Plibonigo de interreta medio portas fortan puŝon al disvolviĝo de cifereca ekonomio de Ĉinio

Publikigita: 2020-07-13 16:38:55
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Nun la cifereca industrio jam fariĝis grava motoro por antaŭenigi ekonomian kreskon, kaj senĉese aperis novaj formoj kaj modeloj en tiu kampo. En la batalo kontraŭ la pandemio kaŭzita de la nova kronviruso en la komenco de 2020, la cifereca ekonomio ludas gravan rolon kaj prezentas grandan potencialon en protekto de konsumado kaj dungado, kaj rekomenco de produktado kaj laboro.

Laŭ raporto pri interreta disvolviĝo de Ĉinio, la nombro de uzantoj de interreto atingis 904 milionojn en marto de 2020 kaj okupas 64,5 procentojn de la loĝantaro de la lando, kaj la nombro de uzantoj de interreta pago en Ĉinio atingis 768 milionojn en marto de ĉi tiu jaro, kreskante je 168 milionoj de la fino de 2018. La uzantoj formis merkaton de emerĝanta konsumado kaj fariĝis forta bazo de cifereca ekonomio.

En 2019 Ĉinio finis konstruadon de la plej granda optika kaj poŝtelefona reto de la tuta mondo, kaj la nombro de la uzantoj de fiksita interreto superis 450 milionojn. Samtempe rapide progresas la novtipa infrastrukturo pri altnivela tekniko, studo kaj novigo, kaj intelekta urbo, kio plu antaŭenigas industrian uzadon de novaj teknikoj kaj alportas novajn formojn de industrio, kiuj forte puŝas altkvalitan disvolviĝon de ekonomio kaj altigon de industria strukturo en multaj regionoj.

Nun en Ĉinio, surreta aĉeto jam fariĝas la plej facila konsumado por homoj. La nombro de surretaj aĉetantoj jam atingis 710 milionojn ĝis marto de 2020, kaj la sumo de surretaj negocoj en 2019 kalkuliĝis al 10 630 miliardoj da juanoj, kiu kreskis je 16.5% ol tiu en la sama periodo de la antaŭa jaro. La cifereca komerco alportas novan spacon por plua disvolviĝo de eksterlanda komerco. En 2019 la sumo de importitaj kaj eksportitaj varoj en la dogana platformo pri translima elektronika komerco atingis 186 21 miliardojn da juanoj. La entreprenoj senĉese altigas ciferecan nivelon de provizora ĉeno por adaptiĝi al transformo de industrio per novigo de komerca modelo kaj uzado de ciferecaj teknikoj.

La surretaj aplikaĵoj, inkluzive de Wechat, mallongaj videoj kaj rektelsendo, faciligis uzadon de ĉiuj homoj kaj mallongigis distancon de la subjekto kaj la objekto. Tio alportas novajn ŝanĉojn al publikaj servoj kaj socia administrado. Surreta aĉtado kaj publika intereso ludas pli kaj pli gravan rolon en batalo kontraŭ malriĉeco kaj efektivigo de pliigo de enspezoj de vilaĝanoj. La surreta administrado liveras pli kaj pli multajn servojn, kio faciligis vivon de la popolo. La nombro de uzantoj de surreta administrado atingis 694 milionojn, kiu pliiĝis je 76,3% ol tiu en la fino de 2018.

En la komenco de 2020, la nombro de uzantoj de plejpartaj aplikaĵoj efektivigis grandskalan kreskon, precipe la nombroj de uzantoj pri surreta edukado, admistrado, pago, video, aĉetado, komunikado, muziko rapide pliiĝis je 10% ol tiu en la fino de 2018. Inter ili la nombro de uzantoj de surreta edukado eksplode kreskis. Kaŭze de prokrasto de malfermo de lernejoj de la tuta mondo, la lernantoj en diversaj gradoj ĝenerale sin turnis al la surretaj kursoj. En tiu periodo, la surreta vendado fariĝis grava motoro de konsumado. La sumo de realaj varoj per surreta vendado kreskis je 3% ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro kaj okupas 21,5% de la totalo de konsumaĵoj de la tuta lando. Ene de la epidemio, la ŝtata kaj regionaj servoj pri surreta administrado donis pli multajn aplikaĵojn, efektivigis pli da surretaj servoj, helpis al preciza prevento kaj regado de la epidemio, kio alportas bonan efikon kaj fariĝas nova kanalo por novigo de registara administrado kaj bonigo de registara servo.

Pro la epidemia situacio en Ĉinio, la cifereca ekonomio efektivigas rimarkindan kreskon kaj fariĝas ŝlosila strategio en multaj regionoj kaj diversaj kampoj de Ĉinio. Laŭ donitaĵo de la Statistika Buroo de la provinco Zhejiang, en la unua trimestro la industrio pri transporto de informo, softvaro kaj informteknika servo kreskis je 9,7% kompare kun tiu en la pasinta jaro. Nuba ekonomio, hejma ekonomio, surreta laboro, sana kodo fariĝis la ŝlosilaj vortoj dum batalo kontraŭ la epidemio, kaj ili ludas ĉenan rolon en efika helpado al normaliĝo de la serva industrio.

La cifereca ekonomio, inkluzive de artefarita inteligenteco, telekuracado kaj telelaboro, 5G, kaj industria interreto, rapide disvolviĝis en Ĉinio dum la pandemio, kio alportos grandan ŝanĉon por altnivela industrio kaj informa servo de la tuta mondo. Multaj eksterlandaj entreprenoj jam partoprenis en la konkurso de la potenciala ekonomio. Laŭ donitaĵo de la ĉina Ministerio pri Financo, en la unua trimestro, la uzado de eksterlandaj kapitaloj en altnivela servo kreskis je 15.5%, inter ili, la servoj pri informo, elektronika komerco, sperta tekniko kreskis respektive je 28.5%, 62.4% kaj 95%.

Dividu