtoj. Tio estas hordemo, tio estas komprenemo. Tio estas tio, kion Zamenhof nomas Interna Ideo kaj kion ni nomas Humaneca Internaciismo."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto