Vizitu Forumon

Sven Ziegler

(GMT+08:00) 2009-11-19 16:43:05
Prelego en la Kopenhago Esperanto-Kulturgrupo de la emeritita Prezidanto de Alta Kortumo de Danio, Sven Ziegler, okaze de la 100-jara datreveno de Prof. D-ro Ivo Lapenna, la 5-an de novembro 2009.

Mia kunlaboro kun Ivo Lapenna

I. Por mi estas granda ĝojo kaj honoro partopreni en ĉi tiu vespero honore al Ivo Lapenna. La hodiaŭa programo amplekse pritraktas lian vivoverkon. Por mi persone estas bona kaŭzo memorigi parteton de tiu vivoverko, nome tiun dekon da jaroj, dum kiuj mi povis sperti vastan kunlaboradon kun li. Mi komencu per la framo de tiu kunlaboro:

II. Dum sia longa kariero kiel Esperantisto Ivo Lapenna donis sian stampon sur multaj kampoj de la kultura vivo kaj estis fonto de inspiro por la esperantistoj ĉie tra la mondo. Tio certigis al li la lokon de la plej unua rango en la historio de la Internacia Lingvo post la Unua Mondmilito.

La sumo de atingoj por Esperanto estas la frukto de la klopodoj de la tuta movado, inkluzive la multajn eminentajn samideanojn, pri kies kontribuoj sur diversaj kampoj ni prave fieras. En tiu senco la atingoj jam ne estas la verko de unu persono. La grandeco de Ivo Lapenna estis lia eminenta kapablo

1. klare difini la aktualan valoron de la Internacia Lingvo kaj de la kulturaj valoroj kreitaj en ĝi,

2. krei koncepton pri la rolo de la Internacia Lingvo en la ĝenerala historio de la homaro – kaj fine

3. lia konata talento peradi al ĉiu unuopa esperantisto tiujn ideojn kune kun sia sindona amo al Esperanto.

Kiel dotita gvidanto li kapablis inspiradi grandajn nombrojn da unuopuloj al entuziasma laboro laŭ klaraj konceptoj. Ivo Lapenna ĉiam bonege komprenis, ke nia movado, internacia laŭ sia naturo kaj reprezentita en ĉiuj landoj de la mondo, havas elstaran agadpotencialon, eĉ kompare kun grandaj interŝtataj organizaĵoj, kaj eĉ konsiderante la relative tre malgrandajn financajn rimedojn de niaj organizaĵoj: taŭge organizite, ni havas laborforton, kiu povas krei rezultojn superajn al multaj kaj egalajn al kiu ajn.

Tiu ĉi granda potencialo de la Esperanto-movado kiel monda movado organizita en Universala Esperanto-Asocio havis ankaŭ la avantaĝon forte apogi la laboron de ĉiuj el la landaj asocioj. Kiel membroj de la tuta organismo ili ne povis ne profiti el ties sukcesoj. En siaj multaj komunikoj – buŝaj kaj skribaj – Ivo Lapenna ĉiam prave substrekis la grandan interpendecon de la laboro kaj sukceso sur internacia kaj de la laboro kaj sukceso sur landaj kaj lokaj niveloj. La samo evidente validas por la esenca kunligiteco inter la aktivadoj sur la kampoj de informado, instruado kaj altigo de la kultura vivo de la organizaĵoj, ĉar evidente ne povas havi daŭran valoron kiu ajn laboro, se unu el tiuj ĉi ĉeneroj estas difekta.

Kiel ĝenerala sekretario kaj poste prezidanto de UEA Ivo Lapenna iniciatis laborplanojn por krei taŭgan framon por la estonta laboro sur monda nivelo. Tiuj laborplanoj – kune kun la similaj landaj kaj lokaj baborplanoj – neniam celis iel burokratigi la movadon, sed simple inspiri ĝin al kiel eble plej racia utiligo de la disponeblaj homaj kaj ekonomiaj fortoj. Ĉiuj unuopaj sukcesoj dise tra la mondo povis tiamaniere fariĝi valoraj ŝtonoj por la komuna konstruaĵo. Ivo Lapenna ĉiam agadis laŭ la kompreno, ke ni estas batalanta movado, kaj ke tial ĉiuj disponeblaj fortoj estu direktataj al la ekstera mondo, dun la interna kunordigado estu lojala agado laŭ la gvidaj linioj akceptitaj de ĉiuj.

Fine mi substrekas la esencan valoron, kiu estis la fono de lia Esperanto-agado: la senkondiĉan respekton por la homaj rajtoj kiel esenca kondiĉo por nia laboro. Ni ne povas agadi por nia afero sen la rajtoj de libera esprimado, de libera asociiĝo sen ekstera politika influo ktp.

III. Mia unua impreso pri Ivo Lapenna kaj pri liaj konceptoj pri la Internacia Lingvo datiĝas de la 41-a Universala Kongreso en Kopenhago en 1956. Mi estis fortege impresita per lia tradicia inaŭgura festparolado, sed ankaŭ per lia prelego en la Internacia Somera Universitato pri faka jura temo: La maro en internacia juro. Cetere, en la kongresejo mi aĉetis lian libron Aktualaj problemoj de la nuntempa internacia vivo kaj la diskon La kultura valoro de la Internacia Lingvo. Ĉio ĉi – kune kun mia konatiĝo pri lia sukcesa batalo por la rezolucio de UNESKO en Montevideo 1954 – jam donis al mi bonan impreson pri liaj konceptoj, kiujn mi ĵus priskribis.

En la sekvaj jaroj mi transprenis plurajn taskojn. Mi ne volas ĉi tie trakti mian kunlaboron kun li en la Internacia Asocio de Juristoj-Esperantistoj kaj dum interesaj du jaroj en la Estraro de UEA. Ĉio iris tute sen iaj problemoj en harmonia kaj demokrata labora etoso.

Mi koncentriĝas sur mia kunlaboro kun Ivo Lapenna en mia laboro sur loka nivelo, tio estas

1. kiel gvidanto de la Informa Servo de Centra Dana Esperantista Ligo,

2. kiel gvidanto de la kampanjo por enkonduki Esperanton en la danajn lernejojn, kiun mi komencis en 1960,

3. kiel membro de la Loka Kongresa Komitato – la LKK – de la 47-a Universala Kongreso en Kopenhago en 1962, kaj fine

4. kiel membro de la Estraro de CDEL.

Temas ĉi tie pri kvar funkcioj, sed ili grandparte kovris unu la aliajn. Mi ĉiam plenumis ilin por antaŭenigi la interesojn de Esperanto en la pli granda perspektivo, prenante en konsideron tute speciale la principon de interligiteco de la laboro por Esperanto sur la diversaj terenoj.

Sur la loka nivelo mi kunlaboris kun ĉiuj personoj, kiuj povis fari kontribuon al la komuna afero – tute senkonsidere al lia aŭ ŝia membreco al tiu aŭ alia organizaĵo aŭ klubo. Tiu loka kunlaboro funkciis senglate.

Mi eluzis kiel eble plej multe la valorajn kontribuojn, kiujn oferis UEA, tute speciale ties informa fako kaj ties kampanjo por enkonduki Esperanton en la lernejojn. Ankaŭ tiu kunlaboro – ĉefe kun Ivo Lapenna – funkciadis sen iaj ajn malglataĵoj. La celo estis ĉiam unuflanke utiligi ĉiun utiligeblan atingaĵon de aliaj landoj en Danlando, kaj aliflanke mem kontribui al la ĝenerala internacia laboro per liverado de informoj pri atingaĵoj en Danlando.

IV. Bona ekzemplo de ĉio dirita estas la prelegvojaĝo de Ivo Lapenna en septembro 1961 al 12 danaj porinstruistaj seminarioj. La bonegan iniciaton prenis la ĉiam tre idealista lernejestro Stig Hansen, kiu certigis la aŭspiciojn kaj financadon de la Ministerio de Instruado. Estis formita malgranda komitato por bone organizi ĉion kaj certigi, ke la vojaĝo kaj ties rezultoj estu bone utiligataj en la cetera laboro. Ivo Lapenna – kompreneble nia plej granda atuto – konsentis interrompi sian ferian restadon en Romo por fari la 12 prelegojn en Esperanto, kiujn mi sinsekve tradukis alineon post alineo en la danan. Tio donis al la aŭskultantoj la okazon aŭskulti la praktikadon de la lingvo, kaj kun oratoro kiel Ivo Lapenna ĝi havis konsiderindan efikon. Kiel li povis poste konstati, neniu ajn el la aŭskultantoj venis al la ideo demandi, ĉu Esperanto estas vivanta lingvo. Plie, ĉar ni kunportis nombron da libroj, ni povis montri al la ĉeestantoj post la prelegoj kelkajn ekzemplojn de literaturo verkita en Esperanto. Ĉeestis entute pli ol 2.100 gelernantoj kaj ĉirkaŭ 130 geinstruistoj. La gazetaro estis informita pri la prelegvojaĝo, kaj aperis granda nombro da informoj kaj artikoloj en la lokaj gazetoj kaj porinstruistaj revuoj.

Post la finiĝo de la prelegvojaĝo Ivo Lapenna kaj mi – kiu ja gvidis la lernejan kampanjon de CDEL – vizitis la Ministron de Edukado, s-ron Kresten Helveg Petersen. Ni deziris esprimi nian dankon pro la subvencio, kaj ni deziris informi lin pri la rezultoj de la prelegvojaĝo kaj pri la Internacia Lingvo ĝenerale. La vizito vekis tre bonan, por ni tre oportunan, impreson ĉe la ministro, kiu faris interesitajn demandojn kaj multajn notojn. En la daŭro de la konversacio Lapenna rakontis pri demando de Interŝtata Konvencio pri laŭgrada paralela enkonduko de la lingvo en la lernejojn de pluraj landoj. En la tiama tempo oni atendis ĉiumomente ian iniciaton pri la afero fare de la pola registaro. La Ministro promesis pozitive konsideri la aferon.

Antaŭ ol forlasi Danlandon Ivo Lapenna prelegis al la membroj de ĉiuj kluboj en Kopenhago pri "La Perspektivoj de la Lerneja Kampanjo", kaj ni do utiligis la okazon ankaŭ por doni altan kaj informoriĉan enhavon al la kluba vivo.

Tiu tuta prelegaranĝo estis laŭ mia modesta opinio plena sukceso el ĉiuj vidpunktoj:

1. bona informado al la publiko,

2. disvastigo de la scio pri Esperanto en la instruista medio kaj fortigo de la lerneja kampanjo,

3. kreo de bonegaj rilatoj kun la Ministerio de Instruado, ankaŭ tre utila por la lerneja kampanjo,

4. altigo de la nivelo de la kluba vivo.

Vere oni povas diri per la vortoj de Heinrich Heine: Mein Liebchen, was willst du mehr? aŭ – en la traduko de Waringhien: [pli – kion vi volas, trezor'?]

Sed la Estraro de CDEL ne estis trezor': ĝi volis pli – aŭ pli precize: ĝi postulis malpli. Ĝi forte riproĉis al Ivo Lapenna, ke dum la konversacio kun la Ministro de Edukado li eĉ tuŝis la demandon de Interŝtata Konvenvencio. Ĝi opiniis, ke la ĝenerala sekretario de UEA kun sia plena superrigado pri la progreso de Esperanto sur diversaj kampoj, inkluzive de la agado por Esperanto en la lernejojn, havus la devon absolute ne paroli pri ĉi tiu sia scio aldone al la ceteraj utilaj informoj donitaj al la sciavida ministro! Kaj ke – ĉar li tamen faris tion – li enmiksis sin en internajn danajn aferojn, pri kiuj estas kompetenta nur la dana asocio. Aŭdante tion, mi vere ne fidis al miaj propraj oreloj. Mi ja persone ĉeestis la konversacion kun la Ministro kiel reprezentanto de la dana asocio kaj havis pri ĝi nur tre pozitivan impreson, kaj mi sentis min ege dankema pro la tre pozitiva kontribuo de Ivo Lapenna. Mi jam pli frue esprimis al Ivo Lapenna ĉi tiun dankemon nome de la Lerneja Kampanjo de CDEL.

Tiu sinteno de la Estraro de CDEL estis unu el tiuj seniluziiĝoj dum mia laboro, kiu iom post iom rezultigis mian eksiĝon el la laboro. Des pli ĉar tiu sinteno estis ripetata kaj ripetata vaste tra la dana movado dum la venonta tempo.

V. Bedaŭrinde saman sintenon oni povis sperti rilate la Universalan Kongreson de Esperanto en Kopenhago en 1962. En grava situacio por la Movado, ĉar ne estis eble trovi aliajn urbojn pretajn inviti al Universala Kongreso tiun jaron, la du lokaj kluboj – KKK kaj SEK – sendis invitleteron al la Estraro de UEA kaj starigis laborpretan lokan kongresan komitaton. La Estraro de CDEL ne povis ne aprobi la inviton kaj la konsiston de la LKK, sed ĝi postulis, ke la Estraro de UEA ŝanĝu aŭ ŝanĝigu la Kongresan Regularon rilate la distribuon de eventuala malprofito de la Kongreso. Tio estis neebla jam pro la nekontestebla fakto, ke oni ne disponis pri la tempo necesa por sufiĉe funde prepari decidon laŭ la Statuto de UEA. La LKK plene rekonis tion kaj plene akceptis la riskon certe tre realan, kiun ĝi devis porti laŭ la valida Kongresa Regularo. Farinte tion, aliflanke, ĝi prave atendis la plenan apogon de la dana asocio. Tion ĝi tute ne ricevis, kaj pro tio efektive la ekonomio de la Kongreso grave endanĝeriĝis. Ke fakte la Kongreso survivis finance kaj fariĝis bela sukceso, ne estas la merito de la landa asocio. Aliflanke, la kunlaboro de la LKK kun Ivo Lapenna funkciadis la tutan tempon sen ia problemo.

IV. Post ĉi tiuj skizaj rimarkoj mi povas konkludi, ke miaj personaj spertoj pli ol konvinke pruvas, pri kiu grandega aktivo disponis UEA dum jardekoj. En aliaj, profesiaj, komercaj, medioj gvidanto kun tiaj kapabloj krei inspirajn konceptojn kaj fari el minimumo da rimedoj maksimumon da rezultoj estas ĝenerale laŭdata kaj aldone al tio alte pagata. Bedaŭrinde eĉ tia tute racia kompreno de la tuta afero ne sufiĉe penetris en la Esperanto-movado, en kiu tute male aperadis diroj pri la kvazaŭa diktatoreco de Ivo Lapenna kaj pri lia kvazaŭa granda emo miksadi sin en la internajn aferojn de la landaj asocioj. Kiel mi montris per la ekzemploj, tio devus esti okazinta ankaŭ en Danlando kaj eĉ en mia ĉeesto kiel tiama reprezentanto de la dana landa asocio! Unu afero estas la malĝustaĵo de tiaj onidiroj. Tute alia afero estas la kunvivado kun ili dum jardekoj kaj la tre temporaba pritraktado de ili. El mia propra sperto mi povas atesti, ke estas pli ol kuraĝe daŭrigi en tiaj kondiĉoj la pluan konstruadon de la granda vivoverko kaj konstante rezigni pri la certe ofte kaj forte sentata tento forlasi la tutan aferon. Tian kuraĝon havis Ivo Lapenna, kaj tian kuraĝon li pruvis poste, kiam en 1974 li decidis daŭrigi sian laboron malgraŭ la malbela komploto, kiu pro mikspoto de nelaŭdindaj motivoj devigis lin eksiĝi el la gvida funkcio en UEA, kiun li tiel elstare plenumis.

Mi tiam jam ne plu estis membro de CDEL. Mi estis tamen profunde ŝokita, ke tiu asocio partoprenis la komploton en kunlaboro kun la asocioj de la tiama komunisma bloko en Eŭropo, kaj ke ĝi tiel fakte ludis la fifaman rolon de kunvojaĝantoj aŭ, kiel diris Lenin: utilaj idiotoj.

Mi estas danka kaj tre fiera, ĉar mi povis sekvi la laboron de Ivo Lapenna pli proksime dum jardeko kaj ankaŭ partopreni en ĝi. Kiel dana esperantisto mi samtempe sentas bedaŭron kaj honton, ĉar la dana asocio ne estis sufiĉe matura por juste rekoni la grandecon de tiu laboro kaj plene kaj lojale partopreni en ĝi. La ordinaraj kopenhagaj esperantistoj, kiuj ofte ĝuis liajn prelegojn, havis tute malan sintenon. Mi finas citante unu el ili, kiu parolu por la multaj. Temas pri la prezidanto de la laborista asocio Aage Bense, kiu tutsimple diris al li: Vi estas esperantisto numero 1.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto