Vizitu Forumon

Inaŭguriĝis la 95-a UK en Havano de Kubo

(GMT+08:00) 2010-07-19 10:05:13

Je la 10-a horo de la 18-a de julio laŭ la loka tempo, solene inaŭguriĝis la 95-a UK en Havano, ĉefurbo de Kubo. Prezidanto de la UEA Probal Dasgupta prezidis la inaŭguron.

La ĉijara kongresa temo estas "Interproksimigo de kulturoj". Post la inaŭguro, IKU okazigis la inaŭguron kaj d-ro Humphrey Tonkin, direktoro de la kongresa universitato prelegis rilate al la kongresa temo sub la titolo "Shakespare en multlingva mondo", kaj la ĉeestantoj kunĝuis liajn kontribuojn al la studado de la epoko de Shakespare inkluzive de du libroj kaj abundaj artikoloj. Krom tio, en la unua tago, ankaŭ estas aliaj enhavoriĉaj aranĝoj, ekzemple Tutmonda Esperanto, Kongresa Temo, Ĝemelaj Urboj, Tejo Sin Prezentas kaj tiel plu. Cetere ni ankaŭ faris intervjuon al niaj amikoj novaj kaj malnovaj, inkluzive de kelkaj gravuloj kaj ni disaŭdigos la detalon en la posta raporto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto