Vizitu Forumon

Du-infana politiko akcelos ekvilibran disvolvadon de loĝantaro

(GMT+08:00) 2015-11-04 16:49:05

Proponoj por la 13a kvin-jara plano, publikigitaj marde, alvokas amplekse efektivigi du-infanan politikon. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, montris, ke la politiko celas plue liberigi naskan potencialon, mildigi la premon de loĝantara maljuniĝo, pliigi liveradon de laborfortoj kaj akceli ekvilibran disvolvadon de la loĝantaro.

Xi diris, ke maljuniĝo kaj manko de infanoj karakterizas la strukturon de la ĉina loĝantaro kaj la volo de nasko klare malfortiĝas.

Xi diris ankaŭ, ke la du-infana politiko estas la grava rimedo por akceli ekvilibran disvolvadon de la loĝantaro laŭ la strategio pri la longperioda disvolvado de la ĉina nacio. Post serioza kalkulo, koncernaj departementoj opiniis, ke estas efektivigebla la politiko.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto