Vizitu Forumon

Servo de la LKK de la 95-a UK Havano, 17-24 julio 2010

(GMT+08:00) 2010-07-14 10:30:53

Servo de la LKK de la 95-a UK Havano, 17-24 julio 2010

Vendrede la 30an de januaro 2009 okazis en la Hotelo Chateaux Miramar de Havano, je la 10.00 matene, la oficiala prezento publika de la 95-a Universala Kongreso de Esperanto okazonta de la 17-a ĝis la 24-a de julio 2010.

La kunvenon organizis kaj alvokis la Kongresa Buroo de Kubo kiel publika prezento de pluraj eventoj internaciaj okazontaj dum la jaroj 2009 kaj 2010 en la insulo.

Partoprenis reprezentantoj de diversaj fakaj institucioj enlandaj kaj la flugkompanio COPA Airlines plus reprezentantoj de enlanda kaj eksterlanda gazetaro kaj informagentejoj.

Membroj de la provizora LKK de la 95-a UK, gvidita de Julián Hernández Angulo, prezidanto de Kuba Esperanto-Asocio prezentis la oficialan logotipon de la kongreso, la filmon ESPERANTO ESTAS faritan de E@i kaj filmeton preparitan de KEA pri la 75-a UK okazinta en Kubo en la jaro 1990.

La partoprenintoj ricevis hispanlingvan dosieron preparitan de la Informa Servo de la LKK, gviditan de Maritza Gutiérrez González, kun konciza resumo pri esencaj dokumentoj de la Esperanto-movado, la Manifesto de Prago kaj Esperanto nuntempe, i.a.

Pluraj demandoj pri la kongreso kaj Esperanto estis responditaj kaj la reprezentanto de la Kongresa Buroo de Kubo esprimis sian certecon ke la esperantista kongreso okazonta en Kubo por la dua fojo ene de 20 jaroj estos denove sukcesa evento kaj ĝin taksis unika pro la grandeco, bunteco kaj diverseco.

Antaŭ fino de la jaro 2009 la LKK estos denove alvokata prezenti la kongreson, evoluon de la preparlaboroj kaj atendoj depost estonta vizito de la KKS Clay Magalhaes al Kubo kaj partopreno en la 94-a UK en Pollando ĉi-somere.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto