Nova silka vojo probable fariĝos nova ŝanco de ĉina-eŭropa kunlaboro

Henggang Publikigita: 2020-10-29 19:34:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭ nelonge la germana ĵurnalo Der Tagesspiegel raportis, ke la Eŭropa Unio decidis fondi novan silkan vojon de Eŭropo per disvolviĝo de la ekzistita transeŭropa trafika reto(TEN-T) por establi la ligon inter Eŭropo kaj Azio per pli bona infrastrukturo. Tiu decido havas striktajn rilatojn kaj komunan akcelon kun la ĉina iniciato Zono kaj Vojo. La germana gazeto Wirtschaftswoche taksis, ke Eŭropo donas pli da gravecon al Azio, kio alvokas konstruadon de transporta reto inter la du kontinentoj.

La vigla orientazia ekonomia sfero kaj evoluinta eŭropa ekonomia sfero respektive situas en la orienta kaj okcidenta parto de la du kontinentoj, kaj la landoj inter ili ankaŭ havas grandan ekonomian potencialon. En 2013 Ĉinio elmetis la iniciaton Zono kaj Vojo al la tuta mondo, kiu integris la surliniajn landojn inter la du kontinentoj por konstrui la komunumon por komunaj intereso, estonteco kaj respondeco kun politika konfido, ekonomia disvolviĝo kaj civilizacia integriĝo. En 2014 tiama prezidanto de la Eŭropa Komisiono Junker publikigis sian planon por akceli investon al infrastrukturo, novenergio, informatiko kaj aliaj kampoj kun totala kapitalo de 315 miliardoj da eŭroj. Tio sendube havas la komunan celon kun la iniciato Zono kaj Vojo. En 2018, por realigi interligon de la du projektoj, la Ĉina Silkvoja Fonduso kaj la Eŭropa Investa Fonduso kune fondis la novan Ĉina-Eŭropan Komunan Investan Fonduson. Ĝia unua skalo atingis 500 milionojn da eŭroj kun la periodo en tri jaroj, kio donas forton al akordiga disvolviĝo de ĉinaj kaj eŭropaj entreprenoj kaj financa institucio.

Tiu ĉi jaro markas la 45an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio. Post diplomatiĝo, la du flankoj ĉiam klopodis por altniveligi starpunkton kaj vastigi kunlaboron de la rilatoj. Dum la 45 jaroj, la komerco inter Ĉinio kaj EU kreskis 250-oble, EU estas la plej granda komerca partnero de Ĉinio en la sekvaj 16 jaroj, kaj Ĉinio la dua plej granda komerca partnero de EU en multaj jaroj. Laŭ donitaĵoj de la statistika departemento de la Eŭropa Unio, en la antaŭaj ok monatoj la importa kaj eksporta kvanto kalkuliĝis al 374,7 milionoj da eŭroj, kreskante je 2,5%. Ĉinio unuafoje fariĝas ĝia plej granda komerca partnero, plu estas plej granda importa loko kaj la tria eksporta merkato, kiu respektive okupas 16%, 22,1% kaj 10,4% de ĝia totala kvanto.

La strikta kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo alportas ŝanĉon al la stabila disvolviĝo de Eŭropo. De 2001 ĝis 2018, la jare averĝa kresko de eŭropa eksporto al Ĉinio atingis 14,7%, kio helpis al dungado de ĉirkaŭ kvar milionoj da laborpostenoj. Ĝis la fino de 2017, en EU ekzistis 2 900 rekte investataj entreprenoj de Ĉinio, kiuj kontribuis 176 milojn da laborpostenoj. La nombro de ambaŭdirekta vizito de homoj inter la du flankoj atingis ĉirkaŭ ok milionojn, kaj ĉiu semajne pli ol 600 aviadoj fluas inter la du flankoj. Nun la du flankoj jam starigis ĉirkaŭ 70 mekanismojn de konsultiĝo kaj dialogo pri politiko, ekonomio, kulturo, tekniko, energio, medio kaj aliaj kampoj.

En la komenco de tiu ĉi jaro, la subita atako de la pandemio serioze atakis produktan kaj provizan ĉenojn de la tuta mondo, alportis negativan influon al la laboro kaj vivo de diversaj popoloj, kaj ankaŭ metis defiojn al la profundigo de kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo. Fronte al tia situacio, la du flankoj helpis unu la alian, solidare batalis kontraŭ la epidemio, kaj plu planis sian kunlaboron. Post eksplodo de la epidemio, la stabila funkciado de la ĉina-eŭropa transporta fervojo antaŭenigis transbordan fluadon de varoj kaj servoj, favoris al rekomenco kaj renormaliĝo de laboro kaj produkto, reduktis epidemian atakon kaj influon kontraŭ ĉina-eŭropa kunlaboro en produkta kaj proviza ĉenoj, kaj fariĝis linio vidi reciprokan helpon. La donitaĵoj montris, ke en la unua duonjaro, 5 122 vagonaroj veturis sur la linio, kreskante je 36% ol tiu en la sama periodo de la pasinta jaro, kaj ĝis la fino de septembro, la nombro atingis 30 000.

Antaŭ nelonge, Josep Borrell, supera reprezentanto pri eksteraj aferoj kaj sekurecaj politikoj de la EU publikigis artikolon titolitan “Populariĝo de la nova kronviruso kaj ĝia nova mondo”, dirante, ke la nova kronviruso reformas la mondon, kaj Ĉinio klopodas por dissendi la mesaĝon malsaman kun Usono, ke Ĉinio estas respondeca kaj konfida partnero. Ĉu la ĉina iniciato Zono kaj Vojo, ĉu la freŝa eŭropa plano Nova Silkvojo, ambaŭ estas fortaj ekonomiaj motoroj. Kiel du fortoj, du merkatoj, du civilizacioj de la du kontinentoj, Ĉinio kaj Eŭropo sisteme interligas siajn iniciaton kaj planon, kio nepre donos motoron al disvolviĝo de la monda ekonomio kaj havas realan signifon sub ŝanĝebla situacio de la tuta mondo, precipe furioziĝo de unuflankismo kaj protektismo.

Dividu