Vizitu Forumon

Vjetnama veterano Nguyen Xuan Thu

(GMT+08:00) 2012-08-01 18:43:50

S-ro Nguyen Xuan Thu kaj aliaj vjetnamaj esperantistoj vizitis Ĉinan Radion Internacian en 2004

Shanshan: Mi scias, ke vi esperantistiĝis en la jaro 1957, kaj ĝis nun jam pasis 55 jaroj. Ĉu mi povus diri, ke vi atestis la 55-jaran Esperanto-movadon de Vjetnamio? Kio estas la plej granda ŝanĝiĝo dum la pasintaj 55 jaroj en vjetmana Esperantujo?

Nguyen Xuan Thu: Estas vere, ke mi atestis la 55-jaran Esperanto-movadon de Vjetnamio, kvankam mi ne ĉiam aktivadis. Miaopinie, la plej granda ŝanĝiĝo dum la pasintaj 55 jaroj estas, ke Esperanto ne plu estas nur propagandilo, sed fariĝas ponto de amikeco kun la popoloj de la tuta mondo, danke al la politiko de renoviĝo, de integriĝo al la monda komunumo. Grandan helpon al tiu procezo ludis Interreto, kiu donis flugilojn al Esperanto. La dua grava ŝanĝiĝo estas la multnombra partopreno de junuloj en la movado.

Shanshan: Ĉi-jare Vjetmanio gastigas sian unuan Universalan Kongreson. Kiel vi pensas pri la "unua UK"?

Nguyen Xuan Thu: Multaj sinsekvaj generacioj de esperantistoj revis pri eventuala gastigo de UK en la lando. La klopodoj fare de ili iom post iom alportis prestiĝon al la landa movado, kaj finfine, UEA taksis nian movadon sufiĉe matura por gastigi Universalan Kongreson. Rolante kiel gastiganta lando, ni deziras esprimi nian dankemon al ĉiuj niaj esperantistaj amikoj, kiuj diversmaniere, en tempo de milito samkiel en paca tempo, subtenis nin por diskonigi nian landon, ĝian popolon kaj kulturon. Okazigo de UK en Vjetnamio estas totale subtenata de la Ŝtato, kiu konsideras ĝin kiel grava evento en popola diplomatio de la jaro 2012.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto