Komercaj entreprenoj de Ĉinio antaŭeniras sub malbona situacio

Henggang Publikigita: 2020-08-13 19:19:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 20an de majo, la Barometro pri Vara Komerco publikigita de la Monda Organizo pri Komerco (MOK) montris, ke influite de la pandemio, la tutmonda vara komerco draste malaltiĝos en la unua duonjaro de 2020, kaj la indico eble atingos plej malalton ekde ĝia apero. La 22an de junio, la organizo reviziis koncernajn donitaĵojn kaj opiniis, ke ne aperos la ekstrema situacio, tamen la barometro estos ruĝa plu.

Malgraŭ la influo de la kronvirusa pandemio sur tutmonda postulado, la eksportado de Ĉinio en julio atingis surprizan kreskon kontraŭ ĉia atendo. La Ĝenerala Administracio de Doganoj diris vendrede, ke laŭ kalkulo per la usona dolaro, la eksportado kreskis je 7,2% ĝis 237,6 miliardoj da usonaj dolaroj, pli rapide ol atendite, dum la importado iom malkreskis, je 1,4% malpli ol la sama periodo de la lasta jaro ĝis 175,3 miliardoj da usonaj dolaroj. Oficialaj donitaĵoj montris, ke en la unuaj sep monatoj de 2020, la varkomerco de Ĉinio, laŭ kalkulo per la usona dolaro falis je 4,8% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro ĝis 2,4 duilionoj da usonaj dolaroj. Dum la sama periodo, la eksportado malkreskis je 4,1% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro ĝis 1,3 duilionoj da usonaj dolaroj, kaj la importado falis je 5,7% ĝis 1,1 duilionoj da dolaroj.

En 2019, la privataj entreprenoj unuafoje superis la eksterlandajn entreprenojn kaj fariĝis la unua subjekto en la ĉina eksterlanda komerco. La urbo Ningbo en la provinco Zhejiang estas grava ventoflago de la ĉina eksterlanda komerco kaj havas 17 863 privatajn importajn kaj eksportajn entreprenojn, kiuj plenumis importadon kaj eksportadon kun valoro de 300,7 milionoj da juanoj, kiuj kreskis 4,5% kompare kun tiu de la sama periodo de la pasinta jaro.

La surpriza atingo dependas de ne nur altkvalita disvolviĝo de entreprenoj en la pasintaj jaroj, sed ankaŭ la klopodoj de la ĉina registaro en batalo kontraŭ la epidemio, antaŭenigo de renormaliĝo de laboro kaj produktado, kaj konservado de pli justa kaj racia komerca medio.

En la pasintaj jaroj, la privataj entreprenoj pliigis sian efektivan forton dum la altkvalita disvolviĝo de Ĉinio, ludis pli kaj pli gravan rolon en la proviza kaj produkta ĉeno kaj donis gravecon al la altigo de kapablo por preventi kaj regi riskojn. Wang Ping, vicdirektoro pri financo de la medicina kaj elektriza kompanio Sanxing, diris, “kiel ĉefa provizanto de la tuteca sistemo pri saĝa distribuo de elektro de Ĉinio, la produktoj kaj servoj de la kompanio jam atingis la plej altan nivelon en la tuta mondo. En la pasintaj jaroj ni starigis fabrikojn kaj butikojn en multaj landoj kaj regionoj en Eŭropo, Azio kaj Latin-Ameriko. La epidemio alportis riskojn al nia funkciado, tamen ni ankoraŭ efektivigis stabilan kreskon en la unua duonjaro.”

Post eksplodo de la epidemio, la ĉina registaro plenumis serion da politikoj pri simpligo de doganaj formalaĵoj kaj helpo al entreprenoj laŭ la regularo de la MOK kaj komuna kutimo de la internacia komunumo. Tiuj rimedoj helpis al entreprenoj efektivigi efikan renormaliĝon de produkto kaj funkciado. Lin Hongqiang, direktoro pri financo de la kriogenika kampanio Aike, diris, “La politikoj injektis fortan subtenon al renormaliĝo de produkto kaj donis oportunojn al kresko en la tutmonda merkato.” Sun Xiangyang, vicestro de la doganejo Ningbo, diris, “Por akiri pli da tempo, ni prenis rimedojn, inkluzive de telematika plendo, nulprokrasta dogan-trapasado, senpago de prokrastita monpuno, kaj aliaj, kiuj liveris ampleksan kaj ĝustan servon pri financado, asekuro al komercaj entreprenoj.

Dum prevento kaj regado de la epidemio, la limigo pri homaj interŝangoj kaj transportado severe damaĝis loĝistikon de la eksterlanda komerco kaj kaŭzis pli grandan pagon. Chen Sheng, vicdirektoro de la havena kampanio Ningbo-Zhoushan, diris, “Alfronte urĝan postulon pri transportado el la entreprenoj ekde la dua trimestro, la haveno fortigis konstruadon de pli granda loĝistika kapablo, starigis elektronikan platformon kaj vastigis internajn merkatojn per integra plano de tera kaj mara transportado. Tiuj rimedoj unuflanke efektivigis preventon kaj regadon de la epidemio kaj aliflanke altigis produktan efikon, kiu helpis al multaj gravaj kaj prioritataj entreprenoj.”

La rimarkindaj atingoj de privataj entreprenoj certe dependas de la bonigo de la novaj komercaj modeloj. Por subteni al entreprenoj stabiligi komercan kreskon, la registaro aktive subteni novajn industriojn, inkluzive de transborda elektronika komerco, turnigo de eksportado al interna vendado kaj aliaj. Lin diris, “Kiam ni suferis malfacilon, la doganejo Ningbo alportis la transbordan elektronikan komercon kaj helpon por kunigi kun profesiaj platformoj. Nun ni jam fondis filiojn en pli ol dek landoj kaj efektivigis vendadon en la elektronikaj butikoj de Amazon, Ebay, Lazda, Shopee kaj aliaj. La novmateriala kompanio ĉefe laboras pri polietileno kaj aliaj kemiaj materialoj. La epidemio en la unua trimestro atakis eksportadon de tiu kompanio. Zhu Qinyan, deklaranto al la dogano de tiu kompanio, diris, “La oportuna politiko por fabrika komerco helpis al ni mildigi premon de eksportado. En la unua duonjaro, la interna vendado de kemiaj materialoj efektivigis enspezon de ĉirkaŭ 2,5 milionoj da usonaj dolaroj, kiu kreskis 19,12 oblojn ol tiu en la pasinta jaro.

Dividu