Vizitu Forumon

Francaj esperantistoj produktis filmon de Esperanto

(GMT+08:00) 2010-07-24 18:34:02

La 22-an de julio posttagmeze niaj raportistinoj Selena kaj Mirinda, nome de ĉinaj esperantistoj, akceptis intervjuon de franca reĝisoro Johan-Dominiko Gaŭtiero pri la ĉina E-movado kaj evoluo de E-elsendo de Ĉina Radio Internacia. La reĝisoro Johan-Dominiko Gaŭtiero jam filmis unu semajnon en Bjalistoko dum la franca-germana kongreso, dum la kongreso de SAT-Amikaro, dum diskutregistrado, dum prelegoj en internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, ktp. Ĉifoje helpe de franca esperantisto Vinko Markov, la reĝisoro intervjuis sufiĉe multe da esperantistoj el la ĉifoja UK. La dokument-filmo temas pri esperantista movado kaj estos eldonata de la Eldona Fako Kooperativa de SAT venontjare.

Laŭ konigo, la flma laboro komenciĝis en oktobro de 2009 kaj devus esti preta en marto de 2011. Escepte de Esperanto, la Eldona Fako Kooperativa de SAT financos la registradon de sonbendoj en la ses laborlingvoj de UN. La reĝisoro estis dungita de la kompanio. Oni ne celas produkti memreklaman aŭ propagandan filmon, sed voki veran eĥon ĉe la publiko.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto