Shenzhen sur vojo de malgranda vilaĝo al ekzemplo de socialisma metropolo

Henggang Publikigita: 2020-08-20 21:31:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭ unu jaro, Ĉinio refoje faris planon por subteni al urbo Shenzhen konstrui la ekzemplan regionon de la socialismo kun ĉinaj trajtoj. Tio signifas, ke la internacia urbo, kiu disvolviĝis el la malgranda vilaĝo, iras al la metroplo de la nova epoko. Tio ankaŭ prezentas la firman decidon de Ĉinio por antaŭenigi reformadon kaj malfermon sur pli nova starpunkto, pli alta nivelo kaj pli longperioda celo.

Danke al disvolviĝo en la lastaj 40 jaroj, Shenzhen, la unua speciala ekonomia zono de Ĉinio, jam faiĝis simbolo de reformado kaj malfermo de Ĉinio. “Shenzhen estas emerĝanta urbo kun plena vigleco de novigo kaj fierinda sukceso”, diris germana ĉefministro Angela Merkel en 2018 dum sia vizito al serio da teknikaj entreprenoj en la urbo, inkluzive de la kompanio Siemens pri bildoformiĝo per magneta resonanco. Unu monaton poste franca ĉefministro Edouard Philippe diris dum sia unua vizito al Ĉinio post enoficiĝo, “Shenzhen reprezentas direkton de disvolviĝo de Ĉinio”.

En la unua duona jaro de 2020, alfronte al severaj defioj de la kronvirusa epidemio kaj ŝanĝiĝantaj medioj, la malneta enlanda produkto de la urbo atingis 1 263 miliardojn da juanoj, kreskante je 0,1% ol tiu en la pasinta jaro. Ekde la komenco de tiu jaro ĉirkaŭ 2 000 eksterlandaj entreprenoj establis fabrikojn en Shenzhen.

Tiujare Ĉinio plenumos sian 13an Kvin-Jaran Planon kaj konstruon de la modere prospera socio en ĉiuj aspektoj. La esploro pri ampleksa konstruado de la socialisma moderna lando fariĝas nova tasko en estonteco kaj nova misio de la urbo Shenzhen. Antaŭ 40 jaroj, tiu malgranda vilaĝo estis elektita kiel eksperimenta parcelo de reformado kaj malfermo. Nun ĝi jam formis solidan ekonomian kaj socian bazon kaj kreis la spiriton de pragmatismo, penemo, novigo, vetkuremo kaj respondeco. Surbaze de tiuj fundamentoj, la urbo ne lasos respondecon de tiu misio, kiu havas pli grandajn defiojn kaj ankaŭ pli produndan signifon kaj influon.

Hodiaŭ Ĉinio frontas al la profundaj kaj kompleksaj ŝanĝiĝoj de sia interna kaj ekstera situacio. Ĉinio efektivigos la celon nuligi malriĉecon en tiu ĉi jaro, kiu estos vere mirinda atingo en la historio de la homaro. Tamen tio ne estos fino, sed nova startpunkto sur la nova marŝo. Shenzhen la unua esploros kaj starigos sistemon pri moderna ekonomio laŭ altkvalita disvolviĝo; konstruos demokratian kaj laŭleĝan medion de justeco, kreos socialisman kulturon de moderna urbo; formos vivtenan dispozicion de komuna regado, komuna gajno kaj riĉigo; kaj starigos ekzemplon de pli bela Ĉinio por harmonia kunekzisto de homoj kaj la naturo. Kiel speciala ekonomia regiono, la urbo jam akumulis riĉajn praktikajn spertojn por la reformado kaj malfermo en la pasintaj 40 jaroj. Nun ĝi devas esplori la novan vojon por la plua disvolviĝo en la sekvaj kelkdekoj da jaroj, kiel ekzempla regiono de la socialismo kun ĉinaj trajtoj.

Nun la internacia situacio estas iom streĉita ol tiu antaŭ 40 jaroj, tamen Ĉinio ne fermos sin mem kaj plu vastigos malfermon de siajn pordojn. Lastatempe Ĉina prezidanto Xi Jinping urĝis klopodojn por sproni la viglecon de merkataj entoj kaj akceli entreprenadon, kiam li prezidis simpozion kun entreprenistoj. Li emfazis la bezonon adopti pli aktivajn kaj efikajn fiskajn politikojn kaj pli prudentajn monpolitikojn, kun fleksebleco por teni makropolitikojn pli precizaj kaj ĝustatempaj. Li diris, ke pli da laboro devas esti farata en redukto de impostoj kaj kotizoj, kaj malaltigo de rentoj kaj interezprocentoj, por certigi krizhelpajn politikojn atingi la primaran nivelon kaj profitigi merkatajn entojn rekte. Li ankaŭ emfazis rimedojn por fortigi financan helpon al merkataj entoj, disvolvi inkluzivan financadon kaj subteni enlandajn vendojn de produktoj origine faritaj por eksportado.

Nun la lando preparas la novajn sesiojn de la Ĉina Internacia Foiro pri Serva Komerco kaj la Internacia Importa Ekspozicio. Sur la pintaj platformoj, la ĉinaj kaj eksterlandaj entreprenoj povas rekte serĉi pli grandan oportunojn. Tion provis la enketo pri komerca konfido en 2020, publikigita de la Ĉambro de la Eŭropa Unio en Ĉinio kaj la konsultiĝa kompanio Roland Berger. Denis Depoux, prezidanto de la administra komitato de la kompanio, diris, “Ĝenerale la eŭropaj kompanioj ankoraŭ volas akceli sian funkciadon en Ĉinio, kaj ĉirkaŭ 63% da intervjuitoj rigardas Ĉinion kiel unu el la antaŭaj tri cellokoj por granda investo”.

La reformo kaj malfermo de Ĉinio ne nur respondas al la aspiro de la popolo pri la feliĉa vivo, sed ankaŭ adaptas al la epoka fluo de la paco kaj disvolviĝo de la mondo. Ĝi jam havas historion de pli ol 40 jaroj, tamen ĝis nun ĝi antaŭeniras kun sia tolerema, kungajna kaj plu sinperfektiga pozicio.


Dividu