Vizitu Forumon

Malnova amiko rezultigas novajn amikojn

(GMT+08:00) 2010-07-24 18:39:08

Laŭ mi, hodiaŭ estas tago por amikoj. En la komenco estas mia intervjuo al sinjoro Amri Wandel, kiu ĵus elektiĝis kiel nova estrarano. Laŭ mia memoro, li akceptis mian intervjuon en Florenca-UK en 2006 kaj ĉifoje estas la dua fojo por mi fari intervjuon al li. Li ankoraŭ estas helpema kaj simpatia kaj respondis miajn demandojn pri IKU, AIS, diferencoj inter Kleriga Lundo kaj IKU kaj tiel plu.

La dua afero estas pri kunsido rilate al Radio-Aŭskultantoj, kiu okazas en UK en ĉiu jaro. Estas tre ĝojige por mi, ke ĉi-jare troviĝas pli da demandoj aŭ proponoj pri Esperanto-redakcio de Ĉina Radio Internacia. Laŭ mi, tio estas tre valora. Ne nur propono, sed ankaŭ kritiko ĉiam estas bonvena.

La tria afero pri amiko estas renkontiĝo kun Renato Corsetti en urbestra akcepto. En 2002, mi ĵus lernis Esperanton, li kaj Lee Chong-Yeong, tiama vic-prezidanto, vizitis nian oficejon. Tiam mi aŭdacis paroli iomete antaŭ ili kaj ili donis al mi grandan kuraĝiĝon, estas tre granda honoro por mi, ĉar unuflanke mi ankoraŭ ne regis la lingvon kaj ĉiam krokodile parolis kaj aliflanke ili estas tiel famaj gravuloj en nia esperantujo, eĉ mi, tiel juna novulo havis bonŝancon por babili kun ili kaj estis kuraĝigita de ili. Cetere en 2005, kiam mi unuafoje partoprenis en kaj raportis pri la UK en Florenco, same kiel la okazo de la ĉijara urbestra akcepto, sinjoro Lee Chong-Yeong zorgis pri mi kaj demandis kiel mi faris raporton pri UK. Ĉijare Korea E-Asocio speciale publikigas memorlibron honore al tiu influhava esperantisto kaj tio refoje atentigis al mi la renkontiĝon kun li kaj Renato Corsetti. Nun Gabriele Corsetti, filo de Renato Corsetti, studas en Pekino, Ĉinio, kaj li jam fariĝis nia malnova amiko. En la listo de kongresa libro, li estas la unua ĉina esperantisto, ni ĉiam ŝercas, ke ŝajne li estas ĉina esperantisto.

La alian aferon ĉi tie mi volas mencii, ke en junio ĉijare, franca esperantisto Aleks KADAR laŭinvite venis al Ĉinio kaj ni disaŭdigis raporton pri lia vojaĝo al Ŝanhaja Monda Ekspozicio kaj al pekinaj vidindejoj. Dank' al la raporto kaj ankaŭ al li, pli da homoj konis nian radion, kaj en kongresejo, de tempo al tempo aŭdiĝas komento pri la raporto. Ili estas amikoj de Aleks KADAR kaj nun fariĝis niaj amikoj. Do malnova amiko rezultigas novajn amikojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto