Vizitu Forumon

Geedzoj Jean-Pierre Ducloyer kaj Josette Ducloyer el Francio

(GMT+08:00) 2009-12-15 10:58:58

Mi intervjuis geedzojn Jean-Pierre Ducloyer kaj Josette Ducloyer

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Shanshan. De la 25-a ĝis la 27-a de septembro en Zaozhuang, urbo de Shandong-provinco, orienta Ĉinio, okazis la 3-a Internacia Zaozhuang-a Festivalo de Esperanto. Pli ol 80 personoj el Ĉinio, Francio kaj Japanio partoprenis en la festivalo. Geedzoj Jean-Pierre Ducloyer kaj Josette Ducloyer el Francio estas unu el ili. Dum la ekskursado, ni ŝerce kaj ĝoje komencis la intervjuon.

Josette Ducloyer

(la intervjuo)

 Jean-Pierre Ducloyer

Post la intervjuo, ni babilis multe. Geedzoj Jean-Pierre Ducloyer kaj Josette Ducloyer konigis al mi, ke la regiono Bretonio, kie ili loĝas, situas en nordokcidenta parto de Francio kaj vere estas pitoreska loko. Antikvaj kasteloj kaj konstruaĵoj antaŭ centoj da jaroj ankoraŭ estas bone rezervitaj. Kiam mi rigardis la fotojn, montritajn de la geedzoj, ŝajnis, ke mi vidas bildojn en fabeloj, kiuj rakontas romantikajn amrakontojn inter princo kaj princino. Kutime la lasta frazo de la fabeloj ĉiam estas "Ekde tiam, la princo kaj la princino feliĉe vivas eterne". Do, karaj amikoj, ekde nun, forgesu ĉiujn malfacilon kaj malĝojon, kaj vivu feliĉe en via propra fabelo. Karaj amikoj, nun ni finu la hodiaŭan programeron, koran dankon al la geezdoj Jean-Pierre Ducloyer kaj Josette Ducloyer pro la kunlaboroj. Mi estas Shanshan, dankon pro via aŭskulto!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto