Vizitu Forumon

Vjetnamaj specifaj frandaĵoj

(GMT+08:00) 2012-07-25 07:46:04

Viandzongzio

Zongzio estas piramidoforma manĝaĵo farita el glueca rizo, envolvita en bambuajn aŭ fragmitajn foliojn. Viandzongzio estas vejtnama tradicia frandaĵo. Pasee, nur en festoj vjetnamaj ordinaruloj povis ĝin manĝi. Tia zongzio konsistas tute el viando. En vilaĝoj, okaze de la Printempa Festo, ĉiuj familioj faras viandzongzion.

Por fari tian zongzion, oni antaǔ ĉio preparas pecetojn sengrase porkviandajn, kaj poste miksas inter ilin diversajn spicojn. Tiam oni metas la miksaĵon en ŝtonpistujon, kaj en la ujo faras pistadon ĝis kiam la elementoj fariĝis kaĉecaj. Nur en tiu okazo la kaĉaĵo estas envolvita en bambuajn aǔ fragmitajn foliojn en la formo de piramido. Nun oni povas enmeti la preparitan zongzion en kaldronon por kuirado.

Antaǔ ekmanĝado oni devas tranĉi la zongzion en pecojn, kaj, se vi preferas, sur ilin ŝutas fiŝsaǔcon kaj pipropulvoron, ĉar tiam la zongzio estas ankoraǔ pli bongusta.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto