Usona “demokratio” post tumulto en Kapitolo de Vaŝingtono

Henggang Publikigita: 2021-01-14 16:47:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe partaj protestantoj sturmis en la Kapitolon de Vaŝingtono, kaŭzante morton de kvar protestantoj kaj unu policano. La unua tumulto en Kapitolo en usona historio de 244 jaroj ne nur alportis malican influon al la socio, sed ankaŭ kontinue detruos politikan ekvilibron de la lando. Usona akademiulo Francis Fukuyama, kies verkaĵo “La Fino de Historio kaj la Lasta Homo” iam populariĝis en 1992, probable ne povas imagi, ke post multfoja pruvado nur en pli ol 20 jaroj lia kredo pri libera demokratio fakte ne estas la fina sistemo de la homara socio. La senorda situacio kaj atako kaŭzita de la usona elektado donis klaran vidon al neuniversaleco de usona demokratio.

En 2016 kiam Donald Trumpo eniris la Blankan Domon, la sloganoj “Ne estas Mia Prezidento” multfoje aperis sur stratoj, kaj nun la manifestantoj krias “Trump Gajnis la Elektadon” kaj eniris la Domegon de Kongreso. Oni povas diri, ke la esenca valoro de libera demokratio de Usono jam putras. Precipe la malpermeso de sociaj mediatoj al voĉo el usona prezidento Trump malfermis “horizontojn” al usona libereco.

Homo restas, sed liaj kontoj malaperis. Tio sendube embarasas la usonan gvidanton, kies kontoj en multaj sociaj mediatoj estis fermitaj pro instigo al perforto. Sed estas pli netolereble en Usono, ke la lando kantanta laŭdojn al si mem pro opinia libereco, ke la prezidento perdas sian rajton por esprimi opiniojn en sociaj mediatoj, kio estas granda satiro pri tiu usona libereco.

Oni diris, ke la usona prezidento faris esprimojn pri instigo al perforto, kiuj malobeis usonajn leĝojn kaj regularon pri platforma administrado. La blokado de liaj kontoj estas laŭleĝa regado. Sendube, ĉia movo koncerna al instigo al perforto devas esti malpermesita. Sed en la pasintaj kvar jaroj, la gvidanto dissendis tro multe da diroj sur tiuj platformoj, inkluzive de falsaj novaĵoj kaj instigo al malamo kaj perforto. Kial ili ĉiam prokrastis siajn rimedojn kontraŭ tiuj diroj.

Laŭ usona mediato The Washington Post, ĝis majo de 2020, tiu gvidanto sendis pli ol 18 000 afiŝojn kun falsaj aŭ eraraj informoj per sociaj mediatoj, inter kiuj pli ol 3 300 estis afiŝitaj per sia konto en Twitter. Dum la manifesto kaj tumulto en multaj lokoj de Usono depost kiam afrika usonano George Floyd estis pafmortigita en majo de 2020, la gvidanto diris en Twitter, “Se iu faras prirabon, tuj pafmortigu lin”. Tiu afiŝo estis markita de Twitter pro beligo de perforto, tamen ĝi ne estis forstrekita, kaj la prezidento ankoraŭ povas fari provokojn per la sociaj mediatoj.

Precipe, depost publikigo de rezulto de prezidenta elektado, li multfoje alvokis siajn subtenantojn al kontraŭstaro per movoj, inkluzive de manifesto en Vaŝingtono. Li aldonis, “Tio estos pli freneza”. La sociaj mediatoj restis indiferentaj al tio kaj ne intervenis en la provokan kriadon. Ĝis la apero de perforta atako kontraŭ Kapitolo de Vaŝingtono, ili ŝajne rompis sin kun sia pasinteco kaj prenis rimedojn.

Nun la blokado de la kontoj de la gvidanto kvazaŭ apartenas al la racia kaj justa agado de la sociaj mediatoj por malhelpi perfortan disvastigon, sed efektive en esenco ĝi estis miksita per politika egoismo.

Nun restas nur malpli ol dek tagoj ĝis eksiĝo de la usona prezidento, sed la politika likvidado kontraŭ li kaj liaj subtenantoj jam eksplodas sekve de la kapitola evento. Usona polico subite kaptis almenaŭ 82 protestantojn. La prezidanto de usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi petis la armeon certigi la prezidenton ne uzi la nukleajn armilojn, kaj la Kongreso jam refoje akuzis la prezidenton. Li nun alfrontas malfacilan situacio kun ĉiu atako.

Sub tiaj cirkonstancoj, usonaj sociaj mediatoj malpermesis lian voĉon, kio ne nur montris ilian politikan ĝustecon sed ankaŭ streĉis sin mem el la perforta evento kaj forlasis sian respondecon. Do, ĉu blokado aŭ liberigo efektive estas nur politika arbitreco. Kiel hispana ĵurnalo El Mundo komentis, usonaj sociaj retejoj origine devas esti iloj por akceli liberajn interŝanĝojn, sed fine ili fariĝis tiuj por dissendi falsajn informojn kaj fari politikan manipulon.

En 1835 franca politikisto Alexis de Tocqueville diris post sia naŭ-monata vojaĝo al Usono, ke egala identeco estas fundamento de la usona socio, kaj neniu povas forigi el ĝi. Ĝia influo superis tiun de politikaj rimedoj kaj leĝoj kaj ludas regan rolon en registaro kaj socio. Ĝis nun la usona demokratia politiko jam fariĝis ludo de malplimultaj elitoj por protektado de iliaj plej grandaj interesoj. En la proceduro, Usono ne nur ne liveris efikan garantion por racio kaj justeco de la socio, sed ankaŭ iagrade streĉigis socian neegalecon kaj eĉ kaŭzas polarizadon.

Krome ene de la “demokratia lumradio” de la mondo, Usono ĉiam transigis siajn internajn problemojn al aliaj landoj. Sed tiuj militoj en Mezoriento, komerca milito kaj teknika milito kontraŭ Ĉinio neniam favoras al vera solvo de tiuj problemoj. Kiel usona ĵurnalo The New York Times diris en sia artikolo, “Nun la stato de la usona sistemo pri elektado klare avertis, ke nia demokratio estas neracia, nejusta kaj senreprezenteca.” En la mondo neniu alia progresa demokratia lando uzas tiun, ĉar ili jam kolektis sufiĉajn kaŭzoj pri tio. Lastatempe libana konstanta reprezentanto en la Unuiĝintaj Nacioj Mohamad Safa diris en sia konto ĉe Twitter, ke se Usono vidis tion, kion Usono faras en Usono, Usono invadus Usonon por liberigi Usonon el la tiranismo de Usono.

La praktiko de Usono denove pruvis, ke ne ekzistas perfekta demokratio kun universala valoro. Sur la vojo al demokratio neniu lando povas kontenta pri sia nuna situacio, sed lernas unu de la alia por kontinua adoptiĝo al la socia disvolviĝo kaj la popola vivo.

Dividu