Ĉina ekonomio ne perdos sian brilon pro foresto de kreska celo

Publikigita: 2020-07-13 16:47:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la registara laborraporto 2020 ne estas menciita konkreta celo por la tutjara ekonomia kresko. Tio estas la unua fojo por la registaro tiel fari depost 1990. Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris, ke Ĉinio klopodos atingi la disvolvajn celojn, gajni la batalon kontraŭ malriĉeco kaj finkonstrui modere prosperan socion en ĉiuj aspektoj ĉi-jare, kvankam ĝi ne fiksas konkretan celon de ekonomia kresko por 2020. Zhang Lianqi, konstanta membro de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco kaj ankaŭ vicprezidanto de la Ĉina Imposta Insitituto, opinias, ke sen difinita celo ne estas malstreĉita pri la ekonomia kresko, sed decidita laŭ la kompleta kaj serioza situacio. Ĉinio esploros la plibonan kaj cirkulan vojon de stabila kresko de la merkato per protekto al dungado, popola vivo kaj konsumado samtempe kun certigo de fundamento de la ekonomio. Do la kreska celo jam estis entenita en aliaj flankoj de la raporto. Ĝia foresto ne signifas mallumiĝon de la ĉina ekonomio kaj ne damaĝos ĝian tendencon.

Unue, Ĉinio la unua akiris pozitivajn fruktojn en batalo kontraŭ epidemio. La nuna situacio estas, ke la produktado kaj kunlaboro jam renormaliĝas kiel antaŭe, postulado montras bonan tendencon, dungado kaj prezo estas ĝenerale stabila, kaj la ekonomio marŝas al la normala stato. Laŭ la Nacia Statistika Buroo, en aprilo la superskala industria aldonita valoro kreskis je 3,9% kompare kun tiu en la sama periodo de la pasinta jaro kaj sin turnis al pozitiva kresko de la lasta monato, kio grande superis anticipon de la merkato. La totala vendado de konsumvaroj reduktiĝis je 7,5%, kiu mallarĝiĝis 8,3 procentpunktojn ol la antaŭa monato. La eksportado kreskis je 3,9% kompare kun tiu en la pasinta jaro, kiu ankaŭ multe superis la anticipon. Liu Aihua, proparolanto de la Nacia Statistika Buroo, diris, ke la kontinua boniĝo en marto kaj aprilo montris flekseblecon de la ekonomia kresko, pliigis konfidon al plua renormaliĝo de produktado kaj laboro. La 16an de majo brita ĵurnalo The Times diris, ke la produktado de Ĉinio en la lasta monato efektivigis la unuan revigliĝon de tiu ĉi jaro. Tiu signalo montris, ke la dua ekonomio de la tuta mondo iras al la milda prosiperiĝo el la tutmonda epidemio.

Sekve, la baza tendenco de la ĉina ekonomio ne grande ŝanĝiĝis. Ĉinio havas integran sistemon de industria kaj proviza ĉenoj kaj estas unu el la landoj kun plej ampleksaj industrispecoj. Ĉinio okupas la unuan lokon en produktado kaj eksportado de 220 specoj da produktoj inter la tuta pli ol 400 specoj de la tuta mondo. Ĉinio posedas la merkaton kun pli ol 400 milionoj da mezenspezaj homoj, precipe en la kampoj de novtipa, altnivela, vara kaj serva konsumado la lando gvidas la restajn landojn. Laŭ prognozo, en tiu ĉi jaro la totala vendado de konsumvaroj kalkuliĝos al 4 500 miliardoj da juanoj, kaj tio portos la landon al la unua merkato de la tuta mondo. La lando havas vastan postulon de la serva industrio. Ĝi havas la plej rapidan kreskon de turismo kaj la plej grandan postulon de intelekta proprietaĵo kaj teknika patento. Rapidiĝas la ĉina industrigo, urbanizo kaj novigo de bazaj instalaĵoj, kio pliigos laborojn kaj disvolviĝon. Arturo Varvelli, esploristo de la Eŭropa Konsilio pri Eksteraj Aferoj, diris, ke fakte la disvolva modelo de la ĉina ekonomio en la lastaj jaroj jam turnis al kresko de bonkvalito kaj altprofito. La lando jam estas en la antaŭa vico de la mondo en 5G, artefarita intelekto, intereto de aĵoj kaj aliaj teknikaj novigoj. Kaj en la lando estas forta merkata postulo, malferma komerca medio kaj elitaj intelektuloj. Laŭ donitaĵo, la kresko de importado kaj eksportado de transborda elektronika komerco jam superis tiun de normala komerco kaj fabrikado. Tio montris, ke Ĉinio jam fariĝis la ĉefa transborda elektronika merkato de la tuta mondo.

Ankaŭ estas tre grava, ke Ĉinio neniam intencas ŝanĝi la decidon pri pordmalfermo. Nun Ĉinio konsistigis pli ol 30% da kontribuo al la monda ekonomio kaj rekte influas disvolviĝon de la aliaj regionoj. Jorg Wuttke, prezidanto de la Komerca Ĉambro de la Eŭropa Unio al Ĉinio, diris en intervjuo de germana televido ARD Fernsehen, ke la produktado de Ĉinio okupas 15-18% de la malneta tutmonda produktkvanto. La renormaligo de la ĉina ekonomio ludos gravan rolon por aliaj regionoj, precipe Germanio. Ĉinio ĉiam persistos en komuna disvolviĝo kun la mondo kaj batalo kontraŭ epidemio. Ekde la 21a de marto ĝis la 15a de majo Ĉinio jam sendis kontraŭepidemiajn provizaĵojn de 1 070 miloj kun pezo de 5 704 tunoj. La Ĉina Fervoja Linio al Eŭropo ne nur helpas transbordan transporton de varoj kaj renormaliĝon de produktado kaj laboro, sed ankaŭ reduktis negativan influon al kunlaboro pri industria kaj proviza ĉenoj inter Ĉinio kaj Eŭropo. Krome, la ĉina registaro senĉese profundigis sian reformadon, eldonis konvenajn politikojn, bonigi komercan medion, kio ludis pozitivan rolon por fortigi la ekonomion.

Nun multaj eksterlandaj entreprenoj kaj kapitaloj jam trovis la novan ŝanĉon de la ĉina ekonomio kaj komencis teriĝi sur la lando. La donitaĵo montris, ke en la unua trimestro la municipo Ŝanhajo jam ricevis eksteran kapitalon de 4 669 milionoj da usonaj dolaroj, kreskante je 4,5% kompare kun tiu en la lasta jaro. Ĝis la fino de marto, pli ol 730 stabejoj kaj esplorcentroj de transmaraj entreprenoj sukcese surteriĝis en la urbo.

Dividu