Ĉinaj entreprenoj en EU kontribuas al konservado de komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo

Henggang Publikigita: 2020-08-06 18:22:06
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 28an de julio, okazis per videoligo la 8a Altnivela Ekonomia kaj Komerca Dialogo inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU) kun la temo de "Postpandemia Ĉina-Eŭropunia Kunlaboro, Akcelo de Stabila Renormaliĝo kaj Kresko de Tutmonda Ekonomio". Ĉina vicĉefministro Liu He kaj plenuma vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono Valdis Dombrovskis kunprezidis la kunvenon kaj la du flankoj faris profundajn, sincerajn kaj praktikajn diskutojn pri la temo.

Ĉi tiu jaro markas la 45an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj la EU, kaj ke la Altnivela Ekonomia kaj Komerca Dialogo inter Ĉinio kaj la EU havas grandan gravecon kontraŭ la fono de la kronvirusa epidemio kaj la severa influo sur la monda ekonomio. Estas profito al ambaŭ flankoj kaj la mondo, ke Ĉinio kaj Eŭropo kune antaŭenigas kontraŭepidemian kunlaboron kaj ekonomian renormaliĝon. La du flankoj atingis serion da fruktodonaj rezultoj pri komuna batalo kontraŭ la epidemio, tutmonda ekonomia regado, sekureco de industriaj kaj provizaj ĉenoj, intertraktado pri ĉina-eŭropunia investa interkonsento, reformo de la Monda Organizo pri Komerco, vastigo de merkata malfermo, cifereca ekonomio, interkonektiteco, kaj financa kaj imposta kunlaboro.

En la pandemio, la ĉinaj entreprenoj en Eŭropo ankaŭ suferas perdon de interesoj, tamen ili neniam haltigis batalon kontraŭ la malsano kune kun la eŭropa popolo. Pri la situacio de ĉinaj entreprenoj en Eŭropo kaj perspektivo de la ĉina-eŭropaj komercaj rilatoj faris analizon Zhou Lihong, prezidanto de la Ĉina Komerca Ĉambro en EU.

Zhou opiniis, ke la pandemio donis severan damaĝon al la ekonomio de la EU, inkluzive de tiuj, ke la industriaj kaj provizaj ĉenoj de la EU kaj eĉ la tuta mondo estis detruitaj, komercaj agoj kaj homaj interŝanĝoj estis limigitaj, falis la kresko de la ekonomio de la EU, altiĝis la proporcio de maldungiĝo, kaj la vigleco de la disvolviĝo rapide subiris. La insititucioj de la EU diris, ke la disvastigo de la pandemio alportis senprocedure negativan influon al la ekonomio, kiu estas pli granda ol tiuj en la tutmonda financa krizo en 2008 kaj la ŝulda krizo en Eŭropo en la sekva jaro. Alfrontas malfacilon la modernigo de la ekonomio per verda kaj cifera motoroj de la EU, kiu estis elmetita de ĝiaj nova gvidantaro. En la lastaj tago, la EU dufoje publikigis la prognozojn pri ekonomia kresko en 2020, ke se ne aperis la dua eksplodo de la pandemio, la ekonomio en eŭra zono reduktiĝos je 8,7% kaj en la tuta Eŭropa Unio 8,3%. La Internacia Mona Fonduso ankaŭ esprimis la samajn negativan antaŭvidon. La aŭtoritato de la Eŭropa Centra Banko prognozis, ke la ekonomio revenos al la sama levelo antaŭ la epidemio en 2022.

Zhou diris, ke la eksplodo de la pandemio influis funkciadon de la ĉinaj entreprenoj en Eŭropo. Tio estas malfacilo kaj defio ekde la komenco de la ĉina investado ene de la pasintaj 10 aŭ 20 jaroj. Sed multaj ĉinaj entreprenoj kuraĝis krei novajn kondiĉojn en la serioza situacio. Surbaze de la protekto de sekureco de la laboristoj, ili klopodis por redukti la influon de la pandemio. En la plej serioza momento la ĉinaj entreprenoj ne prenis rimedoj de senlaboriĝo, kio servas la fidon pri ekonomio de la EU kaj stabiligo de ĝia socio. Kaj malgraŭ la granda konsidero pri la konservativo de la EU, la ĉinaj enreprenoj havas memfidon pri la merkato de la EU kaj volas plu labori en tiu kampo. La signalo estas tre grava por restarigi ekonomion de la EU. Malgraŭ la situacio de la pandemio kaj ĝia foja-refoja apero kaŭzis influon al la funkciado de la ĉinaj enreprenoj, la ĉambro trovis, ke ĉinaj entreprenoj renkontis kaj ŝanĉojn kaj multajn defiojn. Ŝi opinias, ke la ofta kontakto inter Ĉinio kaj Eŭropo, inkluzive de la oka Altnivela Ekonomia kaj Komerca Dialogo, donis stabilan faktoron al la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo kaj prezentis decidon de la gvidantoj de la du flankoj por profundigi ilian interŝanĝojn.

Zhou aldonis, ke en la procezo de la EU al prosperiĝo, la ekonomio de la EU bezonas urĝan miksiĝon de la ĉinaj entreprenoj. La EU volas kolekti kapitalojn en la tutmonda merkato por investi la fonduson por prosperiĝo, kio estas ŝanco por la ĉinaj investantoj. En la kunveno ambaŭ flankoj volas kune antaŭenpuŝi internaciigon de eŭro kaj renminbi, profundigon de malfermo kaj kunlaboro pri financado. Tio estas potenciala ŝanco por entreprenoj de la du flankoj. La turno de verdigo kaj ciferigo de eŭropaj entreprenoj havas reciprokajn profitojn, kio kreos multajn ŝancojn kaj alportis rapidan disvolviĝon en edukado, turismo kaj aliaj kampoj.

Zhou esprimis diskretecan optimismon pri la perspektivo de la ĉina-eŭropajn komercaj rilatoj. Ŝi diris, ke la reciproke striktaj rilatoj en la 45-jara disvolviĝo post starigo de diplomatiaj rilatoj estas la bazo. Tiu, kiu volas malaltigi nivelon de kunekzisto, donos pli altan pagon. La ĉina merkato kaj plua laboro de ĉinaj entreprenoj alportos pli multajn kungajnajn ŝancojn, kaj la estonteca interkonsento pri la investo de la du flankojn aldonos sisteman kadron al la turno el la potencialo al financa ŝanco. La profundigo de la ĉina-eŭropaj komercaj rilatoj deprendas de la klopodoj de la du flankoj. La EU devas fariĝi pli tolerema kaj malferma, havi longtempan vidon kaj esti solidara kaj memdecida. Certe, ke la ĉinaj entreprenoj devas plu altigi sian konkurecon por konservi kaj antaŭenpuŝi la duflankajn komercajn rilatojn.

Dividu