Akrobata arto de Puyang kreis novan ekonomian kreskon

Mirinda Publikigita: 2020-08-09 19:02:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La akrobata arto de la urbo Puyang, Henan-provinco havas longan historion. Post eniro en la nova epoko la akrobata arto de la urbo ellasis novan viglecon kaj kreis novan ekonomian kreskpunkton. En kombinado kun ekstrema sporto, la akrobata arto de Puyang aktive trejnis talentulojn kaj aktive faris preparon por la Olimpikaj Ludoj de Tokio.

Puyang estas unu el originaj lokoj de akrobata arto. La vilaĝo Dongbeizhuang en la urbo estas lande konata “hejmloko de ĉina akrobata arto”, ĝuante la saman honoron kun Wuqiao de Hebei-provinco. La popola akrobata arto komenciĝis en la periodo de Tri Regnoj, prosperiĝis en la dinastio Qing kaj disvolviĝis en la moderna epoko.

Junie de 2008 la akrobata arto de Dongbeizhuang estis enlistigita en la dua aro de ŝtataj nemateriaj heredaĵoj de Ĉinio.

En 2009 la distrikto Hualong de la urbo Puyang konstruis la akrobatan kulturan parkon de Dongbeizhuang por heredi kaj evoluigi tiean akrobatan industrion. Laŭ konigo ĝis nun en la parko estis establitaj akrobata muzeo, akrobata lernejo, kultura strato de akrobata vilaĝo, teatro de folklora akrobata arto kaj aliaj karakterizaj turismaj projektoj. En 2019 la parko ricevis 1,73 milionojn da homfojoj kaj la turisma enspezo kalkuliĝis al 310 milionoj da juanoj.

En la parko la akrobata lernejo de Dongbeizhuang jam estas lulilo de eminentaj akrobatoj de la lando, ĝi trejnis pli ol 1 000 akrobatajn talentulojn kaj la lernantoj laboras en trupoj de akrobatoj en Pekino, Anhui, Zhejiang, Henan kaj aliaj lokoj.

Laŭ konigo nun la vilaĝo Dongbeizhuang havas 6 trupojn de akrobatoj kun pli ol 400 laborantoj, la jara enspezo sumiĝis al 12 milionoj da juanoj. La enspezo el akrobata prezentado kalkuliĝis al 4 milionoj da juanoj.

En la lastaj jaroj la akrobata grupo de Henan-provinco sin dediĉis al establo de la industria parko de akrobata arto, la unua parko temata pri akrobata arto, kombinante eksponadon kaj prezentadon de akrobata arto, kaj realigis kunigon de akrobata arto, turismo kaj negoco kaj plenumis transiron de tradicia arto al moderna industrio. Samtempe la grupo aĉetis usonan internacian teatron Branson kaj konstruis trejnan kaj prezentan bazlokon en Ameriko por realigi transfakan, transkampan kaj translandan kunigon de kulturaj resursoj kaj fariĝi internacia kaj grandmezura eksporta platformo kaj eksterlanda bazloko de la akrobata kulturo.

Dividu