Cifereca ekonomio briligas kunlaboron inter Ĉinio kaj Eŭropo

Henggang Publikigita: 2020-09-17 22:36:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En tiu ĉi jaro venas la 45a datreveno de la fondiĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio. Nun la mondo alfrontas la novan disvolviĝon de la informadika revolucio. La cifereca ekonomio donas profundan influon al ekonomia kaj socia disvolviĝo, maniero de vivo kaj produktado kaj sistemo de la tutmonda regado. Antaŭenigo de cifereca transformado de la ekonomio kaj la socio, kaj konstruado de pli sekura merkata medio estas komunaj defioj de la du flankoj, kiuj ankaŭ alportas vastan perspektivon de kunlaboro. Ambaŭ flankoj portas gravan taskon de cifereca disvolviĝo, kiu estas ankaŭ la grava tagordo de ekonomiaj kaj sociaj transformiĝoj de la du flankoj. Kiel potenco de informa tekniko, Ĉinio akiris fruktojn en 5G kaj aplikaĵoj de cifereca ekonomio. Eŭropaj landoj povas kune kun Ĉinio klopodas por antaŭenigi la ciferecan ekonomion de la tuta mondo.

Lastatempe en la kunveno per videoligo kun germana ĉefministro Angela Merkel, kies lando nun estas deĵoranta prezidanto-lando de la EU, prezidanto de la Eŭropa Konsilio Charles Michel kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen, Ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke Ĉinio faris Tutmondan Iniciaton pri Datuma Sekureco kaj klopodas kune kun la EU por antaŭenigi starigon de normo kaj regularo pri ciferecaj kampoj de la tuta mondo kaj akcelas bonan disvolviĝon de regado pri cifereca ekonomio.

Pli frue en la altnivela dialogo inter Ĉinio kaj la EU pri cifereca ekonomio, la du flankoj faris pragmatan kaj konstruivan diskuton pri normo de telekomunika tekniko, artefarita intelekto, sekureco de eksternutraĵaj produktaĵoj. La du flankoj opinias, ke kiel du ĉefaj ekonomioj kaj gravaj potencoj de ciferecaj kampoj, fortigo de komunikado pri ciferecaj kampoj inter du flankoj havas gravan signifon kaj konfirmas al la komunaj interesoj de la du flankoj, sub la situacio de granda populariĝo de la pandemio kaj serioza atako al la tutmonda ekonomio. La du flankoj devas kapti la oportunon kaj akceli komunan intereson por reala efiko de pragmata kunlaboro en tiuj kampoj.

En la antaŭa tago, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris en Moskvo, ke Ĉinio alvokas tutmondajn landojn kune forĝi universale akceptitajn tutmondajn regulojn pri datuma sekureco. La iniciato proponita de Ĉinio altiris atenton de la tuta mondo, kaj multaj landoj opiniis la iniciaton konstruema. Oni ĝenerale opinias, ke la iniciato ne evitas problemojn, rekte respondas al la komunaj zorgoj de la internacia komunumo kaj prezentas solvojn al ĉefaj demandoj pri datuma sekureco, kiujn zorgas komune ĉiuj partioj.

La 9an de septembro, per videoligo okazis la Ĉina-Eŭropa Komerca Dialogo, organizita de la Ĉina Ĉambro en Eŭropo. La polikistoj, fakuloj kaj komercaj personoj diskutis pri la kunlaboro pri cifereca ekonomio inter Ĉinio kaj Eŭropo.

Romano Prodi, eksprezidanto de la Eŭropa Komisiono kaj itala eksĉefministro, diris, ke spite al malsamaj politikaj sistemoj, Ĉinio kaj Eŭropo povas akceli kunlaboron kun diverseco. La du flankoj devas serĉi pli da ŝanĉoj por antaŭenigi la komunajn interesojn.

Dimitrios Papadimoulis, vicprezidanto de la Eŭropa Parlamento, diris en sia salutparolo, ke la celo de la ĉina-eŭropa kunlaboro estas akceli pluan disvolviĝon de cifereca ekonomio. La du flankoj alvokas pli fortan kunlaboron en la potencialo de avantaĝaj ciferecaj teknikoj. Ĉinio kaj la Eŭropa Unio devas venki la diverĝojn pri ekonomio, politiko, valoro kaj aliaj kampoj por eviti sisteman konkurencon en cifereca ekonomio.

Ambasadoro Zhang Ming, estro de la Ĉina Misio al la EU, diris, ke Ĉinio kaj Eŭropo havas respektivajn avantaĝojn kaj komunajn atentojn. Ni persistas en malfermo de reciprokaj merkatoj, fortigo de kunlaboro pri teknika industrio kaj antaŭenigo de ellaborado de ordo kaj regularo pri cifereco de la tuta mondo.

Sophie Batas, direktoro de registaraj aferoj, datuma sekureco kaj privataj politikoj de Huawei, diris, ke Huawei havas 4 000 dungitojn en Eŭropo kaj kontribuis 12,8 miliardojn da eŭroj al malneta enlanda produkto de la tuta Eŭropo. Huawei ĉiam serĉas komunikojn pri cifereca sekureco kun membroj de la EU. La kompanio establis datumajn centrojn en la tuta mondo kaj havas produktojn kun diversnivelaj akreditoj.

Wang Guangyu, prezidanto de la kompanio China Soft Capital, diris, ke ambaŭ flankoj de Ĉinio kaj Eŭropo povas trovi pli da oportunoj pri kunlaboro de kapitalaj merkatoj, kiuj briligas la kunlaboron inter Ĉinio kaj Eŭropo. Kiel noviga investa atentejo, lia kompanio atendas subteni financadon al novigaj entreprenoj kune kun la eŭropaj kompanioj.

Dividu