Vizitu Forumon

Xi Jinping faris instrukcion por la giganta pasaĝeraviadilo C919

(GMT+08:00) 2015-11-04 16:48:50

La giganta pasaĝeraviadilo C919, nete fabrikita de Ĉinio mem, demetiĝis de la muntolinio de la Ĉina Kompanio por Komerca Aviadilo en Ŝanhajo. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris gravan instrukcion kaj esprimis varman gratulon al ĉiuj sekcioj kaj laborantoj partoprenantaj en la fabrikado. Xi esperis, ke ili ĉiuj daŭre disvolvos la spiriton dediĉi sin al la patrujo, pli bone preparos sin, por ke ĉina giganta aviadilo pli frue flugu en la blua ĉielo.

Ankaŭ la ĉina ĉefministro Li Keqiang faris instrukcion, esperante, ke ili senĉese altigos sian kapablon en la esplorado kaj fabrikado de giganta aviadilo, perfektigos industrian sistemon pri moderna aviadilo por civila uzado, kaj faros pli granan kontribuon por sia lando.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto