Vizitu Forumon

La influo de la ĉina kulturo al Vjetnamio

(GMT+08:00) 2012-07-27 16:12:43

3. La influo de la ĉina kulturo al Vjetnamio

Vjetnamio estas simila al Ĉinio en tiuj flankoj, nome la lingvo, la kulturo, la agrikulturo kaj la marprodukto. Precipe en la historio, ĉinaj popolanoj, kiuj loĝis en la suda parto, ofte transloĝiĝis en Vjetnamion, tial la vjetnama popolo ricevis multajn manĝtradiciojn de Kantono, Yunnan, ktp. Tio havas gravan influon en disvastiĝo de la ĉina manĝkulturo al Vjetnamio.

4. La influo de la ĉina folkloro al Vjetnamio

Pro la influo de la ĉina kulturo, la tempoj kaj la kutimoj de la vjetnamaj tradiciaj festoj estas similaj al tiuj de Ĉinio.

(1) La Printempa Festo.

Same kiel en Ĉinio, en Vjetnamio la Printempa Festo estas la plej solena kaj grava festo en la jaro. La ĉefaj kutimoj estas similaj al tiuj en Ĉinio, se ĉinaj turistoj spertas la printempan feston en Vjetnamio, do ili certe opinias, ke ili estas en hejmloko. Dum la festo, estas multaj kutimoj kaj tradiciaj aktivadoj kaj oni povas percepti la ĉinan kulturon.

(2) La Aŭtunmeza Festo

La Aŭtunmeza Festo estas ankaŭ grava tradicia festo de Vjetnamio. En la vespero de la Aŭtunmeza Festo, krom manĝi lunkukon, rigardi lunon, en kamparo, gejunuloj kantas unu al alia. En la vespero de la festo, infanoj prenas diversajn lanternojn kaj ludas sub la lunlumo.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto