Vizitu Forumon

D-ro Klaus Perko

(GMT+08:00) 2009-11-19 16:41:06

Kelkaj memoroj pri Ivo Lapenna

Kiam mi la unuan fojon persone renkontis Prof. D-ron Ivo Lapenna en la jaro 1963 aŭ 1964, mi estis ankoraŭ studento pri juroscienco. Jam antaŭe mi estis leginta plurajn liajn artikolojn, kiuj ofte pritraktis demandojn de internacia juro, homaj rajtoj aŭ diversajn fundamentajn problemojn de la monda komunikado. Mi tiel povis kompari liajn pritraktojn kaj prezentadojn kun tiuj fare de miaj universitataj profesoroj en la gepatra lingvo, kaj mi konstatis, ke lia faka kaj lingva nivelo ne nur egalis, sed ofte ankaú superis tiun de la prelegoj en mia universitato. Tiel tuj evidentiĝis por mi ne nur la taŭgeco de la Internacia Lingvo por sciencaj celoj, sed ankaŭ la elstaraj kapabloj de Ivo Lapenna analizi kaj klarigi gravajn demandojn tiamaniere, ke eĉ nefakuloj facile povis kompreni ilin.

Ivo Lapenna estis la plej instiga oratoro kaj la plej talenta organizanto, kiun la Esperanto-movado iam havis. Post Zamenhof li estis la plej grava akcelanto de Esperanto, kaj liaj multaj iniciatoj donis decidan stampon al la movado en la periodo post 1945. Lia merito estis la fama rezolucio de Unesko de 1954, la konsultaj rilatoj de UEA kun Unesko, la fondo de CED (Centro de Esploro kaj Dokumentado), la Oratoraj Konkursoj, la konsiloj pri informado (Principaro de Frostavallen) ktp.

Same kiel L. L. Zamenhof, ankaŭ Ivo Lapenna tre klare vidis la idean bazon, kiu jam ek de la komenco estis firme ligita al la Esperanto-movado. Zamenhof iniciatis la Internacian Lingvon, por unuigi kaj interfratigi la homaron. Tiu de li nomita "Interna Ideo" motivigis multajn milojn da esperantistoj, doni sian laborforton por la antaŭenigo de Esperanto. Ivo Lapenna plene apogis tiun idean fonon, sed uzis por ĝi la science pli adekvatan nocion "humaneca internaciismo". Li ligis ĝin kun la internacie rekonita koncepto de la Homaj Rajtoj, kiu baziĝas sur la egala digno de ĉiu ajn homo, sendepende de raso, klaso, religio, socia deveno, nacieco aŭ lingva aparteno. Kiel ĉiuj lingvoj, ankaŭ Esperanto, sur internacia nivelo, efikas solidarige inter siaj parolantoj, sed – diference de la naciaj lingvoj - ekskluzivas neniun.

Ivo Lapenna ankaŭ akcentis la principon, ke vera kaj daŭra paco povos ekzisti nur sur la bazo de la Homaj Rajtoj kaj Fundamentaj Liberecoj. La neŭtraleco de la Esperanto-movado rilatas al raso, religio, nacieco kaj politikaj konvinkoj, sed neniel al la Homaj Rajtoj. Do laŭ lia iniciato UEA fiksis en sia Statuto, ke la respekto al la Homaj Rajtoj estas esenca bazo por ĝia laboro; kaj tio okazis jam en 1947, do eĉ antaŭ la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj fare de Unuiĝintaj Nacioj en 1948.

Plie Ivo Lapenna estis ankaŭ fondinto kaj prezidanto de la faka asocio Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj (IEAJ). Dum pluraj jaroj mi havis la eblecon, kiel sekretario-kasisto (1975 – 1987) kaj kiel redaktoro de Internacia Jura Revuo (1980 – 1987) kunlabori kun li. Tiu kunlaboro ĉiam okazis en plena harmonio kaj vere amika atmosfero. Mi spertis, ke li ĉiam estis preta, akcepti en vere demokrata maniero iniciatojn kaj instigojn de aliaj kolegoj. Simile okazis ĉe la preparlaboroj por la Jubilea Esperanto-Konferenco en Graz, Aŭstrio, en la jaro 1987, kiam mi transprenis la lokan organizadon.

Mi konsideras granda honoro, ke dum tiu tempo mi povis kunlabori kun Ivo Lapenna kaj sperti lian ege kompetentan kaj instigan agadon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto