Vizitu Forumon

Unua impreso pri Havano

(GMT+08:00) 2010-07-20 12:17:41
17-a de julio, posttagmeze, serena

Post 24-hora flugado kaj 9-hora atendado en la flughaveno, mi kaj Selena finfine atingis Havanon, la ĉefurbon de Kubo. Tio ja ne estas la unua vizito mia al tiu urbo. Antaŭ 7 jaroj, mi, kiu ankoraŭ estis komencanto, partoprenis en la TAKE en tiu bela urbo. La tempo senhezite pasis, sed la memoro pri la solena kongreso kaj la mirinda urbo restas freŝa en mia memoro. Staranta ĉe la dogano de la flughaveno, mi sentis, ke nenio ŝanĝiĝis kaj ĉio estas tiel freŝa kiel la rememorita. La varma kaj humida vetero tute vekis mian memoron pri Havano. Sed ĉifoje almenaŭ iu afero ŝanĝiĝos, la signifo de Havano al mi ne nur estas gastiganta loko de TAKE, sed ankaŭ la dua UK en mia vivo.

1 2 3 4 5 6 7 8 9
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto