​ CNN: Ĉina ekonomio estas envio de mondo

Henggang Publikigita: 2020-10-22 17:09:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ donitaĵoj publikigitaj de la Nacia Statistika Buroo en la 19a de oktobro, la malneta enlanda produkto de Ĉinio kreskis je 4,9% en la tria trimestro de 2020 kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, pli rapide ol la 3,2-procenta kresko en la dua trimestro. La donitaĵoj montris, ke en la unuaj tri trimestroj, la malneta enlanda produkto de la lando kreskis je 0,7% kompare kun tiu de la sama periodo de la lasta jaro, revenante al kresko post la 1,6-procenta malpliiĝo en la unua duono de la jaro kaj la 6,8-procenta malkresko en la 1a trimestro. Krome, ĝis septembro, ĉefaj industriaj entreprenoj de Ĉinio subtenis pozitivan kreskon de aldonvaloro en kvin sinsekvaj monatoj, kaj ankaŭ la totala sumo de importado kaj eksportado de varoj subtenis pozitivan kreskon en kvar sinsekvaj monatoj. La usona mediato CNN publikigis raporton pri tio, titolitan “Ĉina ekonomio estas envio de la mondo”, kaj multaj internaciaj mediatoj ankaŭ donas pozitivan taksadon pri tiu rezulto.

CNN raportis, ke la ĉina ekonomio kreskis je 4,9% en la tria trimestro kompare kun tiu en la sama periodo de la antaŭa jaro, montrante al la mondo eblecon pri revigligo de la ekonomio post kiam la epidemio estis regita. Ĝenerale la kresko de malpli ol 5% estigas maltrankvilon al Ĉinio, ĉar ĝi jam kutimiĝas al multe pli kresko. Sed ĝi estas sufiĉe bona sub tia situacio kaj eĉ pli rimarkinda kompare kun la ekstreme delikataj reakiroj en la aliaj grandaj ekonomioj.

La usona ĵurnalo The New York Times raportis, ke kiam la plej multaj regionoj de la mondo ankoraŭ baraktis kontraŭ la kronvirusa malsano, Ĉinio refoje pruvis al la mondo, ke ekonomio povas rapide renormaliĝi post efika bridado de la epidemio. Ĉinio estas la unua lando, kiu ĉi-jare raportas ekonomian kreskon. Citante vortojn de Rob Subbaraman, tutmonda estro pri makra esploro de la kompanio Nomura Holdings en Singaporo, Bloomberg News diris, “Ĝi donas kuraĝon kaj esperon al la resto de la mondo. Se vi sukcese traktos la sanan krizon, via ekonomio povas efektivigi resaniĝon.”

CNN ankaŭ refoje rigardis al la pasintajn kritikojn de okcidentaj politikistoj kontraŭ rimedoj prenitaj de Ĉinio por batali kontraŭ la epidemio. Ĝi diris, ke ĝuste la striktaj blokado kaj rimedoj de ekzamenado favoras al prevento kaj regado de la kronvirusa epidemio. La lando ankaŭ aldonis duilionojn da usonaj dolaroj al grandaj infrastrukturaj projektoj por antaŭenigi la ekonomian kreskon kaj ĝia centra banko ankaŭ plenumis sian respondecon. Tamen Eŭropo kaj Usono nun suferas la novan pliigon de kronvirusaj kazoj. La averaĝa nombro de novaj kazoj en Usono jam atingis pli ol 55,000 ĉiutage, je pli ol 60% de tiu en mezo de septembro, kaj preskaŭ ĉiu ŝtato tendencas al malĝusta direkto. La mediato prognozis, ke Usono probable ne akcelas blokadon en mallonga tempo, tamen ĝia ekonomio restos en malbona stato ĝis kiam aperos drama redukto de la kronvirusaj kazoj.

Laŭ la nova raporto pri Monda Ekonomia Perspektivo, la Internacia Mona Fonduso (IMF) prognozis en la 13a de oktobro, ke la tutmonda ekonomio malkreskos je 4,4% en 2020. Tio estas pli alta je 0,8 procentpunkto ol la junia prognozo. Ĉinio kreskos je 1.9%. Ĝi estas la sola ĉefa ekonomio, kiu havos kreskon ĉi-jare. Ĉefekonomikisto de la Internacia Mona Fonduso Gita Gopinath diris en virtuala gazetara konferenco, ke la ĝisdatigo ŝuldiĝas al iom malpli teruraj rezultoj en la dua trimestro, kaj ankaŭ al signoj de pli forta renormaliĝo en la tria trimestro, kompensite parte de malaltigoj de kredittakso en iuj emerĝantaj kaj evoluantaj ekonomioj.

Du tagojn poste Kristalina Georgieva, ĝenerala direktoro de la Internacia Mona Fonduso, diris, ke profite de la fortaj rimedoj prenitaj de Ĉinio pri regado super la epidemio kaj de subteno al la ekonomia renormaliĝo, la ĉina ekonomio efektivigos pozitivan kreskon en tiu ĉi jaro. Ŝi aldonis, ke la pozitiva kresko de la ĉina ekonomio estas grava motoro por la tutmonda ekonomio, precipe por la landoj, kiuj eksportas grandkvantajn varojn, havas striktajn komercajn rilatojn kun Ĉinio kaj partoprenas en la tutmonda valorĉeno. Laŭ donitaĵoj de la statistika departemento de la Eŭropa Unio, en la antaŭaj ok monatoj la importa kaj eksporta kvanto kalkuliĝis je 374,7 milionoj da eŭroj, kreskante je 2,5%. Ĉinio plu estas ĝia plej granda komerca partnero, plej granda importa loko kaj la tria eksporta merkato, kiu respektive okupas 16%, 22,1% kaj 10,4% de ĝia totala kvanto.

Ĉinio aliĝis al la tutmonda esploro de la vakcino de la nova kronviruso, kio favoras al pliigo de la tutmonda konfido kaj venko en la batalo kontraŭ la epidemio. Bloomberg emfazis ankaŭ en sia artikolo la kontribuon de ĉina ekonomia reprosperiĝo al la tuta mondo. Ĝi diris, ke la ĉina ekonomio revenos al normaliĝo kaj la mondo povas esti malstreĉa. Sen tiu resalto, la ĵus naskiĝinta tutmonda resaniĝo estus sur eĉ pli maldika danĝero.

Dum la batalo kontraŭ la pandemio, la ĉina registaro plenforte klopodis por protekti la vivojn kaj sanon de siaj civitanoj, kaj samtempe ĝi intensigis helpon al entreprenoj kaj civitanoj en malfaciloj, kio ludis tre gravan rolon por poste renormaligi la ekonomion. La ekonomia reprosperiĝo de Ĉinio kiel la dua plej granda ekonomio de la mondo sendube havas pozitivan influon sur la mondan ekonomion. Nun Ĉinio ĉiuflanke altigos plu la nivelon de malfermo, akcelos formadon de la nova disvolva strukturo, ke enlanda cirkulado estu la ĉefa kaj la enlanda kaj internacia duobla cirkulado akcelas unu la alian, liveros vastan merkaton kaj disvolvan ŝancon al aliaj landoj kaj donos pli da movforto al reprospero kaj kresko de la monda ekonomio.

Dividu