Konservado de biodiverseco estas komuna respondeco de homaro

Henggang Publikigita: 2021-01-21 10:40:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Homo kaj naturo formas komunumon kun komuna estonteco. En la pasinta jaro, tutmonda eksplodo de la pandemio de nova kronviruso ne nur vekis konsideron de la homaro pri propra vivmaniero kaj estonta sorto, sed ankaŭ akcelis profundan pripenson de la rilatoj inter homo mem kaj naturo. Biodiverseca malpliiĝo kaj detruo de ekologia sistemo jam alportis grandan riskon al ekzistado kaj disvolviĝo de la homaro. La rezultoj de multaj sciencaj esploroj jam donis gravecon al ĉiuj, inkluzive de tiuj, “La forcej-gasa koncentriteco en atmosfero jam atingis la plej altan nivelon dum la lastaj 3 milionoj da jaroj kaj kontinue kreskiĝis” “La temperaturo inter 2016 ĝis 2020 jam atingis senprecedence altan nivelon de kvin jaro laŭ registro” kaj aliaj. Brita gazeto Economist aperigis artikolon en la rubriko “Mondo en 2021”, montrante, ke klimata ŝanĝiĝo estos la plej serioza defio por tiu generacio, kaj en la nova jaro la mondo devas fari plej grandajn klopodojn por respondi al tio.

Laŭ origina plano okazis en la ĉina urbo Kunming la 15a Konferenco de Partioj de la Unuiĝintaj Nacioj pri la Kadra Konvencio pri Biodiverseco en oktobro de 2020 por skizi protektadon de biodiverseco en la sekvaj dek jaroj. Sed kaŭze de influo de la nova kronvirusa epidemio, ĝi estis prokrastita ĝis la lasta duono de majo en tiu ĉi jaro. Lastatempe en Parizo okazis la 4a Pintkunveno de Unu Planedo, kiu diskutis pri protektado de kontinenta kaj mara biologi-sistemo, akcelo de biologia agrikulturo, financado por biodiverseco, kaj protektado al sano de homoj, specioj, arbaro en tropika zono kaj aliaj temoj. La ĉeestantoj reasertis siajn firmajn promesojn al kunlaboro por biodiverseca protekto kaj samtempe atendis, ke en 15a Konferenco de Partioj de la Unuiĝintaj Nacioj pri la Kadra Konvencio pri Biodiverseco, la tutmonda kadro pri biodiverseco povos esti atingita por ŝanĝi la tendencon de perdo de biodiverseco. Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, asertis, “la konferenco en Kunming estos grava paŝo por establi tutmondan kadron pri biodiverseco post 2020 kaj eviti malaperon de specioj.” Franca prezidento Emmanuel Macron diris, ke biodiverseca protektado kaj restarigo konformas al interesoj de ĉiuj, kaj la evoluiga reĝimo de la homaro devas esti profunde kaj rapide ŝanĝigita.

Ĉinio estas lando de la mondo kun plej riĉa biodiverseco, konsistanta el ĉiuj tipoj de kontinenta ekologia sistemo, tipoj de la sistemo de arbaro, arbustaro, herba marĉejo, herbejo, dezerto, humidtero kaj aliaj, kaj ankaŭ tiu de mara ekologia sistemo. Samtempe, Ĉinio posedas riĉajn resursojn de biologia heredeco. Ĝi estas origino de la gravaj agrikulturaĵoj inkluzive de rizo, sojfabo kaj aliaj, kaj ĝi okupas la unuan lokon de la tuta mondo en skalo respektive de kultivitaj plantoj kaj breditaj animaloj.

Ĉinio ĉiam estas la grava partoprenanto, kontribuanto kaj gvidanto de la konstruado de biologia civilizacio de la tuta mondo kaj ludas pli kaj pli grandan rolon en la monda regado pri medio. Ĉinio prenis fortajn rimedojn kaj agojn kaj akiris riĉajn fruktojn, inkluzive de tiuj, ke Ĉinio finkonstruis la plej grandan sistemon pri pura energio de la tuta mondo, Ĉinio antaŭ la fiksita tempo realigis en 2020 la celojn en la Konvencio pri Biodiverseco de la UN por sia aero de protektita tero atingi 17%, la kresko de arbaraj resursoj de Ĉinio en la pasintaj dek jaroj okupas la unuan lokon de la mondo, la lando faris batalon kontraŭ dezertiĝo en longa periodo kaj granda skalo, efikan protekton kaj riparadon de humidtero, kaj la kvanto de kolektado kaj rezervado de resursoj pri biologia heredeco situas en la unuaj vicoj de la mondo. La efiko de tiuj praktikoj estas aprobita de la internacia komunumo.

Ĉinio jam establis kunlaboron pri medi-protektado kun pli ol cent landoj kaj proponis fondiĝon de internacia ligo pri verda disvolviĝo sub la iniciaton de Zono kaj Vojo. Ĉinio partoprenis en serio da kunlaboraj projektoj pri biodiverseco kaj provizis aliajn evoluantajn landojn per subteno laŭ sia povo tra la mekanismo de Sud-suda Kunlaboro. Sub la principo de la komunumo kun komuna estonteco de la homaro, Ĉinio profunde partoprenas en la tutmonda regado pri medio, kune serĉas la vojon de verda kaj kontinuigebla disvolviĝo kaj konstruado de ekologia civilizacio kun la resto de la mondo. En la Pintkunveno pri Klimata Ambicio 2020, Ĉinio faris gravan proponon kaj grandan deklaron, kiuj injektis konfidon kaj forton al tutmonda regado pri klimato. Ĉinio promesis altigi sian landan memvolan kontribuon, preni pli fortajn politikojn kaj rimedojn, klopodi por atingi la pintan valoron de karbona ellaso antaŭ 2030 kaj akceli efektivigon de ellasan neŭtrigon antaŭ 2060. La Centra Kunveno pri Ekonomia Laboro de Ĉinio difinis la koncernajn laborojn en unu el la ok gravaj taskoj de 2021, kio sufiĉe montris la respondecon de Ĉinio kiel granda lando.

Biodiverseco estas fundamento por ekzistado kaj disvolviĝo de la homaro. La ekologia boniĝo signifas prosperiĝon de la civilizacio. Starante ĉe respondeco por la civilizacio de la homaro, ĉiuj landoj devas respekti la naturon, adoptiĝi al la naturo, protekti la naturon kaj esplori komunan ekzistadon de homoj kaj la naturo por akceli akordiĝon kaj unuecon de ekonomia kresko kaj ekologia protekto kaj konstrui prosperan, puran kaj belan mondon.

Dividu