Vizitu Forumon

Xiao Henggang

(GMT+08:00) 2012-06-29 15:21:54

Mi nomiĝas Xiao Henggang. En universitato, mi jam eklernis Esperanton, kaj fortune mi partoprenis en la 89-a UK en la jaro 2004. Per tiu ĉi lingvo, mi jam amikiĝis kun multaj homoj el diversaj landoj en la tuta mondo.

En la jaro 2005, mi eklaboris en Ĉina Radio Internacia. Mi ĉefe respondecas pri la korespondado kun niaj amikoj. Ilia subteno ĉiam urĝas min kaj miajn kolegojn. Mi respondecas ankaŭ pri la redaktado de nia gazeto. Ĉi-jare, mi iros al la 97-a UK kaj raportos ĉi-jaran UK por vi ĉiuj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto