Ĉinio nepre plenumos sian celon por mildigi malriĉecon

Publikigita: 2020-07-13 16:41:55
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Nuligo de malriĉeco estas idealo de la homaro ekde antikveco kaj ankaŭ deziro de ĉiuj popoloj por akiri feliĉon. La malriĉeco venas el malsamaj kaŭzoj, inkluzive de geografio, militoj, disvolviĝo, edukado, klopodoj kaj aliaj. Do efektivigi precizan malriĉec-mildigon frontas multajn malfacilojn por la tuta mondo. La jarmila disvolva celo de UN donis proponojn por efektivigi mildigon de malriĉeco, inkluzive de malaltigo de proporacio de malriĉuloj, certigo de dungado, redukto de proporacio de malsataj homoj kaj aliaj.

Ĉinio estas lando kun plej granda loĝantaro kaj malmultaj plugeblaj teroj. La malriĉeco ĉiam sekvas de tiaj realoj en ĝia historo, precipe en la moderna historio, kiam la lando suferis militojn, katastrofojn kaj tiel plu. Tamen la lando kaj ĝia popolo ĉiam serĉas respondon por nuligi malriĉecon, precipe depost la komenco de la reformo kaj malfermo antaŭ pli ol 40 jaroj. La politiko ne nur certigis disvolviĝon de la lando, sed ankaŭ malfermis la plej grandan procezon de la homaro por nuligi malriĉecon. Pli ol 740 milionoj da loĝantoj estis liberigitaj el malriĉeco ĝis 2019, kiu okupas pli ol 70% de la sumo de malriĉec-mildiga kvanto de la tuta mondo en tiu periodo. La Monda Banko diris, ke tio estas la plej rapida kaj grandskala malriĉ-redukto de la homaro en ĝia historio.

La Azia Raporto pri Redukto de Malriĉeco 2019 montris, ke de post kiam la ĉina registaro komencis la decidan kampanjon por redukto de malriĉeco en 2013, evidente malpliiĝis kamparanoj en absoluta malriĉeco. La nombro de kamparaj malriĉuloj reduktiĝis de 165,67 milionoj en 2010 ĝis 16,6 milionoj en 2018. Ĝi montris, ke la atingo de Ĉinio en redukto de malriĉeco estas universale agnoskita.

En la fino de aprilo, ĉina prezidanto Xi Jinping diris en simpozio pri mildigo de malriĉeco, ke de post la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ en 2012, la Centra Komitato de la KPĈ gvidis la batalon kontraŭ malriĉeco en plena vigleco kaj akiris la plej bonajn rezultojn en la ĉina historio de malriĉec-mildigo. La klopodoj por elimino de malriĉeco atingis senprecedencajn nivelojn laŭ la intenseco, skalo kaj efiko, verkante novan ĉapitron en la homa historio de la batalo kontraŭ malriĉeco.

En 2016, elimini malriĉecon estis ambicia celo starigita de la lando en ĝia 13a kvinjara plano. Tio ŝajnas, ke Ĉinio jam estas proksima al la celo. Laŭ la plano, efektivigi precizan malriĉec-mildigon estas gravega por konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj. La donitaĵoj montras, ke la nombro de malriĉuloj en Ĉinio reduktiĝis de dekoj da milionoj al kelkaj milionoj en malpli ol kvin jaroj.

De 2013 ĝis 2019, Ĉinio liberigis pli ol 93 milionojn da kamparanoj el malriĉeco per rimedoj kiel pariĝa helpado, akcelo de industrioj kiel prilaborado de produktoj kaj turismo, kaj translokado de tiuj en aridaj kaj foraj montaraj regionoj al pli loĝeblaj lokoj. Ĝis la fino de la pasinta jaro, restis pli ol 5,5 milionoj da homoj vivantaj sub la linio de malriĉeco tra la lando.

Kiel la unua politika deklaro publikigita ĉiujare de la centraj aŭtoritatoj de Ĉinio, la "Centra dokumento n-ro.1" estas rigardata kiel indikilo de politikaj prioritatoj. Ĉi-jare ĝi urĝas klopodojn por du ĉefaj taskoj: gajni la batalon kontraŭ malriĉeco kaj plifortigi malfortajn ĉenojn rilatajn al agrikulturo, kamparaj regionoj kaj terkulturistoj, ĉar la lando strebas por fini la konstruadon de modere prospera socio en ĉiuj flankoj ĉi-jare.

Dum la batalo kontraŭ malriĉeco, la lando kaj ĝia popolo prenis aktivajn politikojn kaj serĉis multajn rimedojn por subteni al la malriĉaj regionoj kaj malriĉuloj.

Ĉinio sufiĉe ludis sian politikan avantaĝon kaj prenis seriojn da helpado al la malriĉaj regionoj kaj malriĉuloj. Komence de la jaro 2015 la centraj entreprenoj asignis kaj enkondukis entute 20,6 miliardojn da juanoj por subteni precizan malriĉe-mildigon. La agado forte akcelis la liberiĝon de regionoj kaj popolamasoj el malriĉeco. Ĝis nun, 219 el la 246 gubernioj subtenataj de la centraj entreprenoj jam sukcese liberiĝis el malriĉeco. Donitaĵoj el la Ŝtata Poŝta Buroo montris ĵaŭde, ke la ekspresaj firmaoj nutris 905 projektojn desegnitajn por akceli vendojn de lokaj agrikulturaj produktoj kaj specialaĵoj, kaj la kvanto de 23 el ili kalkuliĝas al pli ol 10 milionoj da liveraĵoj ĉiujare. Ĉefaj ekspresaj firmaoj kreis pli ol 268 000 laborpostenojn por malriĉaj regionoj kaj helpis vendi lokajn produktojn kun la valoro je ĉirkaŭ 367 milionoj da juanoj.

La batalo kontraŭ malriĉeco de malavantaĝaj grupoj ĉiam estas grava kaj malfacila, kiu bezonas sufiĉan subtenon de la registaro. La Ministerio pri Civilaj Aferoj diris marte, ke Ĉinio ellaboris serion da rimedoj por plifortigi socian subtenon al homoj plej bezonantaj helpon kaj batali kontraŭ malriĉeco kaj subteni malavantaĝajn grupojn, inkluzive de maljunuloj, handikapuloj kaj neplenaĝuloj, kiuj estas nekapablaj pri laboro kaj havas neniun fonton de enspezo kaj neniun alian por konfido al subteno.

Modernigo de vilaĝaj industrioj estas pragmata rimedo por ĉiuflanke doni respondon al malriĉaj vilaĝoj. La distrikto Yunzhou, parto de la ekstreme malriĉa regiono en la montoj Yanshan kaj Taihang, havas historion de kulturado de taglilioj dum pli ol 600 jaroj. Ĝi estas ankaŭ la kolonindustrio en la distrikto, sed ne ekzistis grandskala plantejo antaŭ 2010. Dum la pasintaj 10 jaroj, la distrikto dekobligis la areon uzatan por kulturado de taglilioj ĝis ĉirkaŭ 10 000 hektaroj. Por liberiĝi de malriĉeco, malriĉaj gubernioj en la provinco disvolvis plantadon de pomoj, terpomoj kaj taglilioj en industriojn por garantii stabilajn laborojn kaj enspezojn de vilaĝanoj.

Ĉi-jare la kronvirusa epidemio atakis la tutan mondon. Tio ankaŭ influis la ekonomian disvolviĝon de Ĉinio kaj normalan vivon de la popolo, kaj ankaŭ alportis defion al la laboro de mildigo de malriĉeco kaj konstruado de modere prospera socio. Tamen la firma decido ne ŝanĝiĝis. Ĉinio konsideras kamparajn malriĉajn regionojn kiel la plej grandajn defiojn por plenumi la taskon konstrui modere prosperan socion en 2020. Dum inspektvojaĝo en la ĉina nordokcidenta provinco Shaanxi, ĉina prezidanto Xi Jinping urĝis klopodojn venki la negativan influon de la kronvirusa epidemio por certigi, ke la lando atingu siajn celojn en mildigo de malriĉeco kaj konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj.

Dividu