Ĉinio fortigas preventon kaj savadon kontraŭ sezona inundo

Publikigita: 2020-07-16 15:16:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ofte inundoj ataktas la riverojn de Ĉinio en julio kaj aŭgusto pro peza pluvo, kaj Ĉinio eniris en krizan periodon de regado de inundoj. La akvo en riveroj kiel Jangzio, la rivero Huaihe, kaj ankaŭ lagoj kiel la lago Dongting, la lago Poyang kaj la lago Taihu superis avertajn nivelojn, kaj en regionoj inkluzive de Chongqing, Jiangxi, Anhui, Hubei, Hunan, Jiangsu kaj Zhejiang okazis severaj inundoj, kaŭzante mortojn kaj vundiĝojn de homoj kaj perdojn de posedaĵoj, kaj ke la situacio de prevento de inundoj restas severa. Fronte al la granda inundo kaj samtempe la serioza pandemio, la ĉina registaro kaj la ĉina popolo prenas pozitivajn rimedojn por kontraŭbatali la duoblajn defiojn.

La 12an de julio, ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis la plej grandajn klopodojn por kuraĝi al defioj kaj iri al la unua frontlinio de prevento de inundoj kaj savado kaj krizhelpo por certigi sekurecon de la vivoj kaj posedaĵoj de la popolo. Li alvokis, ke partiaj komitatoj kaj registaroj de ĉiuj niveloj prenu sur sin la respondecon kaj iru al la frontlinio por gvidi laboron pri regado de inundoj. Aŭtoritatoj devas alpreni pli efikajn inund-regajn rimedojn kaj fari solidan laboron en monitorado kaj frua averto, kontrolo de sekurecaj riskoj ĉe digoj kaj akvorezervujoj, krizokaza respondo, kaj loĝigo de la influitaj homoj. Xi akcentis, ke la aŭtoritatoj pri regado de inundoj, krizokazaj respondoj kaj akvaj resursoj devas fortigi kunordigon kaj distribui personojn kaj provizaĵojn por savado en pli scienca maniero. Trupoj de la Popola Liberiga Armeo kaj armitaj policaj trupoj postenigitaj en regionoj trafitaj de inundoj devas aktive partopreni en savado kaj helpo. Li aldonis, ke dum efikaj klopodoj por regado de inundoj kaj mildigo de katastrofo, lokaj aŭtoritatoj samtempe devas zorge plani rekonstruon por rekomenci produktadon kaj helpi al homoj reveni al normala vivo kiel eble plej rapide.

En la sama tago, la nacia observatorio de la lando eligis oranĝan averton pri pluvoj, la duan plej severan en la kvar-nivela averta sistemo de la lando. En la gazatara konferenco en sekva tago, Ye Jianchun, vicministro pri akvaj rimedoj, diris, ke ekde junio proksimume 433 riveroj tra la lando vidis inundojn super avertaj niveloj fine de junio, inter ili 109 super garantiaj niveloj kaj 33 super historia nivelo.

Ĉi-jare inundo I aperis respektive en Jangzio, la supra parto de la Flava Rivero, la okcidenta rivero kaj la norda rivero de la baseno de la Perla Rivero, kaj la lago Taihu.

Nun la situacio en Jangzio, lago Taihu ankoraŭ restas severa, kaj en la sekvaj tagoj la pluvzono iros al la nordo. En la riveroj de la norda parto de la lando probable okazos regionaj inundoj.

La 2an de julio, Ĉinio starigis krizokazan respondon de nivelo IV por inund-rego kaj altigis ĝin al nivelo III en malpli ol semajno. Fakuloj asertis, ke la laboro de inunda regado estas grava tasko sub la situacio de duoblaj defioj de inundoj kaj COVID-19. Tio estas granda provo de Ĉinio pri katastrofa helpo kaj kriza administrado.

La ĉi-jara inunda sezono venas samtempe kun tio, ke Ĉinio klopodas por renormaligi komercajn aktivadojn post gravaj strategiaj atingoj en batalo kontraŭ COVID-19, diris Zhang Jiatuan, oficialulo kun la Ministerio pri Kriza Administrado, alvokante plurflankajn rimedojn por venki la duoblajn defiojn.

Ĉinio promesis ĉiajn klopodojn por inund-regaj laboroj, inkluzive de plibonigo de monitorado kaj fruaj avertoj, pliigo de materialaj kaj financaj subtenoj, kaj ankaŭ antaŭenpuŝo al konstruado de koncernaj projektoj. La lando rajtigis inundajn monitorajn platformojn per novaj teknologioj plibonigi precizecon kaj certigi, ke la publiko estu avertita kiel eble plej frue, diris Liu Zhiyu, oficialulo de la Ministerio pri Akvaj Rimedoj.

Ĉiufoje, kiam la avertoj pri inundo estis elsenditaj, la lando ne ŝparis neniujn klopodojn por trakti gravajn problemojn per kolektado de saĝeco kaj kapablo de ĉiuj departmentoj.

La 8an de julio Ĉinio asignis entute 615 milionojn da juanoj (ĉirkaŭ 87,93 milionoj da usonaj dolaroj) por savado de katastrofoj en regionoj trafitaj de inundoj, laŭ la Ministerio pri Kriza Administrado. Samtempe, la Ŝtata Ĉefstabejo pri Inund-regado kaj Sekec-helpado asignis centrajn katastrofhelpajn provizojn kaj establis specialajn labor-teamojn por doni gvidadon al lokaj registaroj.

Multaj provincoj plibonigis siajn kriz-respondajn rimedojn antaŭ inundo kaj faris aranĝojn por certigi sekurecon de homoj, helpi la trafitojn reveni sur siajn piedojn kaj konservi normalan socian kaj ekonomian agadon en katastrofoj.

La 7an de julio la provinco Zhejiang en orienta Ĉinio levis sian inundan kriz-respondon al la plej alta nivelo laŭ la rivero Qiantang, kaj unu tagon poste, la akvokonservejo Xin'anjiang, la plej granda projekto pri inundo en orienta Ĉinio, malfermis ĉiujn naŭ kluzpordojn por liberigi fluojn de akvo. Estis la unua fojo, ke la akvokonservejo malfermis ĉiujn kluzpordojn por elfluigi akvon ekde 1959, kiam ĝia konstruado finiĝis.

En la provinco Anhui, lokaj aŭtoritatoj levis sian kriz-respondon pri regado de inundo de nivelo III ĝis nivelo II en la 7a de julio, ĉar la akvoj de granda nombro da riveroj superis avertajn nivelojn. La provinco starigis 88 provizorajn translokejojn por 3 200 loĝantoj kaj liveris al ili provizaĵojn.

Zhang diris, ke la totala influo de inundoj en ĉi tiu jaro estas multe malpli ol tiu en la sama periodo dum la pasintaj kvin jaroj. La nombro de mortintoj kaj perdantoj reduktas je 50 procentoj kaj la nombro de falintaj domoj kaj rektaj ekonomiaj perdoj malpliiĝas je respektive 82 procentoj kaj 47 procentoj.

De fokuso de savado al kunordigo de klopodoj por regado de inundoj kaj batalo kontraŭ malsanoj de la epidemio, Ĉinio senĉese novigas siajn konceptojn pri kriza administrado, diris Zhu Xiaoyu, esploristo de la Akademio pri Fiskaj Sciencoj sub la Ministerio pri Financo.

Dividu