Vizitu Forumon

Tropika kaj humida naturo

(GMT+08:00) 2012-07-09 11:24:15

La totala kvanto da sunradiado, kiun Vjetnamio ricevas ĉiujare superas 100 kilokaloriojn po kvadrataj centimetroj.

La ĉiujara meza temperaturo superas 20°C en la tuta lando, krom sur la altaj montosuproj. Ĝi kreskas laǔmezure kiel oni iras al Sudo.

La sumo de la aktivaj temperaturoj (temperaturo supera je 10°C) estas ĝenerale, super 8000°, kio permesas al Vjetnamio sin kovri la tutan jaron per verdaĵo kaj al ĝia tero doni plurajn rikoltojn ĉiujare.

Vjetnamio estas la humida lando. La ĉiujara meza relativa humideco superas 80% eĉ 90% dum la pluvsezono kaj, kiam falas la kraŝino.

Tiuj termo-hidraj karakterizaĵoj modelas la vizaĝon de la vjetnama naturo.

Riveroj kun abunda flukvanto teksas densan hidrografian retaron. La Ruĝa Riverego kaj la Mekongo,---ambǔ plej grandaj vjetnamaj riveregoj,---havas respektive, kiel ĉiujaran flukvanton. Ili havas nur siajn marajn enfluejojn kaj parto de sia fluo en Vjetnamio. Pro la topografio de la teritorio, la aliaj riveroj estas mallongaj.

La grundo, formita de humidaj, ruĝas aǔ flavaj teroj, estas fekunda. Aparte, la aluviaj teroj kaj tiuj devenantaj de la putriĝo de la bazlto estas tre produktemaj.

Tre abundaj, la animala kaj vegetala regnoj kreskaj tre rapide. La arbaroj okupas 43,8% de la teritorio. Superregas densaj tropikaj arbaroj. La maldensejoj, la savanoj estas degeneraj formoj de tropikaj arbaroj. La faǔno estas abunda; oni nombras 200 specojn de mamuloj. Inter la grandaj sovaĝaj bestoj, ofte renkontiĝas elefanto, tigro, pantero, urso, gaǔro, sovaĝa bubalo, cervo. Sur la arboj, vivas simioj, gibonoj, sciuroj kaj tiel plu. La arbaroj estas loĝataj ankaǔ de ĉirkaǔ 1000 specioj de birdoj, famkonataj pro sia plumaro: pavo, fazano, pagago aǔ pro sia kanto: najtingalo, merlo, ktp...200 specioj de riverfiŝoj kaj ĉirkaǔ 800 specioj de marfiŝoj svarmas en la maroj, riveroj, lagoj, kanaloj, precipe en Nam Bo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto