Vizitu Forumon

La 22-a de julio, serena

(GMT+08:00) 2010-07-24 18:36:34

La vetero de Havano estas ĉiam serena. Hodiaŭ ni, nome de ĉinaj esperantistoj, akceptis intervjuon de franca reĝisoro Johan-Dominiko Gaŭtiero pri la ĉina E-movado kaj evoluo de E-elsendo de Ĉina Radio Internacia. La reĝisoro Johan-Dominiko Gaŭtiero jam filmis unu semajnon en Bjalistoko dum la franca-germana kongreso, dum la kongreso de SAT-Amikaro, dum diskutregistrado, dum prelegoj en internacia Esperant-Muzeo en Vieno, ktp. Ĉifoje helpe de franca esperantisto Vinko Markov, la reĝisoro intervjuis sufiĉe multe da esperantistoj al la ĉifoja UK. La dokument-filmo temas pri esperantista movado kaj estos eldonata de la Eldona Fako Kooperativa de SAT venontjare.

La alia grava aranĝo hodiaŭ estas radio-aŭskultantoj. Je la 12-a horo okazis kunsido de radioaŭskultantoj organizita kune de Ĉina Radio Internacia, Klubo de Havano kaj Pola Radio. Barbara Pietrzak prezidis la kunsidon.

Mirinda faris konigon pri la historio kaj evoluo de E-elsendo kaj E-retejo de nia radio.

Krome, Maritza Gutierres, Sonia Risso Gonzales kaj Jennifer R Bishop respektive konigis evoluon de E-elsendo respektive nome de Havana Klubo, Aktiva Radio kaj Aŭstralia Radio.

En la responda tempo, Prezidanto de Rusa Esperanto-Junulara Movado Aleksander Osincev proponis utiligi novan teknikon en E-disvastigo.

Marc Bavant el Francio specife menciis, ke li eklernis la ĉinan lingvon el nia retejo antaŭ ol veni al Kubo. Li alte laŭdis la ĉinlingvan kurson liveritan de Ĉina Radio Internacia. Krome ankaŭ aliaj esperantistoj jesis novan provon fare de Ĉina Radio Internacia por la E-retejo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto