Ĉinio ankoraŭ estas grava celloko de fremda rekta investo

Henggang Publikigita: 2020-07-30 16:43:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Nun la nova kronvirusa pandemio donis grandan negativan influon al la tutmonda investado. La Konferenco pri Komerco kaj Disvolviĝo de Unuiĝintaj Nacioj prognozis, ke en tiu ĉi jaro la skalo de la transborda rekta investo eble reduktiĝis je 40%. Sed oni devas atenti pri tio, ke la atako de la pandemio al la tutmonda transborda rekta investo daŭros nur mallongtempe, kio ne ŝanĝis relativajn avantaĝojn de ĉina altirado al altkvalita fremda kapitalo. En la dua trimestro de tiu ĉi jaro, la fremda rekta investo al Ĉinio kreskis je 8,4% kompare kun tiu en la pasinta jaro, kiu estas rimarkinda reveno de kresko el la subita redukto je 10,8% en la unua trimestro. Tio markis, ke Ĉinio ankoraŭ estas unu el la ĉefaj cellokoj de fremda rekta investado.

Ye Fujing, direktoro kaj esploristo de la Insitituto pri Eksterlandaj Ekonomioj, analizis kvin avantaĝojn de Ĉinio por altiri fremdajn kapitalojn, inkluzive de merkata kapacito, homaj resursoj, industriaj ĉenoj, komerca medio kaj vastigo de malfermo.

Sekve de la progreso de la kvara industria revolucio kaj vasta uzado de la novgeneracia scienc-tekniko pri artefarita intelekto, la kosto de laborfortoj ne plu estos tiel grava en distribuado de tutmondaj valoro-ĉenoj, kaj la kapablo pri kontentigo de postuloj de merkatoj estos ŝlosila por translandaj kompanioj.

Tial la supera merkata skalo fariĝis la atuto de Ĉinio por plu altkvalite altiri fremdajn kapitalojn. Ĉinio havas loĝantaron de pli ol 1 400 milionoj kaj meznivel-enspezan grupon de pli ol 400 milionoj, kiuj montris grandan postulon. En 2019 la totala detala vendado de konsumaĵoj atingis ĉirkaŭ 41 165 miliardojn da juanoj, kiu okupis la duan lokon de la tuta mondo. Nun la distancoj inter urboj kaj vilaĝoj, inter diversaj regionoj ankoraŭ estas grandaj, kaj la aspiro por disvolviĝo en vilaĝoj kaj centra-okcidentaj regionoj estas forta. En 2018 la nombro de kamparaj laborantoj en la tuta lando atingis 290 milionojn kun la pokapa jara enspezo de 44,7 miloj da juanoj. Dum ilia turno al urbanoj, la potenciala konsumado estos eligita. Krome la pokapa malneta enlanda produkto kaj urbaniza proporcio de Ĉinio estas malalta ol la evoluintaj ekonomioj, kaj pokapa rezervo de bazaj instalaĵoj estas nur ĉirkaŭ 20% ĝis 30% de tiu en la evoluintaj ekonomioj. Sekve de malgrandiĝo de la distancoj kun la evoluintaj landoj, Ĉinio nepre efike ellasos potencialon de disvolviĝo.

En la pasintaj jaroj Ĉinio fariĝis fabriko de la tuta mondo, kiu dependis de la malalta kosto de laborfortoj. Sed poste, Ĉinio donis grandan gravecon al altigo de edukideco de laborfortoj. Nun ĉirkaŭ 180 milionoj da homoj ricevis superan edukadon, kaj ankaŭ ekzistas grandkvanto da lertaj tekniklaboristoj. La donitaĵo pri tutmonda konkurenco 2019 de la Monda Ekonomia Forumo montris, ke la indico pri profesia lerteco de homaj resursoj de Ĉinio okupas la 37an lokon en listoj de 141 landoj, kiu fariĝis grava subteno al la ekonomia konkurenco. La granda ŝanĝiĝo pri laborfortoj utiligas al altiro de fremdaj kapitaloj en esplorado, desegnado, financado, medicino, ekukado kaj aliaj bonkvalitaj servoj, kaj donas firman bazon al la vojo al oficejo kaj stabejo de la mondo. Ĉinio havas integran sistemon de industria kaj proviza ĉenoj, kio estas konfirmita de Unuiĝintaj Nacioj. Ĉinio okupas la unuan lokon en produktado kaj eksportado de 220 specoj da produktoj inter la tuta pli ol 400 specoj de la tuta mondo. En la lando formiĝis industriaj grupoj, inkluzive de elektronikaj informoj, veturiloj, motorcikloj kaj aliaj produktaj ĉenoj, kio efike helpos al transbordaj entreprenoj novigi ilian produktan reton, altigi efikecon, kaj gajni pli da interesoj.

Ĉinio ĉiam donis sian gravecon al la boniĝo de komerca medio. En 2018 kaj 2019, la ĉinaj vico en raportoj pri komerca medio de la Monda Banko kontinue saltis 32 kaj 15 gradojn respektive kaj atingis la 31an lokon en la tuta mondo, kaj Ĉinio jam eniris la antaŭajn dek vicojn en la gravaj indicoj inkluzive de procezo pri permeso al fondiĝo de entrepreno. Krome, diversnivelaj registaroj faris multajn politikajn subtenojn al boniĝo de vivteno de laboristoj, helpado al entreprenoj por dungado, antaŭenigo de teknika novigado kaj aliaj, kiuj reduktis negocan koston de transbordaj entreprenoj kaj liveris grandan forton por plu labori en Ĉinio.

Ĉinio senĉese vastigas sian malfermitajn pordojn. Ekde 2012, Ĉinio sesfoje malstreĉis limigon pri aliro de fremdaj kapitaloj. Post la plej nova reguligo, nun restas nur 33 artikoloj en la negativa listo en la tutmonda versio kaj 30 en la versio de la liberkomerca prov-regiono. Nun la aliro en ĝenerala fabrikado jam estis tute nuligita kaj la malfermo en financado, loĝistiko, profesia servado kaj aliaj estis grandskale altigita. La distanco kun tiu en evoluintaj landoj jam mallongiĝis. Rimarkinde, ke la validigita leĝo pri eksterlanda investo en la 1a de januaro kaj plenumita regularo donis ampleksan, sisteman kaj detalan eksplikon pri funkciigo de eksterlanda investo, kio starigis leĝan fundamenton por utiligo de fremdaj kapitaloj kaj liveris firman protekton al konservado de laŭleĝaj interesoj de fremdaj entreprenoj.

Dividu