Scienc-teknologia novigo – ŝlosilo de strebado de Ĉinio por modernigo

Publikigita: 2021-03-11 09:46:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Dum Ĉinio entreprenas novan vojaĝon por amplekse konstrui modernan socialisman landon, sciencteknika novigado ludas eĉ pli gravan rolon en la procezo.

Ĉinio subtenos la centran rolon de novigado en sia moderniga strebado kaj prenos memfidon en scienco kaj teknologio kiel la strategian fundamenton por nacia disvolviĝo, laŭ la skizo de la 14a Kvinjara Plano (2021-2025) por nacia ekonomio kaj socia disvolviĝo kaj la longperiodaj celoj antaŭ la jaro 2035, kiuj estis rivelitaj en la malfermo de la kvara sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK) por diskutado ĉe la ĉi-jaraj "du sesioj".

Ĉinio faris strategian elekton por krei novan disvolvan paradigmon de "duobla cirkulado", kie enlandaj kaj eksterlandaj merkatoj antaŭenigas unu la alian kun la enlanda merkato kiel ĉefapogilo. Novigado kaj teknologia memprovizo estas strategiaj kolonoj por ĉi tiu evoluiga paradigmo, ĉar ili ludas esencan rolon por certigi pli sendependajn kaj regeblajn ĉenojn de industrio kaj provizado.

Ĉinio sin dediĉas al homo-centrita filozofio pri disvolviĝo, kaj scienc-teknika novigo pli profunde influas vivtenon de homoj kaj ŝanĝas vivon de homoj en diversaj aspektoj, inkluzive de altrapidaj oportunaj fervojoj kaj rapida 5G-komunikado por certigi sekurecon de vakcinoj kontraŭ kronviruso.

La scienc-teknika forto de Ĉinio realigis esencan salton en la lastaj jaroj. Tamen la lando ankoraŭ ne estas sufiĉe forta en baza esplorado kaj ankoraŭ dependas de importado en pintaj teknologioj kaj altkvalitaj produktoj kiel mikroĉipoj.

Fronte al kompleksa internacia medio, Ĉinio jam lernis de la sperto, ke ĝi ne povas postuli, aĉeti aŭ peti kernajn teknikojn en ŝlosilaj kampoj el aliaj landoj. Nur tenante ĉi tiujn teknikojn en siaj propraj manoj, ĝi povas certigi ekonomian sekurecon, nacian sekurecon kaj sekurecon en aliaj kampoj.

La skizo de la projekto mapis la kursojn por scienc-teknologia disvolviĝo de Ĉinio, montrante fidon kaj decidon de Ĉinio rompi kolojn de botelo kaj plibonigi sendependan novigon.

La strebado de sendependeco de Ĉinio en scienca novigado speguliĝas en ĝiaj diversaj atingoj, inkluzive de la Navigada Satelita Sistemo Beidou, lunaj kaj maraj sondiloj, konstruado de la propra kosmostacio de Ĉinio, kaj profund-mara homekipita submarŝipo Fendouzhe. La lando ankaŭ disvolvis siajn proprajn rapid-fervojajn teknologiojn, 5G-komunikajn teknologiojn kaj artefaritan inteligentecon.

Scienc-teknika novigado multe dependas de investo en esplorado kaj disvolviĝo, kaj Ĉinio jam pliigis siajn elspezojn ĉirilate. La elspezoj de la lando pri esplorado kaj disvolviĝo kreskis dum la pasintaj kvin jaroj. La elspezoj pri tiu kalkuliĝis al 2,4 duilionoj da juanoj (ĉirkaŭ 372 miliardoj da usonaj dolaroj) en 2020 kaj elspezoj por baza esplorado preskaŭ duobligis tiun de 2015.

Laŭ la nove rivelita skizo, la elspezoj pri esplorado kaj disvolviĝo de la lando kreskos je pli ol sep procentoj ĉiujare en la sekvaj kvin jaroj.

La loko de Ĉinio en la Tutmonda Noviga Indekso, publikigita de la Monda Organizo pri Intelekta Proprieto, kreskis de la 29a en 2015 ĝis la 14a en 2020.

La lando ankaŭ dediĉas sin al konstruo de ebliga medio por novigado. Ĝi akcelas reformon de sia scienc-teknika reĝimo, antaŭenigas interagon inter entreprenoj kaj akademiuloj, kaj fortigas protekton de rajtoj pri intelekta proprieto. Ekzemple, Ĉinio akcelos efektivigon de leĝoj pri protekto de rajtoj pri intelekta proprieto en novaj areoj kaj novaj formoj de komerco, kaj plibonigos la kompensan sistemon por puni malobservojn, laŭ la skizo.

Tio estas rimarkinde, ke la puŝo de Ĉinio al teknologia memprovizo ne celas apartigi ĝin el la mondo. Memfido estas la antaŭkondiĉo kaj fundamento por malfermo kaj kunlaboro bazite sur egaleco kaj reciproka respekto, tamen sendependa novigo devas esti ankaŭ serĉata en malferma medio anstataŭ fermitaj pordoj.

Dum la kvar jardekoj de la reformo kaj malfermo de Ĉinio, malfermo, kunlaboro kaj reciproka lernado ludis gravan rolon en la teknologia progreso de la lando.

Ĉinio havas tutmondan perspektivon rilate al teknologia novigo kaj aktive aliĝis en la novigan reton de la mondo. La lando dividas siajn scienc-teknikajn atingojn kaj antaŭenigas kunlaboron en multaj kampoj, inkluzive de luna esplorado, astronomia esplorado kaj evoluado de vakcinoj por la nova kronviruso.

La scienc-teknika novigado de Ĉinio estas ĉiam pli neapartigebla de la mondo, kaj ankaŭ la monda scienc-teknika disvolviĝo ĉiam pli bezonas la kontribuon de Ĉinio.

Ĉinio sendube kontribuos siajn scienc-teknikajn atingojn al la tutmondaj klopodoj por trakti oftajn defiojn kiel klimatan ŝanĝiĝon kaj pandemion kaj konstrui la komunumon kun komuna estonteco de la homaro.

Dividu