Ĉinio faris rimarkindan kontribuon al elradikigo de malriĉeco de tuta mondo

Henggang Publikigita: 2020-11-05 23:19:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

De post la 18a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, la Centra Komitato de la KPĈ kun Xi Jinping ĉe la kerno gvidas la tutan partion kaj la popolon fari batalon kontraŭ malriĉeco kaj klopodi por finkonstruiĝo de la modere prospera socio en ĉiuj flankoj. Ĉinio liberigis pli ol dek milionojn da kamparanoj el malriĉeco ĉiujare en sep sinsekvaj jaroj. La forteco, skalo kaj influo estas senprocedencaj, kio kreis miraklon de historio pri mildigo de malriĉeco. Donitaĵoj publikigitaj de la Monda Banko montris, ke laŭ la internacia normo pri malriĉeco, tio estas 1,9 usonaj dolaroj ĉiutage por ĉiu, Ĉinio liberigis pli ol 800 milionojn da homoj el malriĉeco en la pasintaj pli ol 40 jaroj de post la komenco de reformo kaj malfermo, kiuj okupis pli ol 70% de la tutmonda nombro de malriĉuloj liberigitaj en tiu periodo. La lando fariĝis la unua evoluanta lando, kiu plenumis mildigon de malriĉeco de la miljaraj disvolvaj celoj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj liveris projekton kaj saĝon al la redukto de malriĉeco en la tuta mondo. Dum la periodo de 2012 ĝis la fino de 2019, la malriĉec-okaza ebleco estis reduktita de 10,2% ĝis 0,6%. Ĉinio komplete eliminos absolutan malriĉecon en la tuta lando ĉi-jare, atingante la malriĉec-redukan celon difinitan en la Tagordo de la UN pri Kontinuigebla Disvolviĝo 2030 pli frue je 10 jaroj ol la fiksita tempo. Tio estos granda kontribuo de Ĉinio al la tutmonda klopodo por redukto de malriĉeco kaj multe aldonas memfidon kaj decidon al mondaj aferoj por elradikigi absolutan malriĉecon kaj atingi la celojn de la Tagordo 2030 pri Kontinuigebla Disvolviĝo. Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres opiniis, ke la taktiko de preciza agado estas la sola vojo por helpi al la malriĉuloj atingi la ambician celon difinitan en la Tagordo de la UN pri Daŭripova Disvolviĝo 2030, kaj la spertoj de Ĉinio estas lernindaj por aliaj evoluantaj landoj.

Pakistana ambasadoro al Ĉinio Moin UI Haque diris dum sia vojaĝo al sudorienta provinco Fujian, “La sukceso de Ĉinio estas lerninda por aliaj. Malriĉo estas komuna defio por la tuta homaro, kaj multaj homoj en diversaj landoj suferas ĝin. Ni devas meti mildigon de malriĉecon en la prioritaton de la naciaj politikoj, fiksi definitivajn celojn, kaj preni ampleksan strategion. Nun la ekonomia koridoro inter Ĉinio kaj Pakistano jam eniris la duan stadion. Ni kune klopodos por socia kaj ekonomia disvolviĝo kaj mildigo de malriĉeco per programoj de agrikulturo, turismo, profesia trejnado kaj aliaj.” Lia kunvojaĝanto egipta ambasadoro al Ĉinio Mohamed Elbadri diris, ke lernado de la ĉinaj spertoj pri mildigo de malriĉeco estas tre utila. Post vizito el la serva centro de la urbo Fuzhou, li diris, “mi ne povas imagi, ke en nur tri minutoj, la loĝantoj povas akiri naskiĝateston. Mi iam vivis en multaj lokoj de la tuta mondo, tamen ne vidis tiel altan efikon en ĉiuj aliaj lokoj krom ĉi tie. “

Do kiuj faktoroj gvidas la ĉinajn atingojn en mildigo de malriĉeco kaj kio estas la esenco de la ĉinaj spertoj?

Lastatempe, ĝenerala sekretario de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo Vladimir Norov diris en sia artikolo, ke daŭre rapida ekonomia kresko estas la plej grava faktoro de la redukto de malriĉeco en Ĉinio. Li diris, ke per rapida ekonomia kresko, Ĉinio kreis grandan nombron da laborpostenoj kaj kreskigis la enspezon de siaj civitanoj, kaj tiel formiĝis enorma enlanda konsuma merkato, kaj granda nombro da homoj estis liberigitaj el malriĉeco. Sendube rapidega fervojo en Ĉinio estas simbolo de ĝia disvolvado. Tiuj rapidegaj fervojlinioj kiel interligaj ŝnuroj akcelas disvolviĝon de regionoj laŭlonge de ili. Ekzemple la gubernio Jinzhai de Anhui-provinco deklaris sin liberigi el malriĉeco en aprilo de tiu ĉi jaro, danke al turisma enspezo alportita de la rapidega fervojo. Tio estas rezulto de la klopodoj de Ĉinio por elimino de malriĉeco.

La atingoj de Ĉinio ankaŭ dependas de la precizaj rimedoj prenitaj de la diversnivelaj registaroj. Tulou, estas unika arkitekturo de la provinco Fujian. Nun tiaj multaj loĝejoj ankoraŭ troviĝas en la gubernioj Nanjing, Huaan de la urbo Zhangzhou kaj en la distrikto Yongding de la urbo Longyan, kie iam estas malriĉaj regionoj de la provinco. Post kiam la arkitekturo estis enskribita en la liston de la mondaj heredaĵoj en 2008, lokaj registaroj faris riparadon kaj reguligon pri la medio en la vilaĝo Kaixia, kaj la antikvaj pejzaĝoj revenis al la vilaĝo kun modernaj epikaĵoj, inkluzive de pura lago, puraj necesejoj, laŭnormaj butikoj kaj rulŝtona vojo, kio allogis ankaŭ vizitantojn el diversaj lokoj kaj akcelis disvolviĝon de lokaj industrioj. En 2019 la gubernio Nanjing akceptis pli ol 6,14 milionoj da vizitantoj, duoble ol tiuj antaŭ kvin jaroj, kaj realigis turisman enspezon de 5,38 miliardoj da juanoj. Ĝis nun la turismo jam rekte kaj nerekte alportis helpon al dungiĝo de pli ol 80 000 homoj.

La miraklo ankaŭ alvenis el la komunaj klopodoj de ĉiuj loĝantoj de la lando, precipe de la malriĉuloj. Ili ĉiam serĉas la vojon kaj faras penigan laboron por pli bona enspezo. Dum la periodo de la 13-a Kvin-jara Plano, la enspezo de ĉinaj malriĉaj loĝantoj rimarkinde kreskis. Statistikoj montras, ke la meznombra pokapa neta enspezo de la malriĉa loĝantaro kreskis de 4 124 juanoj en la jaro 2016 ĝis 9 057 juanoj en 2019, kun meznombra jara pliiĝo de 30%. Dum la periodo de la 13-a Kvin-jara Plano la enspeza strukturo de ĉinaj malriĉaj loĝantoj pluapaŝe optimumiĝis kaj la kapablo por sendependa malriĉeco-redukto stabile grandiĝis. La malriĉa loĝantaro realigis riĉiĝon per laboro kaj produktado kaj jaron post jaro la proporcio de laborenspezo altiĝis dum tiu de neperlaborita enspezo defalis.

Nun la epidemio de la nova kronviruso alportas grandan defion al tutmonda elimino de malriĉeco. En julio ĉijare, Departemento de la UN pri Ekonomiaj kaj Sociaj Aferoj publikigis Raporton pri Celo de Daŭripova Disvolvado 2020, kiu prognozis, ke 71 milionoj da homoj tra la tuta mondo revenos al ekstrema malriĉeco. Elimino de malriĉeco estas komuna celo de la homaro. La ĉinaj spertoj en tiu kampo ĝuste donis projekton al respondo de tiu demando. Ĉiuj devas kune labori por la komuna estonteco sen malriĉeco.

Dividu