Vizitu Forumon

Lokaj kongresoj de Komunista Partio de Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-11-08 09:49:07
La Komunista Partio de Ĉinio establas lokajn organizojn en ĉiuj provincoj, urboj kaj gubernioj. La gvidaj institucioj de la lokaj organizoj estas la lokaj kongresoj de la Partio kaj la de ĝi elektitaj diversnivelaj komitatoj. Reprezentantoj de la partiaj lokaj kongresoj estas elektitaj de lokaj partianoj. La lokaj diversnivelaj kongresoj okazas en la kvina jaro. La lokaj diversnivelaj kongresoj kaj komitatoj de la Partio respondecas pri plenumado de instrukcioj de la superaj partiaj organizoj kaj gvidas lokan laboron.

La funkcio kaj rajto de la lokaj diversnivelaj kongresoj de la Partio estas: aŭskulti kaj ekzameni raporton de samnivelaj partiaj komitatoj; aŭskulti kaj ekzameni raporton de samnivelaj disciplino-ekzamenaj komisionoj; diskuti gravajn problemojn en la propraj regionoj kaj fari rezolucion; elekti samnivelajn partiajn komitatojn, elekti samnivelajn disciplino-ekzamenajn komisionojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto