Kontribuo de prevento kaj regado de Ĉinio al la mondo

Publikigita: 2020-07-13 16:07:45
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la unua trimestro de 2020, la viruso COVID-2019 atakis la homaron kaj kaŭzis la pneŭmonian pandemion. Lastatempe la nombro de inflektitoj per la viruso kaj influitaj landoj rapide kreskis, multaj homoj perdis sian vivon kaj multaj familianoj perdis siajn parencojn. La eksplodo de la pandemio en multaj landoj ankaŭ profunde influis la ekonimian kreskon kaj socian ordon de la mondo. Ĉinio ĉiam rigardis la viruson kiel la komunan malamikon de la homaro kaj faris penigan batalon kontraŭ la pandemio. Nun la batalo rikoltis unuajn fruktojn en la lando kaj ankaŭ donis grandan kontribuon al la tuta mondo. Tamen la pandemio ankoraŭ ne haltis en la tuta mondo kaj Ĉinio ne finis siajn klopodojn por pli bela estonteco de la homaro.

Unue la atingoj de Ĉinio donas memfidon al aliaj landoj pri prevento kaj regado de la epidemio. En la 19a de marto, ĉina urbo Wuhan unuafoje raportis nul-kreskon de la nov-kronvirusa infekto. La Monda Organizo pri Sano diris, ke tio portis esperon por la mondo. Wuhan montris al la mondo, ke ni povas venki la viruson kaj rompi infektan ĉenon. Eĉ la plej severa epidemia regiono povas turni la situacion. Ni bezonas klopodon, solidarecon, kunlaboron kaj pozitivajn kaj kuraĝajn kuracistojn, enorde funkciajn liverajn ĉenojn kaj promesojn de ĉiuj flankoj.

Due la fruktoj de prevento kaj regado de Ĉinio evitis perdon de pli multaj vivoj de la homaro, malhelpis disvastiĝon de la epidemio, kaj ŝparis tempon por prevento kaj regado de aliaj landoj. Ĉinio estas lando kun plej granda nombro da loĝantoj kaj ĉina Wuhan estas unu el la plej grandaj urboj de la lando. En la grava memento preskaŭ ĉiuj urboj kaj vilaĝoj estis provizore ŝlositaj, kio efike rompis kanalon kaj malhelpis disvastiĝon de la viruso. Nun la nombro de la totala konfirmitaj kazoj de la nov-kronvirusa malsano (COVID-19) jam reduktiĝis ĝis tre malalta nivelo en la ĉina ĉeftero kaj la porporacio de mortoj estas ankaŭ ne tiel alta.

La spertoj en la batalo kontraŭ la epidemio donis ekzemplon al influitaj landoj. En la unua momento de eksplodo de la pandemio, Ĉinio donis grandan atenton al prevento kaj regado. La ĉina registaro ĉiam metis sekurecon kaj vivon de la popolo sur la plej altan lokon. La registaro laŭtempe raportis situacion kaj tendencon de la pandemio, tuj prenis plej ampleksajn, striktajn kaj ĝisfundajn rimedojn, kaj faris popolan mobilizadon por helpi la epidemian centron Hubei. La lando efektivigis sciencajn, leĝajn kaj laŭcelajn rimedojn en la prevento kaj regado de la epidemio kaj respondis al la postuloj el la popolo per malferma, travidebla kaj respondeca maniero. La lando vokis efektivigon de rimedoj por prevento kaj regado de epidemio kune kun tiuj por normaligo de la ekonomia kaj socia ordo, kio certigis sufiĉajn provizadon de bazaj materialoj de la batalo kontraŭ epidemio interne kaj ekstere de la lando. Koncernaj departementoj laŭtempe kolektis kaj dissendis ĝustajn informojn per cifera tekniko, nuba platformo kaj artefarita intelekto, multaj fakuloj kaj medicinistoj senĉese novigis la projektojn por kuracado kaj produktis vakinojn, kio sufiĉe montris la rolon de scienc-teknikaj fortoj.

Post eksplodo de la pandemio en la tuta mondo, Ĉinio sendis medicinajn teamojn, provizis materialojn kaj dividis sciencajn datumojn al aliaj landoj. Ĝis la 26a de marto Ĉinio jam organizis plenumi 4-foje kontraŭepidemiajn helpojn al 89 landoj kaj 4 internaciaj organizoj kaj nun ellaboras plenuman projekton de la 5-a fojo. Ĉinio ĝustatempe dividis kun mondaj scienc-teknikaj rondoj sciencajn datumojn, teknikajn fruktojn kaj kontraŭrimedojn. Tiu ĉi helpado estas la urĝa humana agado en la tempo plej koncentrita kaj en la amplekso plej vasta post la fondiĝo de la nova Ĉinio. En la lastaj tagoj la mesaĝoj pri subteno el Ĉinio jam freŝigis la ekranojn. Ekzemple, en la 22a de marto la teamo de ĉinaj medicinaj laborantoj kun sperto pri batalo kontraŭ la nov-kronvirusa malsano atingis la serban ĉefurbon por helpi la batalon de la balkana ŝtato kontraŭ la viruso. En la 21a de marto proksimume ok tunoj da medicinaj helpmaterialoj, liveritaj de la ĉina registaro je urĝa peto de Grekio, atingis la atenan internacian flughavenon. Ĉinio donas realan helpon al la tuta mondo kaj ankaŭ rikoltis aplaŭdon de la homaro.

La jaro 2020 estas la lasta jaro de la 13a Kvinjara Plano kaj redukto de malriĉeco de Ĉinio. Malgraŭ la ekonomio de la tuta mondo suferas seriozan krizon, Ĉinio aktive antaŭenigas normaliĝon de ekonomia disvolvado kaj socia ordo samtempe defendas fruktojn de prevento kaj regado de la pandemio. Sekve de malaltiĝo de risko la entreprenoj en Ĉinio jam efektivigis rekomencon de produktado kaj plejparto de la laborantoj en preskaŭ ĉiuj kampoj jam revenis al la oficoj. Estas kreinde, ke en nelonga estonteco Ĉinio nepre pli bone ludu sian rolon en stabiligo kaj prosperigo de la tuta mondo.

Nun ĉiuj landoj kaj popoloj devas solidariĝi por defendi la komunan hejmon de la homaro. Kiel membro de la familio, Ĉinio klopodos plu por venki la pandemion kaj kune kun ĉiuj membroj konstruos la komunan estontecon.

Dividu