Ĉinaj promesoj kaj agado injektas movforton por tutmonda klimata agado

Henggang Publikigita: 2020-12-17 18:35:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La klimata ŝanĝiĝo estas komuna defio de ĉiuj landoj de la tuta mondo. Komuna klopodo por respondi al la klimata ŝanĝiĝo kaj protektado al la terglobo estas tre gravaj aferoj tuŝantaj la estontecon de la homaro. Okaze de la 5a datreveno de la Pariza Interkonsento, kiu faris aranĝon por la tutmonda agado en traktado de la klimata ŝanĝiĝo post 2020, okazis la virtuala Pintkunveno pri Klimata Ambicio, organizita de Unuiĝintaj Nacioj, Britio kaj Francio, en kiu ĉirkaŭ 70 ŝtataj kaj registaraj estroj partoprenis.

En sia parolado per videoligo, ĉina prezidanto Xi Jinping faris tri proponojn por la estonteco de la tutmonda klimata regado. Unue, Xi vokis ĉiujn partiojn kune labori por akiri novan progreson en la klimata regado. Due, Xi alvokis levi ambiciojn kaj kulturi novan arkitekturon de la klimata regado, en kiu ĉiu partio ludas sian rolon. Kaj trie, Xi urĝis ĉiujn partiojn firmigi fidon kaj antaŭenigi novan rimedon por la klimata regado kun verda revigliĝo kiel la kerno. Xi plue anoncis, ke Ĉinio malaltigos sian ellason de karbona dioksido je pli ol 65% por ĉiu unuo de la totala enlanda produkto el la nivelo de tiu en 2005, altigos la proporcion de ne-fosiliaj fueloj en la konsumado de primara energio al ĉirkaŭ 25%, grandigos la arbaran rezervan kvanton je 6 miliardoj da kubmetroj surbaze de la nivelo en 2005, kaj faros sian totalan instalitan kapaciton de venta kaj suna energioj superi 1,2 miliardojn da kilovatoj.

Tiuj ĉi novaj rimedoj povas esti rigardataj kiel konkreta agada plano por Ĉinio realigi karbonan neŭtrecon. Fakte en la lastaj jaroj verda disvolviĝo jam fariĝis unu el la kernaj konceptoj gvidantaj la ekonomian kaj socian disvolviĝon de Ĉinio, kaj ĝi estas ankaŭ fundamento por Ĉinio fari solenajn promesojn al la ekstera mondo.

Kiel subskribinta partio de la Pariza Interkonsento, Ĉinio ĉiam aktive agadas kaj kontribuas por la tutmonda traktado de klimata ŝanĝiĝo. En la kuranta jaro ĉina prezidanto Xi Jinping en pluraj gravaj okazoj eksplikis la iniciaton kaj proponon pri verda disvolviĝo, kaj anoncis, ke Ĉinio grandigos sian nacian determinan kontribuon kaj adoptos pli viglajn politikojn kaj rimedojn, kun la celoj atingi zeniton de la ellaso de karbona dioksido antaŭ 2030 kaj realigi karbonan neŭtrecon antaŭ 2060. La promesoj de Ĉinio estas alte ŝatataj de la internacia komunumo.

Parolante pri la novaj promesoj anoncitaj de mondaj gvidantoj, Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, aplaŭdis la direkton, laŭ kiu la mondo iras, kaj avertis, ke ankoraŭ restas longa vojo. Li diris, ke almenaŭ 24 landoj nun anoncis novajn promesojn, strategiojn aŭ planojn por atingi nuligon de karbona ellaso aŭ karbona neŭtreco. Li aldonis, "Promesoj de la membroj de la Eŭropa Unio, Britio, Kanado, Ĉinio, Japanio, Koreio, Argentino kaj usona administracio starigas klaran referencan ebenon por karbona neŭtreco de membroj de G20."

Magdy Allam, ĝenerala sekretario de la Unio de Arabaj Fakuloj pri Medio rekte sub la Araba Ligo, diris, ke la rimarkoj de Xi ilustras la decidon de Ĉinio transformi sin en ekoamikan verdan ekonomion kaj antaŭenigi tutmondan daŭrigeblan disvolviĝon. La promesoj anoncitaj de la ĉina prezidanto montris ankaŭ, ke Ĉinio serioze zorgas pri klimatŝanĝiĝo kaj komencos verajn agojn.

Leon Laulusa, plenuma vicprezidanto de la Komerca Lernejo ESCP, diris, ke gravas rimarki "la konsiderindajn klopodojn faritajn de Ĉinio en la lastaj jaroj por redukto de la proporcio de fosiliaj brulaĵoj".

Cavince Adhere, esploristo pri internaciaj rilatoj en Kenjo, diris, ke la proponoj de Xi "metis bonan bazon" por pli inkluziva respondo al tutmonda klimatŝanĝiĝo.

Sylwester Szafarz, eksa ĝenerala konsulo de Pollando en la ĉina urbo Ŝanhajo, diris, ke samtempe la efektivigo de liaj iniciatoj "ne nur multe plibonigos la nunan mondan situacion de klimatŝanĝiĝo, sed ankaŭ profitigos aliajn rilatajn kampojn kaj industriojn.

John Aquilina, malta ambasadoro al Ĉinio, opiniis, ke la decido kaj perspektivo havas gravan signifon por la tuta mondo. Li montras, ke tio nepre alportas ekstreme grandan bonon al la mondo kaj tiu promeso aldonas pli da respekto de ĉiuj landoj al Ĉinio.

Multaj fremdlandanoj, kiuj laboras kaj vivas en Ĉinio, havas siajn proprajn sentojn pri la investo kaj efiko de Ĉinio pri energia ŝprado kaj ellasa redukto en la pasintaj kvin jaroj. Steve Blake, respondeculo de la internacia agentejo pri natura protekto Wildaid, opinias, ke en la pasintaj kvin jaroj, la ĉielo estis pli blua, la akvo estis pli klara kaj la aero estis pli pura. Li esperas, ke li povos kontribui sin mem al la plenumo de la ĉina perspektivo pri karbona neŭtraligo. Li diris, “Tio estas neimagebla ambicio kaj ankaŭ frontas grandan defion. Ĝia plenumo bezonas komunajn klopodojn de registaroj, entreprenoj kaj la popolo. Estas ĝoje fariĝi unu el la kontribuantoj.”

He Jiankun, direktoro de la akademia komitato de la Kolegio pri Klimata Ŝanĝiĝo kaj Kontinuigebla Disvolviĝo, opinias, ke Ĉinio la unua efektivigis verdan revigligon de sia ekonomio. Tio ekscitis atendon de la internacia komunumo pri la gvida rolo de Ĉinio en verda disvolviĝo kaj malaltkarbona transformado. La perspektivo de karbona pintigo kaj neŭtrigo ne nur povas altigi konfidon de la mondo, sed ankaŭ liveros vojmapon al ekonomia kresko kaj altkvalita disvolviĝo de aliaj landoj.

Dividu